인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

차(茶)에 관한 전문 서적 에스페란토로 중국에서 출간!
Nova libro ‘Rakontoj pri Ĉina Teo’ eldonita!

2018년 11월 9일 중국 티안진 외국어 출판사와 텐진 과학 기술 대학교 공동주최로 중국 문화에 대한 포럼이 열렸으며 이자리에서는 ‘,중국차에 관한 이야기들’ 이라는 제목의 중국 차에 대한 새로운 에스페란토 책 출판 기념회를 갖었다. 저세한 내용은 아래 설명을 참고하기 바란다.

La 9-an de novembro en la urbo Tianjin Fremdlingva Eldonejo de Ĉinio, Tianjin-a Esperanto-Asocio kaj Tianjin-a Scienc-Teknika Universitato komune organizis forumon titolitan Rakontu pri Ĉinio kaj Servu kiel Sendito de Ĉina Kulturo. En la forumo publikiĝis esperanto-versio de libro Teo kaj Amo: Rakontoj pri Ĉina Teo.

Al la forumo ĉeestis s-ino Wang Xufeng, verkisto de libro Teo kaj Amo: Rakontoj pri Ĉina Teo, gajninto de ĉina literatura premio Maodun kaj direktoro de bazo por disvastigi tean kulturon per la ĉina lingvo, s-ro Zhang Aihua, vicsekretario de partia komitato de Tianjin-a Scienc-Teknika Universitato, s-ro Han Daqiang, ĝenerala sekretario de Tianjin-a Esperanto-Asocio, erudiciuloj kaj fakuloj pri ĉinologio, eldonado, Esperanto, tea kulturo, edukado, muziko kaj aliaj kampoj, amaskomunikiloj, esperantistoj, instruistoj kaj studentoj de Pekino kaj Tianjin, kaj instruistoj kaj lernejanoj de Elementa Lernejo Baiyangshujie de la urbo Taiyuan de la ĉina provinco Shanxi, sume pli ol 150 homoj. La forumo estas titolita Rakontu pri Ĉinio kaj Servu kiel Sendito de Ĉina Kulturo kaj uzas Esperanton kaj la ĉinan lingvon.


Salutas Zhang Aihua, vicsekretario de partia komitato de Tianjin-a Scienc-Teknika Universitato.

En sia salutparolo Zhang Aihua, vicsekretario de partia komitato de Tianjin-a Scienc-Teknika Universitato, diris:

“La forumo celas unue, ke pli da studentoj sciu Esperanton, lernu Esperanton, tiel per Esperanto ili povu plimulte koni la mondon; due, ke fakuloj el diversaj kampoj faru interŝanĝojn, komunikojn kaj diskutojn. Per senprecedenca rapideco la mondo kunfandiĝas, kaj komunikado kaj kontakto inter diverslandaj popolanoj estas pli gravaj ol antaŭe. En tiu ĉi fono estas epoka misio por ĉiuj ĉinoj dissendi ĉinan voĉon, dividi ĉinajn saĝojn kaj fruktojn de reformo kaj malfermo kun alilandanoj, por ke ili konu la reforman kaj malferman Ĉinion.”

Zhang Aihua diris ankaŭ:

“La forumo certe atentigos pli da instruistoj kaj studentoj pri Esperanto kaj pri la mondo, ili estonte certe rakontos pri Ĉinio kiel senditoj de la ĉina kulturo.”


Han Daqiang, ĝenerala sekretario de Tianjin-a Esperanto-Asocio, konigas Esperanto-movadon en Tianjin.

Han Daqiang konigis la Esperanto-movadon en la urbo Tianjin. Li diris:

“Post la fondo de Tianjin-a Esperanto-Asocio en 1985, danke al Esperanto la asocio aktive agis por kulturaj interŝanĝoj kun alilandanoj, sinsekve amikiĝis kun Esperanto-organizaĵoj en urboj de Pollando, Japanio, Suda Koreio, Bosnio-Hercegovino kaj aliaj landoj, oftigis kontaktojn kun Esperanto-organizaĵoj de landoj ĉe Zono kaj Vojo, faris viziton al alilandaj asocioj kaj akceptis diverslandajn esperantistojn. Tianjin-a Esperanto-Asocio ankaŭ servis kiel ponto por entreprenoj, akademioj kaj universitatoj en komunikado kun alilandaj rondoj de entreprenoj, akademioj kaj universitatoj. Lastajn jarojn la asocio gvidis karavanojn de “Teo kaj Amo” al orient-eŭropaj landoj. Ĉio bone efikis.”

Han Daqiang substrekis la apartan rolon de Esperanto por komuniki kore en la publika diplomatio.

