인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

독일의 ‘성경 공부하는 에스페란토 모임’ 안내
Bibliaj Tagoj en Esperanto – refoje en Mainz

 최근에 문화원에서는 화요일 저녁 (7-9시)에 구약 성경 (자멘호프 번역)을 공부하는 모임이 Elstara 박수현님의 지도로 열리고 있습니다. 독일에서도 성경 공부 모임이 있어 소개합니다.

Bibliaj Tagoj en Esperanto – refoje en Mainz

2019-02-27/03-03 (merkrede ĝis ĵaŭde):

Kompreneble ekumene! Ni atendas Kristanojn de ĉiuspecaj konfesioj el pluraj landoj.

Tranoktejo estas la junulargastejo, kiu estas relative luksa.
Ĉiuj ĉambroj (2-litaj, tre malmultaj 1-litaj) kun duŝo kaj necesejo, ĉiuj manĝoj, enirbiletoj, posttagmeza transportservo inkluzivaj

Kristanoj de ĉiuj konfesioj, sed ankaŭ ne-Kristanoj estas bonvenaj.
La ekskursojn gvidos Ulrich Matthias. Ili havas grandparte aliajn celojn ol en 2018 kaj i.a. montros la urbon Wiesbaden.

Elŝutu la aliĝilon por ekscii pli.

Por aliĝi vi ne bezonas sendi la aliĝilon paperpoŝte:
Simple sendu la informojn, kiujn demandas la aliĝilo, al la suba ret-adreso.
Ankaŭ se vi havas demandojn, turnu vin al:

Komisiito kaj organizanto

Rudolf Fischer
fischru[@]uni-muenster.de

Provizora programo:

2019-02-27, merkrede
ekde 17h00: akcepto de la gastoj, disdono de la ĉambroj
18h30 vespermanĝo
20h00-20h30 vespera preĝo
20h30-21h00 prezento de la ekskursoj, disdivido al kvinpersonaj grupoj
poste: senceremonia kunesto / babilado

2019-02-28, ĵaŭde
7h30 matenmanĝo
8h45-9h45 matena preĝo kaj kantorondo
10h00 – 12h00 biblia temo
12h00-12h15 tagmeza preĝo
12h30 tagmanĝo
14h00 – 18h00 ekskurso al la centro de Majenco (gvidos Ulrich Matthias)
piede al la muzeo pri Antikva Ŝipveturado,
preĝejo de la Augustinanoj, malnova katedralo,
nova katedralo, Katedrala kaj Dioceza Muzeo,
reveturo per buso ekde la haltejo Höfchen
18h30 vespermanĝo
20h00-20h30 vespera preĝo
20h30 Ĉigongo-ekzercado (gvidos: Nan Matthias-Wang)
alternative/poste: senceremonia kunesto / babilado

2019-03-01, vendrede
7h30 matenmanĝo
8h45-9h45 matena preĝo kaj kantorondo
10h00 – 12h00 biblia temo
12h00-12h15 tagmeza preĝo
12h30 tagmanĝo
14h00 – 18h00 ekskurso al la centro de Majenco (gvidos Ulrich Matthias)
buse al la Karnalava Muezo, alternative: Landa Muzeo kaj preĝejo St. Peter,
komune al la Romia sanktejo de Isis kaj la Granda Patrino,
reveturo per buso ekde la haltejo Höfchen
18h30 vespermanĝo
20h00-20h30 vespera preĝo
20h30 membrokunveno de “Esperanto für Christen in Deutschland e.V.”, Germana sekcio de KELI
alternative/poste: senceremonia kunesto / babilado

2019-03-02, sabate
7h30 matenmanĝo
8h45-9h45 matena preĝo kaj kantorondo
10h00 – 12h00 biblia temo
12h00-12h15 tagmeza preĝo
12h30 tagmanĝo
14h00 – 18h00 ekskurso al la centro de Wiesbaden (gvidos Ulrich Matthias)
buse kaj trajne al Wiesbaden, urba muzeo, kuracurba domo,
“Kochbrunnen” (ard-akva puto), reveturo per buso, trajno, buso
18h30 vespermanĝo
20h00 ekumena diservo
poste: senceremonia kunesto / babilado

2019-03-03, dimanĉe
7h30 matenmanĝo
8h45-9h45 matena preĝo kaj kantorondo
10h00 tempolimo por forlasi la ĉambron
10h00 biblia temo
ekde 10h40 eble pliaj temoj
poste adiaŭa rondo
12h00 tagmanĝo, adiaŭo



댓글 쓰기(Lasi Respondon)