인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

초보자를 위한 멋진 누리집 ‘http://uea.facila.org’이 탄생했습니다!!!
Facillingva retejo de UEA ‘http://uea.facila.org’!!!

세계 에스페란토 협회는 2019년 1월 19일, 처음 에스페란토를 공부한 초보 에스페란티스토를 위한 새로운 누리집을 만들어 발표했습니다.

http://uea.facila.org

이 누리집에는 에스페란토 소식이 쉬운 에스페란토로 쓰여져 있으며, 누구나 회원 가입이 가능합니다.

또한 자신의 에스페란토 경험을 글로 남길수도 있습니다. 이미 한국에서는 Elina, Milda 두 젊은이의 글이 ‘Niaj legantoj’ 에 실려있습니다.

한국 에스페란티스토들의 많은 가입과 방문을 바랍니다.

La 19an de januaro ĉi-jare aperis nova retejo de UEA. Ĝia nomo estas uea.facila, kaj ĝi estas videbla ĉe: http://uea.facila.org. Ĝia celo estas prezenti la Esperanto-movadon al novaj esperantistoj per facila lingvaĵo. Tial ĝi estas taŭga por lernantoj, sed espereble ĝiaj mallongaj novaĵartikoloj povus esti interesaj ankaŭ por pli spertaj esperantistoj. Ĝi estas senpage abonebla, do ne necesas esti membro de UEA por legi ĝin kaj komenti.

La artikoloj konsistas ĉefe el novaĵoj kaj informoj pri la Esperato-movado, sed estas ankaŭ ĝeneralaj legaĵoj, informoj pri filmetoj kaj aliaj materialoj troveblaj tra la reto, kalendaro de estontaj kunvenoj kaj aliaj. Estas grave, ke la legantoj ne nur pasive legu, sed sentu sin parto de la afero, do ili havas eblecon komenti sub la artikoloj, prezenti sin en la paĝo “Niaj legantoj”, kaj sendi mallongajn raportojn kaj fotojn pri lokaj agadoj.

 

La facila lingvaĵo de la artikoloj estas bazita sur la iama vortlisto de Kontakto, nun reviziita. Aldonitaj vortoj rilatas plejparte al komputado kaj Interreto, dum estis forigitaj kelkaj vortoj, kiuj ne ofte estas bezonataj en tia retejo. La reviziita vortlisto troviĝas ĉe: https://uea.facila.org/vortlisto/

 

La ĉefredaktoro estas Anna Löwenstein, kaj jam formiĝis tuta reto de kunlaborantoj. Emilio Cid, estrarano de UEA, subtenis la projekton ekde la komenco, kaj estas grave mencii la kontribuon ankaŭ de ESF, kies subvencio necesis por ricevi la helpon de profesia programisto.

 



댓글 쓰기(Lasi Respondon)