Antaŭtagmeze en halo Zamenhof okazis prelegoj titolitaj respektive Esplorado pri vojaĝo de tea kuturo en la fono de ĉina diplomatio pri teaj renkontiĝoj, Orienta estetiko en muziko, Kiel ĝuste sendi ĉinan voĉon en internacia komunikado kaj Aparta rolo de Esperanto en kulturaj interŝanĝoj, kaj prelegojn sekvis dialogo de ĉinoj kaj alilandanoj pri helplingvo Esperanto kaj pri manieroj kaj kanaloj de kulturaj interŝanĝoj.


Lisa, vicĝenerala sekretario de Tianjin-a Esperanto-Asocio, faras fulman lecionon pri Esperanto al studentoj de Tianjin-a Scienc-Teknika Universitato. (maldekstre estas Jado).

Posttagmeze en halo Zamenhof fraŭlino Lisa, vicĝenerala sekretario de Tianjin-a Esperanto-Asocio, faris fulman lecionon pri Esperanto al studentoj de Tianjin-a Scienc-Teknika Universitato. Sekve, Anna Allabert, rusa ĉinologo kaj laboristo de la ruslingva redakcio de Ĉina Radio Internacia, prelegis pri rusaj naciaj karakteroj kaj kulturaj trajtoj. Fine brazila esperantisto Rafael Henrique Zerbetto, kiu nun laboras en El Popola Ĉinio, prelegis pri ĉina influo en brazila kulturo. En halo Armand Su ĉinaj fakuloj pri tea kulturo, kaj ĉinaj tradiciaj muziko kaj pikturo sinsekve montris al alilandaj studentoj Kiel infuzi teon, Diferencojn inter Orienta kaj Okcidenta Estetikoj, Arton de ĉina tradicia muzikilo Ĝengo kaj Skizon pri Historio de Ĉina Pikturo.


Nan Youli (dekstre), honora membro de UEA, voĉlegas gratulan mesaĝon de Lee Jungkee, kaj fraŭlino Wang Jianping (maldekstre) el Tianjin-a Esperanto-Asocio servis kiel interpretisto de la ĉina lingvo.

Dum la unutaga forumo okazis ankaŭ anonco pri eldonado de esperanta versio de libro Rakontoj pri Ĉina Teo, verkita de s-ino Wang Xufeng, ĉina fama verkisto, kaj tradukita de fraŭlino Zhang Ping (Ĝoja), laboristo de Esperanto-redakcio de Ĉina Radio Internacia. Pri la nova libro s-ro Lee Jungkee, estrarano de UEA pri Faka kaj Scienca Agado, sendis gratulan mesaĝon, tiutage voĉlegita de honora membro de UEA s-ro Nan Youli.

Gratulante eldonon de la signifplena libro Rakontoj pri Ĉina Teo verkita de prof-ino WANG Xufeng mi sendas varman aplŭdon pro ĝia senlima valoro.

Por fariĝi vivanta internacia lingvo, Esperanto devas esti aplikata kaj uzata en ĉiuj kampoj. En tiu ĉi senco, tiu ĉi libro estas alte taksinda pro ĝia faka kontribuo por Esperanto-movado. Danke al tiu ĉi libro, oni povos gajni novan scion pri ĉina teo en Esperanto tra ‘Rakontoj pri Ĉina Teo’.

Nun nova organizaĵo nome Teamanta Esperantisto-Organizo (TEO) estas lanĉota cele al la Lahtia UK. Ĉiuj, kiuj amas teon en Esperantujo kolektiĝos sub la ombrelo de TEO. Mi havas tre optimisman antaŭvidon pri la estonteco de TEO. Tra TEO ni povos havi internacian te-kongreson, seminarion, te-ceremonion kaj kunlaboron kun teo-kompanioj.

Legante tiun ĉi libron, mi mem gajnas freŝan inspiron de nia nova faka movado. Kun firma kredo ni puŝu antaŭen kun teo kun Esperanto. Aparte mi dankas al verkistino Wang Xufeng kaj traduktisto s-ino Ĝoja Zhang Ping, kiuj respektive bele verkis en la ĉina lingvo kaj tradukis ĝin en Esperanton.

Dividante la ĝojon de eldonfesto, mi kore salutas.

la 1-an de nov. 2018

Sincere via. LEE Jungkee

estrarano de UEA pri Faka kaj Scienca Agado

Esperantistoj kaj esperantaj organizaĵoj de Rusio, Ĉeĥio, Pollando, Slovakio, Germanio, Indonezio kaj Litovio sendis gratulajn videaĵojn por la nova libro en Esperantujo.

