인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

발트 대회장에서 세계 대회장까지, 7일 여행 안내 (2019.7.14-7.20)
De Litovio ĝis Finnlando (2019.7.14-7.20)

EKSKURSO TRA TRI BALTAJ LANDOJ:

LITOVIO, LATVIO, ESTONIO

Nacia parko de Aukštaitija Vilnius Trakai Šiauliai Monto de krucoj Rundale Riga Tallinn Lahti (7 tagoj)

07.14 (dimanĉo). Panevėžys Molėtai (95 km).

Post fermo de BET forveturo al Nacia parko de Aukštaitija. Survoje ni vizitos Etnokosmologian muzeon. La muzeo estas la unua kaj ununura tiutipa muzeo en la mondo. Ghia esenco – rilatoj de homaro kun kosma mondo. Vespermangho kaj tranokto en ripozdomo che lago.

07.15 (lundo). Molėtai Ignalina Vilnius (175 km).

Matenmangho. Forveturo al nacia parko de Aukštaitija. Ghi estas la plej malnova nacia parko en Litovio, fondita en 1974. Estas laga tereno kun pli ol 80 da lagoj. Ekde altaj montetoj de la parko etendighas pitoreskaj bildoj al lagoj. Unue ni haltos en Ginučiai che malnova akvomuelejo de 19 jarcento, kiu lau rakontoj de lokanoj famas pri petolemoj de diabloj. Ni vidos belegan panoramon de Ladakalnis monteto, kiun chirkauas ech 6 lagoj. Ni daurigos al muzeo de abelbredado. Venante nin renkontos statuo de abela dio Babilas. Vizitante la ekspozicion ni ekkonos abelbredadon ekde la plej fruaj pratempoj ghis nuna tempo, ankau tradicion de abelbredado kaj diversajn specojn de mielo.Estas interese ekscii, ke por kolekti unu kuleron da mielo laboremaj abeloj devas okupighi dum tuta tago.

Tagmangho. Post tagmangho ni veturos por rigardi kaj ekscii kiamaniere oni bakas „dornan“ tradician litovan kukon šakotis.Vi povos partopreni en proceso de bakado kaj gustumi kun kafo vian produkton. Forveturo al dormloko en Vilnius. Vespermangho kaj tranokto.

16.07 (mardo). Vilnius Trakai Šiauliai (265 km).

Matenmangho. Konatigho kun malnova urbo de Vilnius – chefurbo de Litovio. Ghi estas enskribita en la listo de heredajho de UNESCO. Post la ekskurso ni ekas al la malnova chefurbo de Litovio – Trakai. Survoje tagmangho. Chirkauita de lagoj insula kastelo de Trakai hodiau estas unu el la plej vizitataj lokoj de Litovio. Trakai estas hejmloko de karaima minoritato. Ilin en la 14 jarcento chitie venigis grandduko Vytautas la Granda kune kun tataroj. La urbeto nun estas parto de historia nacia parko de Trakai. Trakai famas per karaimaj pladoj – kibinai. Simple ne eblas forveturi sengustumi ilin. Forveturo al Šiauliai – la kvara urbo lau grandeco en Litovio. Vespermanho kaj tranokto en Šiauliai.

07.17 (merkredo). Šiauliai Rundale Riga (130 km).

Matenmangho. Mallonga konatigho kun la urbo. Forveturo al monto de krucoj. La monto estas unika kaj analogojn ne havanta sakrala loko en la mondo. Chitie situas pli ol 50 000 krucoj kaj krucetoj.

Tagmangho. Forveturo al Latvio. Alveno al Rundale palaco – unu el la plej famaj barokstilaj palacoj en Latvio. Ghi ankau estas nomata malgranda Versalo. Estas iama somera rezidloko de reganto de Kuršlando Ernesto Biron. La palacon projektis fama itala arkitekto F.B.Rastrelli. Forveturo al Riga – chefurbo de Latvio. Vespermangho kaj tranokto.

07.18 (ĵaŭdo). Riga Tallinn (280 km).

Matenmangho. Piedira ekskurso tra malnova parto de Riga. La urbo etendighas che Riga golfo de Balta maro che riverbusho de Dauguva. La urbo famas per arkitektura stilo de Jugendstil. Forveturo al Tallinn – chefurbo de Estonio. Vespermanho kaj tranokto.

07.19 (vendredo). Tallinn.

Matenmangho. Busa ekskurso: palaco kaj parko de Kadriorg, Valo de kantoj, velshipa centro de Pirita, ruinoj de monahinejo de st Brigita. Daurigo de la ekskurso perpiede en malnova urbo. Tagmangho. Libera tempo en malnova urbo. Vespermangho kaj tranokto.

