인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

새 ‘에스페란토 행사 안내’ 누리집 Eventa Servo탄생!
EVENTA SERVO FARIĜAS NOVA SERVO DE UEA!

세계 에스페란토 협회는 각종 에스페란토 행사 정보를 알려주는 ‘Eventa Servo’ 를 세계 에스페란토 협회의 공식 누리집의 하나로 결정하였으니, 많은 관심과 참여를 바랍니다. 아래 누리집에 가입 신청후 행사를 소개할수 있습니다.

EVENTA SERVO FARIĜAS NOVA SERVO DE UEA

Kun granda ĝojo UEA informas, ke la retejo Eventa Servo (http://www.eventaservo.org) fariĝis nova servo de la Asocio.

Eventa Servo (ES) estas retejo kreita de la brazilano Fernando Ŝajani, kun moderna plurrimeda sistemo por listigi Esperanto-eventojn tutmonde. La celo de ES estas ebligi al Esperantistoj scii, kio okazas en Esperantio, kaj samtempe diskonigi siajn proprajn eventojn – memstare, sen interveno de ajna sistema prizorganto. La akiro por UEA estis frukto de interkonsentoj inter Fernando Ŝajani, mem donacanto de la servo, kaj la estrarano Fernando Maia Jr., kadre de lia agado pri Kongresoj.

Per sia sperto pri programado Fernando Ŝajani tute originale kreis la sistemon, kaj de nun UEA rajtas uzi la nomon de la servo kaj evoluigi ĝin kiel sian propran posedaĵon. Grupo de programistoj gvidita de Ŝajani mem estis oficiale komisiita por prizorgi kaj evoluigi la sistemon. Ĝia programkodo estas libera kaj disponebla ĉe https://github.com/eventaservo laŭ la permesilo AGPL-3.0.

Ĉiuj homoj rajtas uzi la servon senpage. Malgraŭ tio, kelkaj kostoj estas, eĉ se malgrandaj. Laŭ sia nuna stato ES postulas pagon de domajna nomo (12 USD jare) kaj servilo (po 5 EŬR monate). Danke al amikaj donacantoj, jam estas rimedoj por teni la servon ĝis oktobro 2020, tute senkoste al UEA. Dum tiu periodo la komisiita grupo esploros opciojn por plene daŭripovigi la servon. Se ankaŭ vi emas donaci por ES, kontaktu la estraranon Fernando Maia Jr. per la retadreso fmaiajr@gmail.com. Alternative, vi povas fariĝi individua membro de UEA, kio eblas pere de la reta aliĝilo (https://uea.org/alighoj/alighilo), se vi ne jam estas membro. Membriĝo en UEA estas esence la plej baza maniero subteni la agadon por Esperanto kaj por la Asocio.

“Eventa Servo estas tio, kion mi atendas de monda organizo”, substrekis la Prezidanto de UEA, Mark Fettes, dum la laboroj pri la akiro de la servo. La kreinto de ES, Fernando Ŝajani, deklaris, ke li “komprenas Esperanton kiel ilon por pacigi kaj interfratigi la homaron” kaj “esperas, ke per UEA Eventa Servo povas kreskigi la Esperantan movadon monde, kun ama, paca kaj frateca sento”.

La 50-a Malferma Tago de UEA (https://eventaservo.org/eventoj/kBr2GFu9wWrKFWxU) samkiel la 104-a Universala Kongreso (https://eventaservo.org/eventoj/eP4qn7QlCYuyLysl) jam estas en Eventa Servo. UEA instigas ĉiujn Esperantistojn registriĝi en la retejo (https://eventaservo.org/users/sign_up) kaj disvastigi siajn eventojn.



댓글 쓰기(Lasi Respondon)