인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

독일 ‘에스페란토 도시’ 헤르즈베르그에서 티보르 세켈리 추모전시회 가져!
Ekspozicio pri Tibor Sekelj en Herzberg

저명한 에스페란토 작가이며 탐험가인 유고슬라비아 출신의 티보르 세켈리님 서거 30주년을 맞아 독일 에스페란토의 도시 ‘헤르즈베르그’에서 추모 전시회가 2018년 10월부터 2019년 2월까지 열린다. 전시 개막식에는 헤르즈베르그 시장을 비롯한 많은 에스페란티스토들과 시민들이 참석하였다. 티보르 세켈리의 여러 작품은 장정렬교수의 번역으로 한국어로 번역되어 출간되었다.

Tibor Sekelj ekspozicio


Okaze de la 30a mortodatreveno de Tibor Sekelj la Esperanto-Centro Herzberg organizis memorekspozicion en kvar ĉambroj de la urba muzeo en la Welf-kastelo. La ekspozicio prezentas la eventoplenan vivovojon de la fama Esperantisto, mondvojaĝanto kaj aŭtoro de multaj libroj, el kiuj pliuraj estis tradukitaj al multaj aliaj lingvoj.
La bildoj sur la muroj kaj la vitrinoj montras personajn dokumentojn, fotojn, egzotikajn muzikinstrumentojn kaj aliajn interesajn objektojn el la kolektaĵo de Tibor Sekelj, kiujn lia vidvino, Elisabet kunportis kaj pruntedonis por la daŭro de la ekspozicio (inter oktobro 2018 – februaro 2019). La prezentitaj Esperanto- kaj alilingvaj libroj estas el la biblioteko de la Esperanto-Centro.
La inaŭgura ceremonio kun akcepto okazis en la Kavalira salono de la kastelo. Ĝin partoprenis Lutz Peters urbestro, Ulrich Schramke vicurbestro, reprezentantoj de lokaj kluboj, asocioj, Esperanto-klubanoj, geamikoj kaj aliaj invititaj gastoj. En la sekva tago – permesite de la urbo – okazis plantado de arbo memore al Tibor Sekelj vojrande, proksime al la Esperanto-Centro, kies iniciaton la urbo volonte subtenis. Gazetartikolo en Harzkurier, hejmpaĝo de urbo HerzbergFotoalbumo



댓글 쓰기(Lasi Respondon)