07. 20 (sabato). Tallinn Helsinki Lahti (75 km).

Matenmangho. Per pramo ni navigos al Helsinki – chefurbo de Finnlando. Mallonga konatigho kun la urbo: monumento al komponisto Sibelius, en roko chizita preghejo de Temppeliaukion, Senata placo kun monumento al imperiestro Aleksandro II kaj blanka luterana katedralo.

Forveturo al urbo de UK–104 Lahti.

 

리투아니아 에스페란토 협회에서 운영하는 여행사 ‘Bonvoje’ 는 리투아니아 파네베즈에서 열리는 55차 발트 에스페란토 대회를 마치고 세계 대회장인 라흐티까지 이동하면서 관광하는 일정과 소요금액을 알려왔습니다.  물론 모든 여행 일정은 에스페란토로만 안내 됩니다. 총 소요경비는 715유로 (한화 1300원 계산시 93만원)입니다. 자세한 안내는 아래 내용을 참고하기 바랍니다.

참고로 발트대회및 7일간의 발트 3개국 여행과 세계 대회를 참석하고자 하는 분께서는 항공편은 ‘인천-헬싱키 (왕복) + 헬싱키-리가편도를 구입하셔서 발트대회후 7일간의 리투아니아, 라트비아, 에스토니아 여행후 핀란드 세계 대회에 참석하고 핀란드 헬싱키에서 귀국하는 것을 추천드립니다.

(발트 대회 참가 신청을 위한 안내)

=======================

a. 홈페이지 http://esperanto.lt/aligxilo_BET.html 에서 각자 참가 신청서를 1차 마감인 2018년 12월 31일까지 대회 준비위원회로 보냅니다.

b. 참가 신청을 마친분은 2019년 1월 말까지 문화원 (leejungkee@khu.ac.kr / 010-3340-5936) 으로 ‘7일 발트 3개국 여행 참가 신청’ (희망자에 한함)을 알려 주시기 바랍니다.

c. 리가에서 대회장까지의 교통편은 2019년 7월 6일(토), 오후 3시에 출발하는 임대버스를 이용하며, 임대료 300유로( 40만원)은 탑승자가 분담하여 지불합니다. 1주일 여행 경비 715유로에 대한 납부 방법은 추후 알려드리겠습니다.

d.발트 대회에 참가 신청을 마친분은 2018년 12월 17일(월)까지 에스페로 여행사 (대표 유필근 010-2486-1354)의 계좌 (우리/1002-242-895770 금순옥)로 75,000원을 송금하시면 한국 참가자들의 참가비를 일괄 대회 준비위측으로 송금합니다. (개별 송금시 은행 수수료가 발생합니다.)

e. 총 소요경비

  • 신청비 : 55 유로 (75,000원)
  • 숙박비 : 40 유로 (54,000원/ 8박 1실 2인)
  • 식사비 : 80 유로 (108,000원/ 8일)
  • 대회후 1주일 관광비 : 715 유로 (966,000원)
  • ==========================  합계 1,203,000원

발트대회 후 관광을 진행하는 비용이 715 유로입니다. 준비하시는 분들이 사전 예약을 위해 선불로 일정비율의 금액을 지불할 수 있는지 문의하였고 20%로 결정했습니다.
143유로이지만 조금 더 해서 150 유로를 받아 송금하겠습니다.
150유로 X 1400원 = 210,000원 입니다.

우리은행 금순옥
1002 – 242 – 895770
으로 보내시면서
송금인은 명확히 기재 부탁드리겠습니다.
감사합니다.

참고로 헬싱키 왕복, 헬싱키-리가 항공편을 안내해 드립니다.

https://www.skyscanner.co.kr/transport/flights/icn/hel/190705/190727/?adults=1&children=0&adultsv2=1&childrenv2=&infants=0&cabinclass=economy&rtn=1&preferdirects=false&outboundaltsenabled=false&inboundaltsenabled=false&ref=home#details/12409-1907050055–32132-1-12126-1907051020|12126-1907271810–32132-1-12409-1907281450
항공편(인천-헬싱키 왕복)

https://www.skyscanner.co.kr/transport/flights/hel/rix/190706/?adults=1&children=0&adultsv2=1&childrenv2=&infants=0&cabinclass=economy&rtn=0&preferdirects=false&outboundaltsenabled=false&inboundaltsenabled=false&ref=home#details/12126-1907061245–32317-0-15888-1907061355
항공편(헬싱키-리가 편도)

*7월 6(토) 리가에서의 버스 탑승안내

Teātra iela 10, Centra rajons, Rīga, LV-1050, Old City Boutique Hotel

위 호텔에서 13시에 22명이 버스에 탑승후 리가 공항에서 2시반에  2명을 태운후 행사장이 파네베지스로 출발!

