인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

12차 중동 에스페란토 대회, 이란에서 열려!
12-a Mez-Orienta Kunveno okazis en Irano!

제 12차 중동 에스페란토 대회가 지난 3월 28일부터 31일까지 이란에서 개최되었다. 자세한 내용은 아래 내용을 참고 하기 바라며 소리도 들어보기 바란다.
Plie pri la Mez-Orienta Kunveno

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon.

Kie en okcidentaj landoj oni trovas landan asocion, kiu aĉetas sian sidejon en la centro de la ĉefurbo, kiel ĵus faris la irana landa asocio de UEA? Kie oni trovas instruadon de Esperanto al universitataj studentoj en la kadro de la plej prestiĝa universitato en la ĉefurbo kaj en aliaj universitatoj de la lando? Kie oni trovas gejunulojn, kiuj senprobleme kunlaboras kun la pli aĝaj esperantistoj kiel egaluloj?

La respondojn al tiuj demandoj oni malkovris dum la 12-a Mez-Orienta Kunveno de la 28-a ĝis la 31-a de marto. En plaĉe antikva konstruaĵo en la urbo de tapiŝoj kaj kaheloj, Kaŝano, oni aŭskultis serion da prelegoj pri la stato de la movado en Irano kaj en aliaj mez-aziaj landoj. Mi estis trafita de la kvanto de agadoj kaj eldonaĵoj de la irana movado. Ĝi havas grupojn en ĉiuj gravaj urboj, kaj tre aktive sentas respondecon pri ili.

Alia interesa fakto pri la irana movado estas ĝia seninterrompa ekzisto tra ĉiuj politikaj ŝtormoj de la pasinta jarcento. Ni ankaŭ aŭdis raportojn pri la stato de Esperanto en Uzbekujo, Taĝikujo kaj aliaj mez-aziaj landoj, Estis interŝanĝitaj planoj pri komunaj agadoj en Meza Azio. Pro la ĉeesto de Mireille Grosjean, prezidantino de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), ni aŭdis pri problemoj en la okcidento, ekzemple kiel funkcias la nova kotiz-sistemo de UEA en lando, el kiu oni ne rajtas sendi monon eksterlanden pro internaciaj malpermesoj.

Tio estis la plej granda Mezorienta Kunveno de la lastaj jaroj. Venis partoprenantoj el Belgujo, Britujo, Francujo, Germanujo, Rumanujo, Rusujo, Svislando kaj Taĝikujo.

1849603040_12aMONA.thumb.jpg.50ac41d24376927a23a0e8e2f1ace767.jpg

Dum la kunveno okazis ankaŭ AMo-Seminario (Aktivula Maturigo). La plej konkretaj rezultoj de tiu seminario verŝajne estos plifirmigo de kontaktoj kaj agadoj en Meza Azio kaj la entuziasmigo de iranaj samideanoj. Multaj el tiuj lokaj esperantistoj la unuan fojon spertis internacian kunvenon en sia lando. Por ili tiu sperto estis simila al la sperto de la kongresanoj ĉe la unua Universala Kongreso en Bulonjo-ĉe-maro.

Renato Corsetti12-a Mez-Orienta Kunveno de la 28-a ĝis la 31-a de marto12-a Mez-Orienta Kunveno de la 28-a ĝis la 31-a de marto



댓글 쓰기(Lasi Respondon)