인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

율리안 모데스트의 새 소설 ‘Amo kaj malamo’ 나와!
Nova novelaro de Julian Modest ‘Amo kaj malamo’.

한국 에스페란티스토에게 널리 알려진 불가리아 출신 에스페란토 원작 소설집 ‘Amo kaj malamo’가 나왔습니다. 자세한 책 안내는 아래 내용을 참고하기 바랍니다.

NOVA ROMANO DE JULIAN MODEST

              Esperanta eldonejo “Libera”, Antverpeno,  eldonis novan romanon de la konata Esperanto verkisto Julian Modest “Amo kaj malamo” .

La romano havas allogan intrigon. La ĉefheroo, Plamen Filov, riĉulo, kies familio loĝas en “Lazuro”, la plej eleganta kvartalo de mara urbo Burgo, okaze de sia kvardekjariĝo organizas grandan feston, invitante multajn gastojn. Meznokte, kiam la gastoj foriras, Plamen Filov trovas en la korto de la domo minacan anoniman leteron. Post semajno iu murdas lin. Komisaro Kalojan Safirov, kiun la legantoj jam bone konas el la romano “Serenaj matenoj” de Julian Modest, komencas esplori kaj serĉi la murdiston.

La demandoj estas pluraj: kiu kaj kial murdis Plamen Filov? “Amo kaj malamo” estas por ĉiuj, kiuj deziras pasigi agrablajn horojn, ĝuante la bonegan Esperantan stilon de Julian Modest kaj perfektigi siajn lingvokonojn.

La romano estas mendebla ĉe: Lode Van Velde, Belgio, retadreso: lodchjo@yahoo.com


Ne nur detektiva novelo sed ankaŭ …  (El MONATO)

Julian Modest. Amo kaj malamo. 

La ĉefrolulo de la novelo ‘Amo kaj malamo’ s-ro Plamen Folov estas riĉulo kun du grandaj vendejoj, vinfabriko kaj hoteloj, sed lia riĉaĵo ne estis gajnita laŭ normal vojo sed fare de politika intrigo.

Li havis feston memore al sia kvardekjariĝo, post la festo ĉe la pordo troviĝas papereto sur kiu estas notita jene: Redonu tion, kion vi akaparis aŭ donu al ni 100,000eŭrojn. Ni telefonos al vi kie kaj kiel vi donos al ni la monon. Ne informu la policon! Ne forgesu-vi havas infanojn! De tiam lia vivo fariĝas maltrakvila kaj finfine li estas mortpafita de iu… Kiu pafis lin? Pro kio li estis pafita?

Kia estas stilo de Julian Modest? Lia novelo estas facile legebla eĉ por azianoj. Honeste dirite ĝenerale literaturaĵoj el Eŭropo estas malfacile komprenebla por aziaj komencantoj ĉu pro la diferenco de kultura fono aŭ ĉu pro komplika esprimmaniero de eŭropanoj. Sed la stilo de Julian estas facile akceptebla sen ia malfacilo eĉ por tiuj, kiuj finis bazan kurson de Esperanto laŭ mia sperto. Mi ne diras ke liaj noveloj estas simplaj kaj monotonaj sed male la liaj igas legantojn pensi profunde kaj ĝiaj aromo kaj sento restas longe ĉe la koro de legantoj. Iam Julian diris, ke ‘La verkistoj rakontas okazintaĵojn, kiuj emociis lin kaj igi lin mediti pri la plej gravaj problemoj de la homa vivo: la amo, la amikeco, la strebo al la bono kaj justo, la deziro vivi kaj venki la malfacilaĵojn en la ĉiutaga vivo’. Kiel lia mencio, la temoj de liaj noveloj ne estas fore de ĝenerala vivo sed troviĝas ĉirkaŭ nia ordinara vivo.

Mi rekomendas tiun ĉi novelon al jenaj esperantistoj;

Unue, tiuj, kiuj ŝatas legi originalan novelon en Esperanto, aparte al la esperantistoj, kiuj suffice bone komprenas bazan gramatikon de Esperanto, povos legi tiun ĉi novelon konsultante vortaron. Ankaŭ por tiuj, kiuj serĉas detektivan novelon, mi rekomendas tiun ĉi novelon.

Due, mi konsilas al Esperanto-instruisto tiel, ke vi rekomendu tiun ĉi novelon al viaj kursanoj por tiri atenton de ili al Esperanto-literaturaĵo kiom Esperanto estas esprimriĉa kaj entenas vortjuvelojn en ĝia vortprovizo.

Oni diras, ke literaturo estas floro de la lingvo. Kiel maniulo de la novelo de Julian mi sendas aplaŭdon je lia senpaŭza verkado por riĉigi Esperanto-kulturon. Mi atendadas lian novan novelon.  (LEE Jungkee el Koreio)   



댓글 쓰기(Lasi Respondon)