=============================================

Provizora programo de la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj

 

La 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-55) okazos la 6-14an de julio 2019 en Panevėžys (Litovio).

 

La 5an de julio (vendredo)

 

10.00–22.00 Registrado de partoprenantoj, loĝigo, informoj – en la universitata konstruaĵo (Nemuno str. 33).

 

La 6an de julio (sabato)

 

9.00–22.00 Registrado de partoprenantoj, loĝigo, informoj (samloke).

13.00–14.00 Tagmanĝo (memstare).

18.00–19.00 Vespermanĝo (memstare).

19.30–20.00 Komuna organiza kunveno de la BET-anoj – en la ĉefa salono de la universitata konstruaĵo (Nemuno str. 33).

20.00–21.00 Koncerto de Natalia Bertse k. a. (samloke).

 

La 7an de julio (dimanĉo)

 

7.00–8.00 Matenmanĝo – la unua alterno. En la kafejo de la scienca kaj teknologia parko (J.Žemgulio str. 46).

8.00–9.00 Matenmanĝo – la dua alterno (samloke).

9.00–10.00 Organizaj kunvenoj de la gvidantoj kaj vizitantoj de ĉiunivelaj Esperanto-kursoj, de la gvidantoj kaj prelegantoj de la Somera universitato, de la gvidantoj kaj prelegantoj de SUS-36 de AIS, de la gvidantoj kaj vizitantoj de aliaj konstantaj programeroj – en la ĉefa salono de la universitata konstruaĵo (Nemuno str. 33).

10.00–11.00 Malfermo de la Somera universitato. La unua prelego el la prelegociklo de prof. Aloyzas Gudavičius pri la litovaj lingvo, kulturo, historio (la lokon vidu en la gazeto de BET-55).

10.00–11.00 Inaŭguro de la SUS-36 de AIS. La unua prelego de prof. Amri Wandel el la triprelega kurso “Spacteleskopoj: de Hubble ĝis James Webb” (la lokon vidu en la gazeto de BET-55).

10.00–11.00 Prelegserio de d-ro Gábor Márkus “Ĉu Esperanto plibonigis/plibonigos la mondon?”: la unua prelego “De animala ekzisto ĝis diiĝo” (la lokon vidu en la gazeto de BET-55).

10.00–12.00 La unuaj lecionoj de ĉiunivelaj Esperanto-kursoj (la lokojn kaj gvidantojn vidu en la gazeto de BET-55).

11.00–12.00 Prelegociklo “Lingvo kaj kulturo” de prof. Ilona Koutny. La unua prelego “Interkultura komunikado kaj Esperanto” (la lokon vidu en la gazeto de BET-55).

11.00–12.00 Prelegserio de Yves Nevelsteen kadre de SUS-36 “Oftaj eraroj kaj novaj vortoj en Esperanto”.

11.00–12.00 Prelegserio de prof. Walter Żelazny pri religioj: la unua prelego (la lokon vidu en la gazeto de BET-55).

12.30–13.30 Tagmanĝo – la unua alterno. En la kafejo de la scienca kaj teknologia parko (J.Žemgulio str. 46).

13.30–14.30 Tagmanĝo – la dua alterno (samloke).

15.00–16.00 Solena inaŭguro de BET-55. En la urba Komunuma centro (Kranto str. 28).

16.00–17.00 Urba koncerto por la partoprenantoj de BET-55 (samloke).

17.00–18.00 Eventuala akcepto por la partoprenantoj de BET-55 (samloke).

18.30–19.30 Vespermanĝo – la unua alterno. En la kafejo de la scienca kaj teknologia parko (J.Žemgulio str. 46).

19.30–20.30 Vespermanĝo – la dua alterno (samloke).

21.00–22.00 Koncerto de la grupo “Sepa kaj Asorti” – en la ĉefa salono de la universitata konstruaĵo (Nemuno str. 33).

 

La 8-an de julio (lundo)

 

7.00–8.00 Matenmanĝo – la unua alterno.

8.00–9.00 Matenmanĝo – la dua alterno.

10.00–11.00 Prelego de prof. Aloyzas Gudavičius pri la litovaj lingvo, kulturo, historio.

