인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

크로아티아정부, ‘에스페란토’를 무형문화재로 선정하다!
Esperanto estas elektita kiel nemateria kultura heredaĵo!

크로아티아 정부는 에스페란토를 무형 문화재로 선정했다고 크로아티아 에스페란토 협회 Spomenka Stimec회장이 발표했다. 이 선정은 폴란드에 이어 두번째 경사이다.

Kroata Esperanto-Ligo ĵus ricevis leteron, fakte la  Decidon de Ministerio pri kulturo kiu konfirmas ke Esperanto estis deklarita nemateria kultura heredaĵo en Respubliko Kroatio, konforme al la Leĝo pri protekto kaj gardado de kulturaj valoroj. La kultura valoraĵo Esperanto eniros la registron de kulturaj valoroĵoj de Respubliko Kroatio sub la numero Z-7298.

La longan dokumenton ni nun tradukas Esperanten. Supozeble ni povas  la  oficialan  decidon konsideri la plej granda atingo en la 110a historio de Esperanto en Kroatio. Post Pollando ankaŭ en Kroatio Esperanto estas la protektata nemateria kultura heredaĵo. Ni esperas ke la kroata dokumento helpos al aliaj landoj efektivigo la kulturan protektadon de Esperanto. La procezo de enirigo de Esperanto en la nacian registron de kulturaj nemateriaj heredaĵoj daŭris kvar jarojn. Bv. doni en la Revuo kaj en UK Lahtio la adekvatan lokon al la akirita statuso de Esperanto en Kroatio.

Bv. plusendi tiun mesaĝon al la aliaj estrarnoj de UEA kies adresoj en la Revuo ne estas legeblaj.

Kun kora saluto,

Spomenka Štimec

Prezidantino de Kroata Esperanto-Ligo

Gvidantino de la projekto de Esperanto – protektita nemateria kultura heredaĵo de Kroatio



댓글 쓰기(Lasi Respondon)