인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

‘브라질 박물관 대화재’와 관련한 세계 에스페란토 협회의 위로 전문
Mesaĝo de UEA okaze de la fajrego de Nacia Muzeo de Brazilo

세계 에스페란토 협회는 9월 2일 발생한 브라질, 리오데자네이로 국립 박물관 대화재와 관련하여 세계 문화를 사랑하는 전 세계 에스페란티스토의 이름으로 위로와 빠른 복구를 바란다는 전문을 발표하였다.

Karaj amikoj en la mondo, karaj gefratoj en Brazilo,

kun korpremo la mondo ricevis la informojn pri la enorma nemezurebla perdo, kiun ĉi-semajne suferis Brazilo kaj ankaŭ la Homaro pro la fajra detruo de la Nacia Muzeo en la urbo Rio-de-Ĵanejro. Krom la grava historia signifo de la Muzeo mem, ĝia kolekto estis vera scienca kaj kultura trezoro. En ĝi troviĝis la plej antikva homa fosilio de Ameriko. En ĝi laboradas pluraj sindediĉaj esploristoj de indiĝenaj lingvoj. Ĝia kolekto ampleksis geologiajn, arkeologiajn kaj historiajn unikaĵojn. Tiu detruo vere estis tre granda frapo por ĉiuj sinceraj homoj interesitaj de kulturo kaj scienco en nia planedo. Estas jam konfirmite, ke la tuta kolekto pri indiĝenaj lingvoj perdiĝis, inter ili fotoj, la origina etna mapo de Brazilo kaj aliaj dokumentoj pri brazilaj etnoj – kaj ankaŭ sonregistraĵoj, inkluzive muzikaj, de indiĝenaj lingvoj ne plu parolataj. Tia tragedio okazas ĝuste kiam la mondo prepariĝas por festi la Internacian Jaron de la Indiĝenaj Lingvoj, kiel deklaris UNESCO. Tio, kio okazis, estas nekredebla, eĉ neimagebla. Kiel Esperanto-organizo, kiu cetere kalkulas je du brazilanoj en sia estraro kaj centoj pliaj en sia membraro, ni havas kiel celon plifaciligi ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, kaj tial ni plene konscias, ke materia kaj nemateria kultura kaj scienca heredaĵo estas la ĉefaj pilieroj por povi memstare rigardi kiel homgrupoj al nia kolektiva estonteco. Ni volas prezenti nian subtenon kaj deziras forton al tiu lando tiel vundita, al kiu ni estas je plena dispono, i.a. pere de nia landa asocio Brazila Esperanto-Ligo. Pro tio ni invitas, ke vi, brazilanoj, ne perdu tamen la esperon kaj ke el tiu doloro, de kiu ni ĉiuj kunpartoprenas, vi trovu la kuraĝon plu kaj senĉese labori pri ĉio, kion signifas tiu Nacia Muzeo: la memstariĝo kaj la evoluo individua kaj popola pere de la akiro, tenado kaj disdivido de la amo pri la scio. Per tio vi honorigos la historion de tiu Muzeo kaj envere pluvivigos ĝin. Kuraĝon, Brazilo!

Solidare, nome de ĉiuj esperantistoj en la mondo,

Universala Esperanto-Asocio



댓글 쓰기(Lasi Respondon)