10.00–11.00 Prelego de prof. Amri Wandel pri spacteleskopoj.

10.00–11.00 Prelego de d-ro Gábor Márkus “La plej gravaj historiaj eventoj kaj iliaj lingvaj sekvoj”.

10.00–12.00 Ĉiunivelaj Esperanto-kursoj.

11.00–12.00 Prelego de prof. Ilona Koutny “Mondo, vortprovizo kaj vortaro”.

11.00–12.00 Prelego de Yves Nevelsteen “Bitlibroj kaj bitgazetoj en Esperanto”

11.00–12.00 Prelegserio de prof. Walter Żelazny pri religioj: la dua prelego.

11.00–12.00 Prelego de Lee Jungkee “Kien Azia Esperanto-movado iras”.

12.30–13.30 Tagmanĝo – la unua alterno.

13.30–14.30 Tagmanĝo – la dua alterno.

15.00–16.00 Prelegserio de d-ro Orlando Raola pri media kemio: la unua prelego “Ĝenerala enkonduko al medioprotekta kemio”.

15.00–16.00 Prelego de Anna Striganova “Lingvo de fabeloj. Fabeloj pri amo”.

15.00–16.00 Prelego de prof. Gong Xiaofeng “Instruado de Esperanto en ĉinaj universitatoj kaj lernejoj”.

15.00–16.00 Intelektaj ludoj kun Tatjana Auderskaja.

15.00–16.00 Lanĉo de la nova eldono de “Baza Literatura Krestomatio”, kuneldonita de “Sezonoj” kaj Litova Esperanto-Asocio. Prezentas Halina Gorecka, Povilas Jegorovas kaj Aleksander Korĵenkov. (La libro aĉeteblas je speciala promocia prezo).

16.00–17.00 Prelego de prof. Aleksandr Melnikov “Pri Esperantaj vortoj – kun humuro kaj serioze”.

16.00–17.00 Prelego de Dima Ŝevĉenko “De ‘Progreso’ al ‘Impeto’: kiel estiĝis la Esperanto-eldonejo?”

16.00–17.00 Prelegociklo de prof. Walter Żelazny pri sociologio de la Esperanto-movado: la unua prelego.

16.00–17.00 Koncerto de Gafur Mirzabajev.

17.30–18.30 Vespermanĝo – la unua alterno.

18.30–19.30 Vespermanĝo – la dua alterno.

20.00–21.00 Koncerto de Kaŝi.

 

La 9an de julio (mardo)

 

7.00–8.00 Matenmanĝo – la unua alterno.

8.00–9.00 Matenmanĝo – la dua alterno.

10.00–11.00 Prelego de prof. Aloyzas Gudavičius pri la litovaj lingvo, kulturo, historio.

10.00–11.00 Prelego de prof. Amri Wandel pri spacteleskopoj.

10.00–11.00 Prelego de d-ro Gabor Markus “Enmigrado en Eŭropon kaj la Eŭropa dilemo”.

10.00–12.00 Ĉiunivelaj Esperanto-kursoj.

11.00–12.00 Prelego de prof. Ilona Koutny “Esperantlingva bildo de la mondo”.

11.00–12.00 Prelego de Yves Nevelsteen “200 + Esperantaj marknomoj en Benelukso”.

11.00–12.00 Prelegserio de prof. Walter Żelazny pri religioj: la tria prelego.

11.00–12.00 Prelego de Vytautas Šilas “La unua periodo de Litova Esperanto-Asocio”.

11.00–12.00 Kvizo “Kiu estas sur la ekrano?” Gvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov.

12.30–13.30 Tagmanĝo – la unua alterno.

13.30–14.30 Tagmanĝo – la dua alterno.

15.00–16.00 Prelego de d-ro Orlando Raola “Kemio kaj mediprotektado en la hidrosfero”.

15.00–16.00 Prelego de Anna Striganova “Fabela Antagonisto aŭ iom pri ŝato al malbonaj herooj”.

15.00–16.00 Prelego de prof. Gong Xiaofeng “Kapabligo de transkultura komunikado kaj Esperanto-instruado/lernado”.

15.00–17.00 Seminario de Pavla Dvořáková “Ĉu muziko povas kuraci?”.

16.00–17.00 Prelego de prof. Aleksandr Melnikov “Leksikaj novismoj kaj neologismoj: anatemi aŭ odi?”

16.00–17.00 Prelego de Dima Ŝevĉenko “La Reta Revuo. Kio ĝi estas?”

16.00–17.00 Prelegciklo de prof. Walter Żelazny pri sociologio de la Esperanto-movado: la dua prelego.