La libro estis eldonita de Fremdlingva Eldonejo de Ĉinio, kiu lastjare eldonis esperantan libron Teo kaj Amo: Rakonto pri Teo. Pri la nova libro Teo kaj Amo: Rakontoj pri Ĉina Teo, redaktorino de Fremdlingva Eldonejo de Ĉinio s-ino Cao Yun diris:

“Ĉinio estas la hejmloko de teo kaj havas milojn da jaroj de historio pri produktado kaj trinkado de teo. Tea kulturo fontas en Ĉinio, kaj ĉinoj grande kontribuis en trovo de teo, planto de teo, prilaboro kaj utiligo de teo, kaj formo, disvastigo kaj disvolvo de tea kulturo. Ĉinoj skribis brilajn paĝojn por civilizacio kaj progreso de la homaro. Esperanto, kiel la plej vaste uzata helplingvo de la internacia socio, havas gravan signifon kaj rolon por kulturaj interŝanĝoj. Lastjare la eldonejo kunlaboris kun Ĉina Radio Internacia eldonis esperantan libron Teo kaj Amo: Rakonto pri Teo. Pro la libro pli kaj pli da homoj scias la projekton Teo kaj Amo, aliĝas al la projekto kaj agas por te-kultura disvolvo.

“La kuranta jaro estas Kultura Jaro de Eperanto, nia eldonejo kaj Ĉina Radio Internacia refoje eldonis esperantan libron Teo kaj Amo: Rakontoj pri Ĉina Teo, verkitan de s-ino Wang Xufeng. La libro rakontas pri la historio de ĉina tea kulturo, montras kernojn kaj ideojn de ĉinoj pri ‘harmonia kunekzistado de la homaro kaj la naturo’ kaj pentras disvastiĝon de ĉina tea kulturo al la mondo. La libroserio “Teo kaj Amo” estas la unua farita de la eldonejo, kiu temas pri tea kulturo, de tiu ĉi starpunkto la eldonejo eldonos pli da elstaraj esperantaj libroj pri tea kulturo por legantoj tra la mondo.”


Wang Xufeng, verkisto de libro Teo kaj Amo: Rakontoj pri Ĉina Teo, esprimas dankon.

Pri la esperanta versio verkistino Wang Xufeng estas ege emocia. Ŝi diris:

“Mi estas emocia. Mi ne imagis tiel solenan ceremonion de mia libro en Esperanto. Okazis amaso da ceremonioj de miaj libroj ĝis nun, ankaŭ iuj estis grandskalaj. Kaj kiam mi gajnis la ĉinan literaturan premion Maodun, la ceremonio estis solena. Sed mi ankoraŭ povas aserti, ke la hodiaŭa ceremonio estas la plej granda laŭ skalo, influo kaj kovro. Mi scias, ke esperantistoj troviĝas en pli ol cent landoj, ili legos mian libron en Esperanto, kion mi ne imagis antaŭe. Pro tio mi esprimas elkoran kaj sinceran dankon.

En sia gratula mesaĝo s-ro Lee Jungkee menciis, ke en la 104-a UK en la jaro 2019 naskiĝos faka asocio sub UEA, nomata Teamanta Esperantisto-Organizo (TEO), kiu estas mia revo en longa tempo. Mi opinias, ke laŭ spirito kaj kvalito krom la ĉina lingvo Esperanto estas la plej kongrua kun teo. Ĉar teo kaj Esperanto same posedas la kvalitojn de sindediĉo, amo, paco, vero, bonkoreco, beleco kaj senlimo. Mi esperas, ke teo, kiun la ĉina nacio donis al la homaro, povas esti disvastigata per Esperanto al ĉiu angulo de la mondo.

Karaj amikoj, instruistoj kaj studentoj, ni ĉiuj serĉas iun aferon, al kiu ni povos servi tutvive kaj ni povos labori por ĝi kiel kredo. Se ni trovos ĝin finfine kaj penos por ĝi, do kiam ni adiaŭos al la mondo, tiam ni estos feliĉa sen bedaŭro. Do mi opinias, ke estas mia revo pere de Esperanto disvastigi tean kulturon kaj formi globan te-tablon, por ke ĉiuj homoj komune trinku teon kaj havu pacan mondon. Pro tio la hodiaŭa ceremonio de la nova libro kaj la forumo estas signifoplenaj.”


Instruistoj kaj lernejanoj de Elementa Lernejo Baiyangshujie prezentas al ĉeestantoj kanton en Esperanto.

Tiutage instruistoj kaj lernejanoj de Elementa Lernejo Baiyangshujie prezentis al ĉeestantoj brilajn kantojn kaj poem-voĉlegojn en Esperanto. S-ro Wei Yubin (Jado), prezidanto de la ĉina sekcio de ILEI kaj ĉefo de la elementa lernejo respondis multajn demandojn de ĉeestantoj pri lernado kaj uzado de Esperanto. S-ro Wu Zhenjun, konstanta vicdirektoro de la instituto pri postdiplomiĝa studado sub Tianjin-a Scienc-Teknika Universitato, esprimis planon enkonduki kursojn de Esperanto al la instituto kunlabore kun Tianjin-a Esperanto-Asocio en la jaro 2019.

En amika atmosfero finiĝis la unutaga forumo.



댓글 쓰기(Lasi Respondon)