인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

제 3차 중국 4개성+상하이 에스페란토 포럼에 참석하다(3)
En la 3-a Esperanto-Forumo de 4 provincoj kaj Ŝanhajo(3)

Hodiaŭ estas lasta tago de la Forumo. Je la 9-a la forumanoj startis buse al ‘BIGAN Templo’, kiu estas historia heredaĵo. Laŭ klarigo de Ĉielismo iu vasalo ne ŝanĝis sian rojalecon al la reĝo, kiu estis forpelita pro atako de najbara lando. Oni respektas lian omaĝon pro lia senŝanĝa sekvo al la reĝo.

Post la vizito de la templo, ni direktiĝis al Urba Mezeo, kiu estis nekredeble giganta konstrujaĵo kvankam ĝi estas urba muzeo. Ŝajnas ke tra la historaj heredaĵoj de prapatroj, ĉinoj fieras je siaj historio kaj kulturo.

Mi konatiĝis kun f-ino Lou Shanshan, kiu estas angla lingva instruistino en kolegio Zheng Zhou, ĉefurbo de provinco Hubei kaj laste komencis lernadon de Esperanto tra reta kurso. Esperante ŝian daŭran studadon de Esperanto ni amikiĝis tra WeChat.

Tagmanĝinte ni havis ferman ceremonion, en kiu la prez. de Xinxiang Esperanto-Asocio donis premion al la artistoj, kiuj prezentis kantojn kaj dancojn.  Gratulon!

Venontjare ‘La 4-a Forumo de Kvar provincoj plus Ŝanghajo’ okazos en la urbo Xian (Siano) aŭspiciate de Xiana Esperanto-Asocio, kies prezidanto estas s-ro WANG Tian-yi (Ĉielismo) probable oktobre.

Mi kore dankas al la samideanoj de Xinxiang-a Esperanto-Asocio, kiuj preparis la forumon kaj ĉiuj forumanoj , kiuj venis de fordistancaj urboj. Mi esperas, ke Ĉina Esperanto-Movado pli kaj pli prosperos nombre kaj Esperanto-kapable.

Vespere kun s-roj Wang Mianhao vespermanĝis kaj adiaŭis s-inon Jia Ronĝia, kiu estas sekr. de Xinxiang-a Esperanto-Asocio.

Koran dankon al ĉiuj forumanoj.



댓글 쓰기(Lasi Respondon)