16.00–17.00 Intelektaj ludoj kun Tatjana Auderskaja.

16.00–17.00 Koncerto de Kaŝi kaj Halina Kuropatnicka-Salamon.

17.30–18.30 Vespermanĝo – la unua alterno.

18.30–19.30 Vespermanĝo – la dua alterno.

20.00–21.00 Koncerto de Amira Chun. En la urba komunuma centro (Kranto str. 28. Salono de Aranĝoj).

 

La 10an de julio (merkredo)

 

7.00–8.00 Matenmanĝo – la unua alterno.

8.00–9.00 Matenmanĝo – la dua alterno.

9.00–18.00 Tuttaga ekskurso.

12.30–13.30 Tagmanĝo (por restintoj en BET-ejo).

18.30–19.30 Vespermanĝo.

20.00–21.00 Koncerto de Jogailė Chojūtė. En la urba komunuma centro (Kranto str. 28. Salono de Aranĝoj).

 

La 11an de julio (ĵaŭdo)

 

7.00–8.00 Matenmanĝo – la unua alterno.

8.00–9.00 Matenmanĝo – la dua alterno.

10.00–11.00 Prelego de prof. Aloyzas Gudavičius pri la litovaj lingvo, kulturo, historio.

10.00–11.00 Prelego de Anna Striganova “Fabeloj de nescienca vidpunkto aŭ fabeloj por romantikuloj. Ĉu heroo malvenkas?”

10.00–11.00 Prelego de d-ro Gábor Márkus “La spertoj de mia indramang-metoda lingvoinstruado”.

10.00–11.00 Prelego de Alfred Heiligenbrunner “Historio de Pi”.

10.00–12.00 Ĉiunivelaj Esperanto-kursoj.

11.00–12.00 Prelego de prof. Ilona Koutny “Ĉu facila lingvo facile lerneblas?”

11.00–12.00 Prelego de d-ro Manfred Westermayer “Plastaĵoj en la diversaj akvosferoj”.

11.00–12.00 Prelegserio de prof. Walter Żelazny pri religioj: la kvara prelego.

11.00–12.00 TEĴA: kunveno de ĵurnalistoj (por ĉiuj). Gvidas Alfred Schubert.

11.00–12.00 Kvizo “Kio? Kie? Kiam”. Gvidas Damir Kurbangaleev.

12.30–13.30 Tagmanĝo – la unua alterno.

13.30–14.30 Tagmanĝo – la dua alterno.

15.00–16.00 Prelego de d-ro Orlando Raola “Kemio kaj mediprotektado en la terkrusto”.

15.00–16.00 Prelego de Anna Striganova “Harry Harrison. Unu el la plej romantikaj kialoj lerni Esperanton”.

15.00–16.00 Prelego de prof. Gong Xiaofeng “Konciza historio de Esperanto-movado en Ĉinio”.

15.00–16.00 Aŭtora horo kun Mikaelo Bronŝtejn.

15.00–15.30 Spektakleto de la urba infanĝardeno “Puriena” laŭ la slovena popola fabelo “Paŝtisteto”.

16.00–17.00 Prelego de prof. Aleksandr Melnikov “Kiel artefarita lingvo kvazaŭetnon kreis”.

16.00–17.00 Prelego de Dima Ŝevĉenko “Modernaj sociaj retoj kaj Esperanto”: la unua parto.

16.00–17.00 Prelegciklo de prof. Walter Żelazny pri sociologio de la Esperanto-movado: la tria prelego.

16.00–17.00 Intelektaj ludoj kun Tatjana Auderskaja.

16.00–17.00 Violonkoncerto de Fransoazo.

17.30–18.30 Vespermanĝo – la unua alterno.

18.30–19.30 Vespermanĝo – la dua alterno.

20.00–21.00 Koncerto de Mikaelo Bronŝtejn.

 

La 12an de julio (vendredo)

 

7.00–8.00 Matenmanĝo – la unua alterno.

8.00–9.00 Matenmanĝo – la dua alterno.

10.00–11.00 Prelego de prof. Aloyzas Gudavičius pri la litovaj lingvo, kulturo, historio.

10.00–11.00 Prelego de Anna Striganova “Fantazio kaj fantastiko”: la unua parto.

10.00–11.00 Prelego de d-ro Gábor Márkus “La Espero”.

10.00–11.00 Prelego de Heidi Goes “Pri Esperanto-movado en Indonezio, Singapuro kaj Malajzio”.

10.00–12.00 Ĉiunivelaj Esperanto-kursoj.

