인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

아마추어무선 세계 에스페란토 경연 대회 열릴 예정 (2018.11.17-18)
Internacia Radioamatora Konkurso de ILERA

세계 에스페란토 아마추어 무선사(햄) 들의 경연 대회가 2018년 11월 17-18일 이틀간 열린다. 세계 에스페란토 아마추어 무선사 협회 (Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj)는 무선 전파 활동을 통하여 에스페란토를 활용하고 에스페란토를 아마추어 무선사들에게 보급하기 위해 창립된 단체이다. 자세한 내용은 아래 안내를 참고하기 바란다.

Internacia Radioamatora Konkurso de ILERA

17-18. de novembro – en ĉiuj radioamatoraj bendoj plus Echolink. Estas rekomendite uzi la Esperantajn frekvencojn: 3.766 MHz, 7.066 MHz, 14.266 MHz, 21.266 MHz kaj 28.766 MHz. Pliaj informoj ĉe ILERA, Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj, Hans B. Welling, zum Ortenbrink 42, DE-49205 Hasbergen, Germanio – radioonde DJ4PG, interrete: dj4pg@t-online.de

————

Bonvolu prepari vian partoprenon.

Kelkaj konsiloj por sukcesi bone.

  1. Programu niajn ILERA-frekvencojn en via ricevilo: 3,766 7,066 14,266 21,266 28,766 MHz kaj skanu daŭre
  2. Enŝaltu ECHOLINK – En la alarm-listo de echolink (EL) enestu la plej aktivaj Esperanto-voksignoj. EL tuj informas vin ĉiam, kiam iu de la listigitaj voksignoj aperas.
  3. Por vokado en mallongaj ondoj mi rekomendas la plenajn horojn, do 8:00 9:00 ktp. Vekhorloĝo rekomendinda.
  4. Vi rajtas alvoki ankaŭ min je telefono dum nedorm-horoj, do inter UT 08:00 kaj 21:00. Voku +49 5405 69933
  5. Mi planas enmeti faritajn kontaktojn en dx-cluster, kun la vorto Esperanto-konkurso. Tio povas efiki informon al aliaj amatoroj, ke nia lingvo vivas kaj aktivas. Se ankaŭ vi legas en la cluster, vi eble trovas utilajn informojn, kie estas bonaj kondiĉoj. Pri DX-cluster vidu vikipedion.

 

  1. Post antaŭaj konkursoj mi ricevis pli ol unufoje plendon laŭ tiu skemo: “Mi vokis dum unu horo kaj ricevis neniun reagon…”. Jes, certe tio povas okazi. Kondiĉoj ĉiam ŝanĝas, kaj partopreno ŝanĝas. Tial aŭskultu dum diversaj tempoj, kaj laŭeble pli longe.

 

  1. Mi volas praktiki PSK31. Kun tio oni eĉ kun malforta stacio kaj simpla anteno povas atingi kontaktojn. Kiu de vi povas rekomendi aliajn moduladspecojn?
  2. Studu qrz.com – En ĝi vi povas trovi valorajn informojn. Enmetu serĉvorton (enter query) “Esperanto” kaj serĉu in Biography. Vi ricevos liston de pli ol 50 stacioj, kiuj indikis en siaj biografioj, ke ili uzas Esperanton. Cetere: ĉu vi indikis vin mem bone en qrz.com? – Informojn pri qrz.com vi trovas en la vikipedio.

Mi forte esperas, ke ni povos denove havi bonan partoprenon ĉijare!

Ĝis!

Hans, DJ4PG eks JH1ZXW



댓글 쓰기(Lasi Respondon)