인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

’15차 에스페란토 작가들의 만남’ 크로아티아에서 열려
15-a RENKONTIĜO DE ESPERANTO-VERKISTOJ EN KROATIO

‘제 15차 에스페란토 작가들의 만남’ 이 지난 9월 14일부터 16일까지 크로아티아 Haraŝĉina 에서 크로아티아 작가 Spomenka Stimec님의 주관으로 열렸다. 이자리에는 러시아 작가 Mikael Bronstein님의 작품 발표가 있었다. 자세한 내용은 아래 기사를 참고하기 바란다.

5-a RENKONTIĜO DE ESPERANTO-VERKISTOJ EN KROATIO

En malgranda nordkroatia vilaĝo Hraŝĉina okazis la 15-a renkontiĝo de Esperanto-verkistoj kiun nome de Kroata Esperanto-Ligo organizis Spomenka Štimec. Ŝi persiste faras tiun laboron jam preskaŭ du jardekojn kun minimumaj subvencioj. Ŝajne ke la sekva enkontiĝo ne okazos, ĉar laŭ la nuna stato la renkontiĝo ne plu estos financata.
La renkontiĝo okazis inter la 14-a kaj 16-a de septembro kaj la centra programo okazis la 15-Eŭropa Bulteno Septembro 2018, No 184-an de septembro. La ĉefa gasto estis Mikaelo Bronstein
el Rusio, kiu prezentis sian plej novan libron: Mi stelojn jungis al revad’. Li parolis pri sia laboro kaj la libro kaj oni legis plurajn eltiraĵojn. Spomenka Štimec prezentis noveldonitan itallingvan tradukon de sia libro ‘Ombro sur interna pejzaĝo’ kaj du muzikstudentoj Nenad Sinkhaus kaj Josip Konfić prezentis tre plaĉan koncerton de perkutinstrumentoj. Fine Mikaelo Bronstein koncertis kantante siajn kantojn akompane je gitaro.
Ĉeestis 40 da esperantistoj, ĉefe el Kroatio.

Zlatko Tišljar  (Ĉerpita el Eŭropa Bulteno , Numero 184)

 

 



Tags:

댓글 쓰기(Lasi Respondon)