11.00–12.00 Prelego de prof. Ilona Koutny “Universitata instruado de Esperanto: ĉu lukso, ĉu prestiĝo?”

11.00–12.00 Prelego de Mikaelo Bronŝtejn “SEJM legendara”.

11.00–12.00 Prelegserio de prof. Walter Żelazny pri religioj: la kvina prelego.

11.00–12.00 Prelego de Danka Leyk “Pri psikologio de la amo”: la unua parto.

12.30–13.30 Tagmanĝo – la unua alterno.

13.30–14.30 Tagmanĝo – la dua alterno.

15.00–16.00 Prelego de d-ro Orlando Raola “Kemio kaj mediprotektado en la biosfero”.

15.00–16.00 Prelego de Anna Striganova “Fantazio kaj fantastiko”: la dua parto.

15.00–16.00 Prelego de prof. Gong Xiaofeng “Kiel efike atingi kapablojn de Esperanto-instruantoj”.

15.00–16.00 Prelego de Danka Leyk “Pri psikologio de la amo”: la dua parto.

16.00–17.00 Prelego de prof. Aleksandr Melnikov “Lingva personeco de tipa Esperanto-kulturano”.

16.00–17.00 Prelego de Dima Ŝevĉenko “Modernaj sociaj retoj kaj Esperanto”: la dua parto.

16.00–17.00 Prelego de Peter Kühnel “Baŭhaŭsa arta stilo – mallonga periodo de 1919 ĝis 1933”.

16.00–17.00 Intelektaj ludoj kun Tatjana Auderskaja.

16.00–17.00 Koncerto de Zuzanna Kornicka.

17.30–18.30 Vespermanĝo – la unua alterno.

18.30–19.30 Vespermanĝo – la dua alterno.

20.00–21.00 Koncerto de la muzika grupo “Ekvinokso”.

 

La 13an de julio (sabato)

 

7.00–8.00 Matenmanĝo – la unua alterno.

8.00–9.00 Matenmanĝo – la dua alterno.

10.00–11.00 Prelego de d-ro Gábor Márkus “Stelo super la Han-rivero”.

10.00–11.00 Prelego de d-ro Orlando Raola “Energio kaj klimato cele al daŭripova evoluo”.

10.00–11.00 Prelego de prof. Gong Xiaofeng “Koncize pri la situacio de medio kaj energio en Ĉinio”.

10.00–12.00 Ĉiunivelaj Esperanto-kursoj.

11.00–12.00 Pupista horo de Anna Striganova.

11.00–12.00 Prelego de Robert Kamiński “Zamenhofaj Esperanto-objektoj”.

11.00–12.00 Prelego de d-ro Hans Michael Maitzen “Magnetaj Steloj”.

12.30–13.30 Tagmanĝo – la unua alterno.

13.30–14.30 Tagmanĝo – la dua alterno.

15.00–16.00 Prelego de Alfred Heiligenbrunner “Gravitaj Ondoj”.

15.00–16.00 Prelego de Tatjana Auderskaja “Libera artisto” (pri Nikolaj Blaĵkov).

15.00–16.00 Prelego de Marco Teani “Kiel nia civlizo povas fali: kolapsologio por nia generacio”.

16.3017.30 Solena fermo de BET-55.

18.00–19.00 Vespermanĝo – la unua alterno.

19.00–20.00 Vespermanĝo – la dua alterno.

20.30–21.30 Adiaŭa vespero kaj koncerto.

 

La 14an de julio (dimanĉo)

 

7.00–9.00 Matenmanĝo.

9.00–18.00 Disveturo.

 

La definitiva programo aperos en la ĉiutaga gazeto de BET-55 “Abelo”.

 

Krome, okazos jenaj aferoj:

  1. Du duontagaj ekskursoj anoncotaj komence de BET-55.
  2. Fabela ekspozicio de Anna Striganova, ekspozicio de Robert Kamiński pri ZEOj kaj eventuale aliaj ekspozicioj.
  3. Ĉiutage aperos la gazeto de BET-55 “Abelo”. Redaktoro Stano Marček (stano.marcek@gmail.com). Bonvolu kunlabori kun li.
  4. Ĉiutage funkcios riĉa libroservo.
  5. Laŭbezone okazos aliaj anticipe neplanitaj aranĝoj. Sekvu anoncojn en la gazeto de BET-55.
  6. Eventuale okazos ankaŭ Diservo.

 

La organiza komitato laŭbezone rajtas ŝanĝi la programon. La ŝanĝoj, precizigoj, informoj pri salonoj k. s. aperos en la ĉiutaga gazeto de BET-55.

