인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

‘맹인작가 에로센코’ 명판 우크라이나 거리에 붙다.
Memortabulo de Vasil Eroŝenko en Ukrainio

 

24차 우크라이나 대회 기간에 에스페란토 맹인 작가 에로센코의 명판 헌판식이 10월 19일 Lviv시에서 열렸다.

자세한 내용은 아래 설명을 참고하기 바란다.

Plia atentinda memortabulo

Prelude al la malfermo de la 24a Kongreso de la Ukrainia Esperanto-Kongreso okazis inaŭguro de memortabulo por

la renoma poeto, verkisto kaj esperantisto Vasil Eroŝenko. La solenaĵo okazis en Lviv en la 19a de oktobro; la kongreso daŭros ĝis la 21a.

En 1991 multaj el la stratoj en Lviv estis renomitaj, unu sufiĉe longa strato ricevis la nomon de Eroŝenko, kaj ĝuste

sur la muro de la plej bela kaj artisme ornamita domo de la strato estis starigita la tabulo. Tio okazis pro kunlaboro inter UkrEAkaj la urbaj instancoj.

Tridek ses kongresanoj ariĝis ekster la domo; reĝisoris la programon la prezidanto de UkrEA, s-ro Eŭgeno Kovtonjuk. Salutis s-ino Oksana Stelmahh, membro de la konsilantaro de tiu milionpopola urbo. Sekvis la saluto kaj gratulo de la vicprezidanto de UEA, Stefan MacGill kun plia saluto de gasto el Litovio, s-ro Zenonas Sabalys.

Posta komuniko raportos pri la tri-taga kongreso, kiu inkluzivas la 52an seminarion en la programo de UEApri Aktivula Maturigo (AMO).

Estrara Komunikado 2018-22 sendita el Lviv la 19an de oktobro fare de Stefan MacGill, vicprez. de UEA.

ALDONU VIN: Skribu al <stefan.macgill<ĉe>gmail.com>. Neniu alira kondiĉo aldone al valida retadreso. Malferma al Aligitaj Membroj, eksmembroj, neniam-membroj, volapukistoj ktp.



댓글 쓰기(Lasi Respondon)