인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

중국 신샹에서 텐진으로!
De Ŝinŝang, Ĉinio al Tianjin!

Post ‘La 3-a Esperanto-Forumo de 4 provincoj kaj Ŝanghajo’,kiu okazis en Ŝinŝang, Ĉinio mi trajne veturis al la urbo Tianjin. Mia trajno startis je la 11-a kaj 4 minutoj de Ŝinŝang kaj atingis je la 2-a kaj 40 en Tianjin post tri hora kaj 37 minuta veturado.

En la trajno mi legis konatan novelon de konata ĉina verkisto Bakin, kies titolo estas ‘Frosta Nokto’. La libro estis tradukita en Esperanton fare de fama ĉina esperantisto Laŭlum.

En la stacio Tianjin s-ro NAN Youli akceptis min kaj post dek minutoj mi renkontis s-inojn Ĝoja el Pekino kaj Lisa el Tianjin. Kune ni direktiĝis al la rezervita hotelo kaj lasis mian pakaĵon en ĝi. Najbare de la hotelo kunsido de tianjinaj esperantistoj estos aranĝota. Kun ĝojo mi renkontis samideanojn en la kafejo.

 

(Kun s-roj HAN Zuwu kaj Petko Kiripov)

El ili troviĝis eksprezidanto s-roj HAN Zuwu, HAN Da Qiang, s-inoj WANG Jinglong (kelkfoje partopreni en UK), Ŝang Jinling kaj du ĉinaj kuracistinoj, Arta kaj tianjina Ĝoja kiuj estas miaj malnovaj konatoj. Neatendite mi renkontis bulgaran esperantiston, kies nomo estas s-ro Petko Kiripov, kiu restas en Tianjin por sia laboro.

Ni, ĉiuj sinprezentis en Esperanto kaj havis agrablan tempon babilante pri amuzaj temoj. Mi esperas ke Esperanto-movado en Tianjin pliprosperos. Je la sepa matene en la 16-a de okt. s-ro HAN Da Qiang, sekr. de TEA kaj lia filo Ĉielo venis al mia hotelo por akompani min ĝis la flughaveno Tianjin per sia aŭto. Koran dankon, Hanĉjo.

Ĝis revido Tianjin-aj samideanoj.

Memor-foto en 2011, Tianjin, Ĉinio. Laŭlum tre vigle faris prelegojn kaj Esp-kursojn. ekskurso dum konferenco. 2011 08/14 天津、中国



Tags:

댓글 쓰기(Lasi Respondon)