인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

세계 대회에서 있을 ‘대회 대학’ 강연 희망자 접수중!
UEA invitas prelegi en la IKU en Lahtio

UEA invitas prelegi en la IKU-sesio en Lahtio

La limdato por prelego-proponoj al IKU-Lahtio plilongigita ghis 15.2.2019
 
Kadre de la 104-a UK en Lahtio okazos la 72-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato. UEA invitas pro­fesorojn, docentojn kaj personojn kun similaj kvalifikoj sendi proponojn pri prelegoj al la sekretario de IKU (amri@huji.ac.il). La proponoj alvenu plej laste la 15-an de februaro 2019
Lige kun la IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos el unu prelego kadre de la IKU kaj el du kromaj prelegoj. Tiukaze bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso.
La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto – sume ne pli ol unu paĝon. Proponoj kiuj ne estos elektitaj por la IKU, povos tamen esti utiligitaj en aliaj kadroj, kiel Scienca Kafejo. Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo.
Akceptita IKU-prelego estos rekompencita per honorario de 260 EUR. Duono de la honorario dependas de ĝustatempa livero de teksto por la IKU-libro kaj duono – de la efektiva okazigo de la prelego. Pliaj detaloj kaj antaŭaj prelegoj kaj resumoj troviĝas en la retejo de IKU: http://www.uea.org/kongresoj/universitato.    


댓글 쓰기(Lasi Respondon)