인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

영화 ‘로마’, ‘에스페란토 영화사’에서 나오다!
La filmo ‘Roma’ el Estrepreno Esperanto-Filmoj.

영화사 ‘Esperanto-Filmoj’에서 나온 영화 ‘Roma’가 오스카상 3개 부분에서 수상하였다. 이 영화의 감독 알폰스 쿠아론은 에스페란토 활동에 깊은 공감을 갖고 있는것으로 알려져 있다. 아래 기사는 유럽 에스페란토 회 회지인 ‘Eŭropa Bulteno’에서 퍼온 내용이다.

OSCARPREMIO AL FILMENTREPRENO ESPERANTO- FILMOJ

La filmo Roma ricevis tri Oskar-premiojn. Mi jam vidis ĝin kaj ĝi estas belega. Mi plene rekomendas ĝin. Kiel propagandilo ni povas fanfaroni inter konatuloj ke la produktora entrepreno estas Esperanto-filmoj, kaj tio aperas en la unua kaj lasta kadro de la filmo.

Krome la fimo, kiu en la jaro 2017 gajnis Oskar-premion por la plej bona aktoro, Kapitano Fantastic de Vigo Mortensen, estas filmo kun grava rolo de Esperanto en la intrigo.

José María Salguero – Kani (El Eŭropa Bulteno/ 2019.2)


Tri Oscar-premioj por filmo de la entrepreno “Esperanto-Filmoj”

Novaĵo ĉe http://esperantoland.org/eo/plu.php?msgid=1234
Disponebla ankaŭ en la germana.

Marknomoj
Tri Oscar-premioj por filmo de la entrepreno “Esperanto-Filmoj”

2019-03-05

auf deutsch 

La filmo “Roma” de la filmisto Alfonso Cuarón ricevis tri Oscar-premiojn; lia entrepreno nomiĝas “Esperanto-Filmoj”. La filmo estis premiita kiel plej bona alilingva filmo. Krome Cuarón estis premiita pro “Achievement in Cinematography” kaj kiel plej bona filmdirektoro, kiel oni povas legi ĉe la novaĵagentejo  Bloomberg. Fakte la filmo estas komuna produktaĵo de tri entreprenoj: Netflix, Participant Media kaj Esperanto-Filmoj.

“Mia koro subtenas Esperanton”

Alfonso Cuarón ne tute hazarde elektis la nomon por sia filma entrepreno, kiel li klarigis en 2013 en  intervjuo kun la filmisto Sam Green, kiun oni povas legi ankaŭ  en la angla . Li tiam diris, ke li “volas krei filmojn en aliaj lingvoj, kaj mi kreis filmojn en diversaj landoj, kaj mi kredas, ke homoj naskiĝas kiel homo, kaj nur poste ili ricevas pasportojn.” Do li serĉis nomon kiu subtenas tiun sencon de ‘universala lingvo’. Li substrekis: “Malgraŭ iuj miaj kritikoj, mia koro daŭre subtenas la ideon de Esperanto.”

Bonega ideo

Cuarón substrekas, ke lia koro estas kun la Esperanto-parolantoj. Esperanto laŭ li estas “unu el tiuj aferoj kiuj…” Kaj li haltigas sin mem por daŭrigi, ke “eble estas iu vojo per kiu ĝi okazus, per kiu la Esperanto-movado eksplodus”. Esperanto ja estas “bonega ideo” laŭ Cuarón. Ankaŭ impresas lin la fakto ke homoj lernas Esperanton. Li ankaŭ ĝojas vidi “kiom vasta la komunumo estas”. Laŭ li “ne estas surprizo, tamen, ke la grandaj ideologioj persekutis Esperanto.” Kaj li detaligas, montrante ke li ja scias iom eĉ el la historio de Esperanto, ke ekzemple “dum la pasinta jarcento la nazioj kaj poste Stalin decidis ke ĝi estis danĝera”.

[Bloomberg, Sam Green]

http://esperantoland.org/eo/plu.php?msgid=1234



Tags:,

댓글 쓰기(Lasi Respondon)