인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

세계 에스페란토 과학자 협회(ISAE)에 가입(무료)합시다!
Ni aliĝu al ISAE (Internacia Scienca Asocio Esperanta)!

에스페란티스토 과학자 (사회과학, 자연과학, 전문가또는 비 전문가) 누구나 무료로 가입할수 있는 ‘국제 에스페란토 과학자 협회’를 소개합니다. 한국 에스페란티스토들의 많은 가입을 바랍니다.

자시한 내용은 아래 누리집에서 얻을수 있습니다.

과학자 협회 누리집 (Retpaĝo de ISAE) :  https://www.scienca-asocio.com

과학자 협회 무료 가입 신청하는곳:  (Retpaĝo por aliĝi al ISAE senpage)

https://www.scienca-asocio.com/kontakto-kaj-ali-o

Misio de ISAE

Stimuli la uzadon de Esperanto inter sciencistoj;

Disvastigi la gravecon de Scienco inter esperanto-parolantoj;

Oferti fakvortojn en Esperanto por ebligi la komunikadon inter sciencistoj el diversaj sciencaj areoj.

Celo

Disvastigi sciencajn konojn kaj sintenon pere de esperanto kaj la uzadon de Esperanto inter sciencamikoj, sciencistoj kaj teknikistoj el ĉiuj sciencaj fakoj (naturesciencaj kaj socisciencaj);

Ĝia fokuso rilatas al la lingva aspekto de la sciencaj edukado kaj komunikado.

Historio

Internacia Scienca Asocio Esperanta (mallongigo: ISAE) fondiĝis en la jaro 1906 kaj estas la unua esperantlingva asocio, en kiu fakuloj el ĉiuj sciencaj kampoj, profesiaj aŭ amatoraj, kaj interesatoj pri sciencaj aferoj unuiĝis al mondvasta scienca asocio, uzantaj la internacian lingvon Esperanto en scienco kaj teĥniko.

La laŭstatuta celo de la Asocio estas la divastiĝo de la Internacia Lingvo en ĉiujn sciencajn kaj teĥnikajn sferojn, kaj samtempe progresigi la pretecon ĉe la publiko por akceptado de Esperanto.

Ligilo inter la internacilingvaj fakuloj estas nia retpaĝo, kie ni publikigas kuriozajn novaĵojn pri scienco, partenroj, disvastigas la agadon de nia membraro. Aldone, ni havas nian oficialan organon “Scienca Revuo” (SR), daŭrigo de revuo fondita en 1904 kiel Internacia Scienca Revuo. Ĝi aperis kvarfoje en la jaro kun originalaj artikoloj en Esperanto de aŭtoroj de ĉiuj naciecoj kaj kun sciigoj el plej diversaj kampoj de sciado. Nuntempe, SR ŝanĝas kaj moderniĝas por la nuntempo. Pliajn informojn vi trovos ĉe la sekcio “Scienca Revuo”.

Legu pli en Vikipedio

Estraro

2017-2020

Prezidanto : Anthony Lucas

Vicprezidanto : Wendel Pontes

Estraranoj: Johannes Mueller ; Francesco Maurelli ; Orlando E Raola ; Huang Trezoro Yinbao ; Ana Ribeiro

Sekcio Astronomio : Dr-o Loïc Rossi

Sekcio Kemio:

2011-2016

Prezidanto: José Antonio Vergara

SR redaktisto: Johannes Muller

Kasisto: Francesco Maŭrelli

Estraranoj: Melanie Maradan kaj Anthony Lucas

Statuto

Bazaj principoj

  • 1 Nomo-Sidejo

La nomo de la asocio estas Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE). Ĝia sidejo estas en Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam (Nederlando).

  • 2 Celo

La asocio celas disvastigi sciencajn konojn kaj sintenon pere de Esperanto, kaj la uzadon de Esperanto inter sciencamimikoj, sciencistoj kaj teknikistoj el ĉiuj sciencaj fakoj (natursciencaj kaj socisciencaj). Ĝia fokuso rilatas al la lingva aspekto de la sciencaj edukako kaj komunikado.

Sturkturo de la asocia organizo

  • 3 Membreco

Ordinara membro povas esti ĉiu homo scianta au subtenanta esperanton, kiu interesiĝas pri scienco profesie aŭ amatore, konsentas pri la celoj de la Asocio kaj pagis la bazan kotizon de la kuranta kalendara jaro.

