인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

16차 모스크바 에스페란토 모임 열려 (2019.2.3)
La 16-a Moskva Esperanto-Renkontiĝo

La 16-a Moskva Esperanto-Renkontiĝo (MER) okazis la 3-an de februaro.
Partoprenis 19 homoj, ĉefe spertaj esperantistoj, sed ankaŭ kelkaj progresantoj.
La programo daŭris de la 12:00 ĝis la malfrua vespero kaj kiel kutime estis tre riĉa.
Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova rakontis pri kelkaj pasintaj jarŝanĝaj Esperanto-renkontiĝoj kaj pri la venontaj someraj. Speciala gasto el Belgio Kristin Tytgat rakontis multon interesan, i.a. ankaŭ pri la Itala Kongreso, kiu okazos aŭguste en Triesto.
Oni omaĝis memoron de nia kara fidela samideanino Olga Kiseleva, kiu forpasis decembre.
La literaturan parton riĉigis Valentin Melnikov, Aleksej Nistratov kaj Klara Illutoviĉ. Mikaelo Povorin koncertis. Damir Kurbangaleev gvidis kvizon “Kio? Kie? Kiam?”.
Kaj kiel kutime estis perfekta etoso, bongustaj manĝoj kaj trinkaĵoj por ĉiuj gustoj.

Fotoj, kiel kutime fejsbuke.

Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova



댓글 쓰기(Lasi Respondon)