인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

세계 에스페란토 의학 협회 무료 가입 안내!
Senpaga aliĝo al UMEA(Universala Medicina Esperanto-Asocio)!

 (사진은 세계 의학 에스페란토 협회 창립 기념 사진. 앞줄 오른쪽 앉은분이 자멘호프박사)

세계 에스페란토 의학 협회에 무료로 가입할수 있습니다.

의사, 치과의사, 약사, 수의사, 간호사, 의과대학 학생은 누구나 무료로 가입할수 있습니다. 가입을 원하는 분은 아래 메일로 가입 신청 하시기 바랍니다. 단, 종이 회지를 받고자하는 분은 26유로를 세계협회 ‘umea-x’ 로 보내면 됩니다.
umea@uea.org,

Karaj apogantoj de la UMEA,
la estraro de nia faka asocio komence de la nova jaro decidis, ke ekde nun aliĝo al la Universala Medicina Esperanto-Asocio estas senkosta! Nur la abono de la faka ĵurnalo en papera versio plu kostas 26 €. Tiun sumon ni petas pagi al nia UEA-konto umea-x ĝis la 1-a de aprilo same kiel ĝis nun. Rajtas aliĝi ĉiu kuracisto, dentkuracisto, farmaciisto, veterinaro, flegisto, gestudentoj pri menciitaj fakoj, akademianoj aŭ aliaj medicinistoj, kiuj aprobas la celon de la asocio, do disvastigi Esperanton en medicinaj rondoj. Se vi interesiĝas pri aliĝo, ni petas vin deklari vian intencon per retletero al la retadreso umea@uea.org, prefere kun indiko pri via fako kaj profesio kaj via poŝtadreso por nia membrolisto. Vi rajtas disvastigi tiun informon inter viaj konatuloj.
Kun koraj salutoj,Christoph Klawe
D-ro Christoph Klawe

Prezidanto
Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA)



댓글 쓰기(Lasi Respondon)