인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

위키페디아에 25만개의 에스페란토 글 담기다!
VIKIPEDIO EN ESPERANTO ATINGAS SIAN 250-MILAN ARTIKOLON

통계에 따르면, 2018년 9월 18일 현재 에스페란토판 위키페디아에 실린글이 25만개에 달한것으로 밝혀졌으며, 이 숫자는 세계 언어중 32위를 차지하고 있다.  또한 1000개의 가장 중요한 글중에서 에스페란토는 16위를 차지하고 있다.

VIKIPEDIO EN ESPERANTO ATINGAS SIAN 250-MILAN ARTIKOLON

La 18-an de Septembro 2018 Vikipedio en Esperanto atingis sian 250-milan artikolon. La koncerna artikolo estas “Livaie”, pri komunumo en Francio, kaj verkis ghin kontribuanto Dominik. Legu ghin che https://eo.wikipedia.org/wiki/Livaie.

La Esperanto-lingvan version de Vikipedio fondis Chuck Smith la 6-an de novembro 2001. Kun la helpo de Jerry Muelver kaj Stefano Kalb, li publikigis la unuan version la 2-an de januaro 2002, kun pli ol 300 paghoj.

La artikoloj estas libere redakteblaj kaj lastatempe pli ol 300 uzantoj redaktas Vikipedion en Esperanto chiumonate. La volontuloj de Vikipedio daure aldonas novajn artikolojn kaj samtempe pligrandigas kaj plikvalitigas jam ekzistantajn. En la enciklopedio estas krom teksto ankau fotoj, videoj, sonajhoj kaj ech 3D-objektoj. La tuta projekto estas ebla nur danke al tuja kunlabora reviziado per interreto — kaj multaj volontuloj.

La Esperanta Vikipedio tenas la 32-an pozicion inter Vikipedioj lau nombro de artikoloj. Proksimaj estas la euska (45 mil pli), la bulgara (5 mil malpli) kaj rapide proksimighas la armena. Sed kvanto de artikoloj ne estas chio — gravas ankau kvalito de ili. Konsiderante kvaliton de la 1 000 plej gravaj artikoloj, la Esperanta Vikipedio estas en tre bela 16-a loko. En la tutmonda Vikimedia movado ghi estas pozitive taksata, char ghi fondighis tre frue, kunigas signifan komunumon kaj ech estas oficiale reprezentata de la organizo Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo).

Vikipedio ebligas aliron al artikoloj pri plej diversaj temoj kutimaj en enciklopedio, el chiuj fakoj, sed por la Esperanto-komunumo ghi havas kroman valoron, nome registri artikolojn pri Esperanto-aktivajhoj kaj iniciatoj, kun fotoj kaj ilustrajhoj pri multaj faktoj kaj homoj, kiuj konsistigis la evoluon de nia lingvo laulonge de pli ol 130 jaroj. La artikoloj de Enciklopedio de Esperanto (1934) estis enretigitaj kaj (ankau) vi povas daure grandigi kaj plibonigi ilin. Specife utila ghi estas por fakaj asocioj, kiuj per ghi povas facile disvastigi informojn de sia fako.

Dum multaj jaroj de sia ekzisto Vikipedia medio multe shanghighis. Komence redaktado okazis per speciala kodo, ne tre malfacila, sed neintuicia por netehhnikemuloj. Nuntempe vi povas redakti kaj formatigi tekston simile kiel en retposhto. Aldone, progresaj tehhnikaj iloj nun faras plurajn monotonajn laborojn, do vi povas fokusighi pri la vera kerno — bonkvalita teksto. Ech, chiam pli da homoj faras simplajn redaktojn (ekz. korektado de mistajpoj) per poshtelefona aplikajho. Por helpi al Vikipedio, komencu per https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Bonvenon_al_Vikipedio.

Char Vikipedio estas utila al la Esperanta komunumo, pluraj organizoj jam helpis kaj plu helpas ghin. Inter ili estas UEA, TEJO, E@I kaj novfondita Esperanto kaj Libera Scio, specife fokusighanta pri Vikimedia agado. Sen tiuj organizoj Vikipedio ne estus tiom bunta, kiom ghi estas nun.

Statistikajhojn pri chiuj pli ol 200 versioj de Vikipedio oni trovas che https://en.wikipedia.org/wiki/List_of_Wikipedias#Detailed_list, dum specifaj pri la Esperanto-versio trovighas che https://eo.wikipedia.org/wiki/Specialajho:Statistikoj.

UEA kaj ELiSo varme gratulas — kaj kore dankas — tiom da aktivuloj, kiuj praktike anonime, sed plenanime kaj volontule laboras por libera scio en Esperanto.



댓글 쓰기(Lasi Respondon)