 

https://drive.google.com/open?id=1ZxGKNDVxyQMdJjSp4xlyzVuFbU4xCSVQ&usp=sharing

 

Prezo 715 EUR.

Prezo inkluzivas:

  • busa vojagho
  • 6 tranoktoj en 2-litaj chambroj kun matenmanghoj kaj vespermanghoj
  • 5 tagmanghoj
  • servoj de chicheronoj kaj vojaghgvidanto
  • enirbiletoj al pagendaj objektoj
  • eduka programo pri bakado de tradicia litova kuko „šakotis“
  • degustado de karaima plado „kibinai“
  • pramshipaj biletoj de Tallinn al Helsinki
  • =======================

Hodiaŭ, la 6an de januaro 2019, precize duonjaron antaŭ la komenco de la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 6-14an de julio 2019 en Panevėžys, al BET-55 aliĝis jam 272 esperantistoj el 25 landoj. Tio aŭguras, ke la nombro da aliĝintoj fine estos multe pli ol 300. Verŝajne, ĉi-jara BET laŭ la kvanto da aliĝintoj estos la plej amasa BET dum ĉi tiu jarcento kaj superos la nombron 334, atingitan antaŭ tri jaroj en BET-52 en Birštonas.

Tio tre bele aspektus, ĉar en 2019 BET fariĝos 60-jara. kaj la Litova Esperanto-Asocio, kiu organizas ĉi-jaran BETon, fariĝas 100-jara. Al ĉi tiuj du historiaj datoj estas dediĉita BET-55. Sube estas hodiaŭa statistiko de aliĝintoj al BET-55.

Litovio 83 Hungario 6
Pollando 41 Belgio 5
Koreio 36 Estonio 5
Latvio 19 Ĉinio 4
Ruslando 18 Finnlando 4
Francio 14 Belarusio 3
Germanio 12 Ĉeĥio 3
Ukrainio 8 Bulgario 2

Po unu persono aliĝis el Hispanio, Israelo, Kazaĥstano, Kubo, Nederlando, Pakistano, Slovakio, Svedio, Usono.

La aliĝado al BET-55 daŭras. Ni invitas ĉiujn esperantistojn kune pasigi la 55ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn en Litovio.

Povilas Jegorovas

================================

<상트페테르부르그 일정 안내>

PROGRAMO de RESTADO de E-GRUPO (EK-2019)
en Sankt-Peterburgo/Rusio 27an-30an de julio 2019

27.07.2019 (sabato)
19.27 h. – alveno de E-karavananoj al la Finnlanda stacidomo, enhoteliĝo
20.30 h. – vespermanĝo en  kafejo
22.00 h. – konatiĝo kun kelkaj stacioj de peterburga metroo
Dumnokte (por dezirantoj) memstara observo de la proksima Litejnij-baskulponto ekde la 01.40 h. ĝis la 04.45 h.

28.07.2019 (dimanĉo)
08.00 h. – matenmanĝo en la hotelo
09.00 h. – perŝipa veturo al Peterhof  (laŭ Neva-rivero) kaj vizito al ĝia Suba Parko
13.30 h. – tagmanĝo (en urba kafejo)
15.00 h. – vizito al la Ermitejo
19.00 h. – vespera programo de la loka E-klubo «Kariljono» kun teo, kukoj, dolĉaĵoj (en la Benua-muzeo). Ĉiu partoprenanto estas invitata sin prezenti. Koncerteto de Mikaelo Bronŝtejn.

29.07.2019 (lundo)
08.00 h. – matenmanĝo en la hotelo
09.00 h. – *busekskurso tra la urbo (kun eliro ĉe diversaj vizitindaj lokoj)
14.00 h. – tagmanĝo (en urba kafejo)
16.00 h. – ŝipumado laŭ Mojka-rivero kaj kanaloj de SPb
18.30 h. – vespermanĝo
20.00 h. – vizito al teatro por la baleto „Cigna lago“ de P. Ĉajkovskij. La biletoj estis aĉetitaj al surbalkonaj lokoj. Tial se vi ŝatus, vi povus kunpreni teatrajn binoklojn.


Cirkulera letero  n° 4 de la 20.06.2019

Estimataj gesamideanoj kaj karaj geamikoj!

Per ĉi cirkulera letero mi informas vin pli detale pri nia restado en Sankt-Peterburgo, la norda ĉefurbo de Rusio.

