인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

제 3차 중국 4개성+상하이 에스페란토 포럼에 참석하다(2)
En la 3-a Esperanto-Forumo de 4 provincoj kaj Ŝanhajo(2)

Matenmanĝinte mi kaj forumanoj direktiĝis al la forumejo, kiu sidas proksime de la hotelo. Je la 10-a horo komenciĝis malferma ceremonio. La reprezentantoj el pluraj provincoj salutis. La forumo komenciĝis posttagmeze. Jen estas listo de prelegantoj de la forumo.

Wang Minhao el Ŝanghajo

Esperanto-ponto por interkomunikado inter popoloj de la mondo.

LEE Jungkee el Koreio

Rolo kaj influo de la Azia Esperanto-movado en Internacia movado

WEI Yubing (Jado) el Taijuan

La reala kondiĉo kaj politiko por eniro de Esperanto en mez-kaj elementaj lernejoj

WANG Tianyi (Ĉielismo) el Xian

La raporto pri bazaro en najbara lando Mongolio

Zhou Tian hao el Ŝanhajo

Skizo pri Esperanto-salono kaj kluba aktivado de Ŝanghaja Esperanto-Asocio

Saed Abbasi el Irano

Kunlegi Esperantajn tekstojn en Ŝanghaja klubo uzi haveblajn materialojn anstataŭ fokusi sur tedaj tekstoj. Sonregistri la voĉlegadon de tekstoj.

Zhao Chenghua el Shen yang

Pri Esperanto-aplikado en ekonomio

Estis tre utilaj temoj, kiuj decis por la forumo.

Vespere okazis Arta prezentado fare de esperantisto kaj civitanoj, kiuj konsistas el arto-amantoj. La programo estis bona ŝanco por diskonigi Esperanton al tiuj, kiuj ankoraŭ ne konas Esperanton.

Post la Arta programo, invitite de Jado (lernejestro de elementa lernejo) kun Wang Minhao, Ĉielismo, PENG Zhengming (Trigo el Wuhan) kaj tri samideanoj mi kune vespermanĝis. Dankon al Jado.



댓글 쓰기(Lasi Respondon)