  • 4 Estraro

4.1 La estraro konsistas el minimum du homoj kaj el maksimume sep homoj. Nepraj postenoj estas prezidanto kaj ĝenerala sekretario.

4.2 Elekto. La estraro elektata de la membraro per voĉdono ĉiun trian jaron. La prezidanto estas laŭ sama procedi aparte elektata.

Gvidado kaj decidoj en la asocio

  • 5 Gvidado-Decidoj

5.1 Gvida instanco de la Asocio estas estraro, jarkunveno kaj la ĝenerala vocdono de la membraro.

5.2 Jarkunveno okazas laŭeble dum la Universala Kongreso de Esperanto. La voĉdono okazas per plimulto de la validaj voĉoj de la ĉeestantoj

5.3 Ĝenerala voĉdono estas la plej supera decida organo ; Ĝi okazas en formo decidita de la estraro por favori plej multe de partopreno, kaj ĝi decidas per simpla plimulto dela laalvenintaj voĉoj.

Administrado de la Asocio

  • 6 Kotizo-Dauro de la membreco

La estraro fiksas bazan kotizon. Membreca jaro kaj financa jaro estas la kalendara jaro. En kazo de nepago de la jara kotizo ĝis jarfino la membreco ĝenerale aŭtomate ĉesas.

  • 7 Asocia kapitalo

La kapitalo de la Asocio konsistas el :

La financaj rezervoj de la socio

Kotizoj de la membroj

Subvencioj kaj donacoj

Legacoj kaj aliaj eventualaj enspezoj

  • 8 Statuŝanĝo kaj malfondo

Proponoj pri ŝanĝo de la statuto au pri malfondo de la asocio devas esti formale prezentatatj al la ĝenerala sekretario. Pri statuŝanĝo decidas ĝenerala voĉdonado, je simpla plimulto de la alvenitaj voĉoj. Pri malfondo decidas ĝenerala voĉdonado per dutriona plimulto de la alvenintaj voĉoj. Kaze de malfondo, la asociaj ahavajxoj estu donitaj al asimilspecaj neprofitcelaj edukaj organizoj.

  • 9 Regularo

Administraj aferoj ne fiksitaj en la Statuto estas reguligitaj per aparta Regularo, sub estrara respondeco.

—-

KONTAKTO KAJ ALIĜO

Vi povas subteni nian asocion per diversmaniere. Jen kelkaj el tiuj ekzemploj:

1 – Fari donacon al Universala Esperanto-Asocio (UEA) indikante UEA-konton “isae-z”

2 – Vi estas verkema? Eble vi povas sendi kontribuon al SR. Se vi ne scias kiel verki, ni donas al vi valorajn sugestojn en “Scienca Revuo” sekcio.

3 – Revizianto ĉiam nepras. Se vi bone scipovas la lingvon kaj sciencan fakon, vi povas revizii manuskritpojn antaŭ publikigo. Via helpo estas ege bonvena!

4 – Ni ĉiam bezonas disvastigadon. Se vi blogas (aŭ vlogas) vi povas mencii pri ISAE. Vi ankaŭ povas ŝati kaj aboni la blogaĵojn, publikaĵojn kaj kanalojn de ISAE. Se vi estas membro, vi rajtas diskonigi vian laboron ĉe ni, en nia tvitera konto, en nia oficiala Facebook paĝo kaj en nia propra retpaĝo.

Kiam vi aliĝas al ISAE, vi fortigas la asocion kaj helpas ĝin disvastigi sciencon en Esperantujo. Aldone, ju pli da homoj membriĝas, des pli granda iĝas la komunumo da homoj kiuj parolas la internacian lingvon kaj ankaŭ subtenas sciencon. Tiel, per via membriĝo, ni altigas la rolon de Esperanto kiel taŭga lingvo por scienco.

Se estas pli da esperantistoj kiuj ŝatas kaj propagandas sciencon kaj sciencaĵojn, la komunumo fariĝas pli kaj pli videbla, pli grava, kaj ni helpas kreskigi la intereson pri ambaŭ temoj: scienco kaj esperanto.

La membriĝo al ISAE estas tre simpla: sufiĉas plenumi formularon kaj sendi al ni. La aliĝo al ISAE estas senpaga. Via aliĝo daŭras unu jaro.

 

 



댓글 쓰기(Lasi Respondon)