AVERTO por tiuj, kiuj bezonas rusiajn kaj mongoliajn vizojn. Ne ĉiuj ankoraŭ havas ilin. Do, mi esperas, ke tio nepre okazos laŭeble plej baldaŭ. Jam urĝas! Bv. informi min pri obteno de viaj vizoj.

Dum la UK-o en Lahti ni havos ne tro longdaŭran organizan kunvenon por vi ricevu lastajn informojn. Ĝiaj dato kaj horo estos sciigitaj al vi post apero de la kongresa programo.

Antaŭ vagoniĝo en trajnon en la stacidomo de Lahti  bv. antaŭvidi subajn informojn.

  1. Laŭ mia scio pasporta landlima kontrolo okazas en la trajno mem dum veturado. Pli detale mi informos dum nia organiza dumkongresa kunveno.
  1. En Rusio oni praktikas “personajn” trajnbiletojn en logdistancaj trajnoj. Tio signifas, ke sur bileto, krom diversaj informoj pri trajnnumero, numero de vagono kaj sidloko ktp., aperas personaj nomoj de pasaĝero. La biletoj estis aĉetitaj por ĉiuj laŭ prezentita de mi listo, tial menciita sur la bileto loko ne kongruos kun tiu, kiun vi okupos: ni veturos sur lokoj laŭ nia interkonsento kaj bezono de grupanoj.
  2. Pri la grandeco de valizo. En vagono estas sufiĉe da loko por meti valizojn de ĉiuj pasaĝeroj. Tamen ekzistas reguloj, kiujn necesas obei. Ĉiu pasaĝero rajtas senpage  veturigi unu valizon (dorsosakon), kies pezo ne devas superi 36 kg kaj ĝia dimensio (sumo de ĉiuj tri parametroj – larĝeco, longeco, alteco)  estas ne pli, ol 180 sm. Vi rajtas havi aliajn negrandampleksajn aldonajn pakaĵojn.
  1. Alvenonte al PSb bv. atenti pri la karteto de migrantoj, kiun oni enmanigas al ĉiu eksterlandano ĉe pasporta kontrolo. Ĝi estos bezonata en hoteloj por registrigaj celoj. Bonvolu gardi kaj konservi ĝin ĝis via forlaso de Rusio!
  2. Trans landlimo sen deklaro vi povas veturigi kontantan monon ĝis $10 000 aŭ ekvivalenton de tiu-ĉi sumo en aliaj devizoj.  Pli grandan sumon endos deklari. Limigo NE koncernas bankokartojn.

En Rusio nia trajno alvenos al la Finnlanda stacidomo de SPb. De ĝi ni atingos je 10-15 min. la hotelon «Imperia Park» PERPIEDE.  Bv. relegi la cirkuleran leteron n 2. Adreso de la hotelo : Imperia park, 195009 SPb, str.Akademika Lebedeva, 10g. Tel. +7(812)542-13-00. Bv. vidi fotaĵojn en http://www.esperanto-karavano.info/pdf/hotelo-en-spb.html.pdf . Ruslingve: Империя парк : 195009 СПб, ул. Академика Лебедева, 10г. Тел. +7(812)542-13-00

Post enloĝiĝo estas planata vespermanĝo en proksima kafejo (bv. ne forgesi pri distancoj en Rusio!) kaj konatiĝo kun kelkaj stacioj de peterburga metroo. Mi esploros pli detale monakiron en proksimeco de la Finnlanda stacidomo. Se tio ne eblos dum sabata vespero, mi antaŭvidos por vi certan sumon en rubloj kontraŭ eŭroj.

La programon de nia restado en SPb mi alkroĉas. Ĝi estis ellaborita kaj interkonsentita kunlabore kun lokaj geesperantistoj. Tamen, povas okazi iuj ŝanĝoj pro diversaj kialoj. Same mi alkroĉas la skemon de peterburga metroo (nia hotelo troviĝas ĉe metrostacio «Ploschad’ Lenina» – bv. vidi ruĝan linion, kiu gvidas norden kaj trapasas verdan horizontalan linion; apude (dekstre) vi vidos desegnaĵon de trajno : tio estas signo de Finnlanda stacidomo). Pliajn informojn en Esperanto pri Sankt-Peterburgo vi povas trovi en https://eo.wikipedia.org/wiki/Sankt-Peterburgo

Bondezire, Tatjana.

 

P.S. Kiam vi reagos al tiu ĉi cirkulera letero, bv. NE respondi aŭtomate, sed bv. krei novan retmesaĝon al esperantokaravano@gmail.com. Antaŭdankon!



댓글 쓰기(Lasi Respondon)