인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

104차 세계 에스페란토 대회(2019.7.20-27/Lahtio, Finnlando) 참가 신청 안내!
LA 104-A UK: INFORMKANALOJ, RETA ALIĜILO KAJ LKK

104차 세계 에스페란토 대회(2019.7.20-27/Lahtio, Finnlando) 참가 신청 안내를 아래와 같이 안내하오니 1차 마감인 금년 12월 31일까지 참가희망자께서는 신청하시기 바랍니다.

LA 104-A UK: INFORMKANALOJ, RETA ALIĜILO KAJ LKK

#LAHTIO2019

La 104-a Universala Kongreso de Esperanto (20-27 de julio 2019) okazos en la progresema kaj naturamanta finnlanda urbo Lahtio (Lahti). Por trovi oficialajn informojn pri la plej grava Esperanto-evento de 2019, ni invitas vin noti la adreson kaj regule viziti la retpaĝon de la LKK:
– http://www.esperanto.fi/uk2019

Vi povas ankaŭ sekvi la evoluojn rilatajn al la UK ĉe sociaj retejoj:
– oficiala Facebook-paĝo: https://www.facebook.com/Lahtio2019
– oficiala YouTube-kanalo: https://www.youtube.com/channel/UC0rvzTsk3NtsCcgCqĝc2vA
– Twitter: https://www.twitter.com/lahtio2019?lang=fi
– Instagram: https://www.instagram.com/uk2019lahtio
– Esperanto en la regiono de Lahti: https://www.facebook.com/esperantolahti

Ŝatu, dividu kaj ne timu marki viajn afiŝojn, pensojn, atendojn kaj ankaŭ demandojn uzante la kradvorton #Lahtio2019 – ni antaŭfestu nian 104-an UK-on! Por komenci, kial ne spekti tiun simpatian bonvenigan filmon de niaj organizantoj: youtu.be/5EFOVs-PDkg – Jes, bonvenon al Lahtio!

Aliĝu nun!

La 104-a UK akceptis la unuajn aliĝojn jam dum la 103-a UK en Lisbono, per papera aliĝilo en la kongresa sako. La aliĝnumero 1 estas rezervita al la gajninto de la kongresa aŭkcio. Nun la tuta mondo povas plej facile kaj naturamike aliĝi per la reta aliĝilo:https://uea.org/alighoj/uk_alighilo

Atentu kaj atentigu viajn konatojn: la plej favorpreza aliĝperiodo daŭros ĝis la 31-a de decembro 2018. La kotiztabelon vi povas trovi ĉe la retpaĝo de UEA: https://uea.org/alighoj/uk_kotiztabelo

Fine ne forgesu, ke plej multe ŝparas la individuaj membroj de UEA kaj TEJO, ĉu bazaj aŭ abonantoj. Do nepre (re)aliĝu por ne mistrafi la plej favoran kotizon: uea.org/alighoj/alighilo2019

La Loka Kongresa Komitato

La finnlanda LKK, aprobita de la Estraro de UEA, jam plene laboras por malfermi al ni, esperantistoj, sian simpatian urbon kaj landon:
– prezidanto: Tuomo Grundström
– vicprezidanto, kongresejo: Päivi Saarinen
– ĝenerala sekretario, volontuloj: Tiina Kosunen
– ekskursoj: Tiina Oittinen
– arta kunordiganto, kasisto: Paula Niinikorpi
– informado: Jukka Pietiläinen
– junulara programo, reta informado: Larissa Phileas
– membro, blindulaj aferoj: Börje Eriksson
– membro, Lahti-aferoj: Synnöve Mynttinen
– membro, IIK-aferoj: Sigrid Kivistö

De la 14-a ĝis la 16-a de septembro dum la tradiciaj Aŭtunaj Tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando okazis jam la dua kongresprepara trejnseminario. Partoprenis ĝin kvindeko da aktivuloj kaj la Konstanta Kongresa Sekretario de UEA, Clay Magalhães, kiu traktis kun oficistoj de la urbo organizajn aferojn rilatajn al la UK. Ni aldone informas, ke de la 30-a de oktobro ĝis la 1-a de novembro delegacio de UEA, gvidota de Fernando Maia Jr., estrarano pri kongresoj, vizitos Lahtion laŭ invito de la urbaj instancoj por labori pri nia UK kune kun la LKK.

Kaj ne forgesu: ĉiuj – individuoj, Landaj Asocioj, kluboj, organizantoj de eventoj ktp. – povas mendi la Unuan Bultenon kaj paperan aliĝilon ĉe la CO de UEA. Bv. mencii la kvanton bezonatan de tiuj materialoj en la mendo, sendota al sekretario@co.uea.org aŭ letere al la adreso de la CO: Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando.



댓글 쓰기(Lasi Respondon)