2019 세계 대회 도시 ‘Lahtio 에서 중국 북경까지’ 단체 여행자 모집 안내
De Lahtio ĝis Pekino (2019.7.27-8.15)
| 러시아 에스페란티스토 Tatjana Loskutova 님이 마련한 Lahtio 세계 대회후 단체여행으로 북경까지 (2019.7,27-8.15) 가는 일정 안내이니 관심있는분은 아래 내용을 참고하기 바랍니다.
Estimataj kaj karaj gesamideanoj!
Rusiaj, mongolaj kaj ĉinaj geesperantistoj invitas vin partopreni la E-Karavanon 2019.
Nova projekto antaŭvidas ĝian starton en Lahti, Finnlando, post la UK-104 (20.07.–27.07.2019),
trajne tra Rusio, Mongolio kaj Ĉinio. Tio estos iom nova sperto, ĉar ĉiuj antaŭaj EK-oj kondukis al la UK-oj.
Laŭitinere oni haltos en certaj urboj/lokoj por konatiĝi kun iliaj vidindaĵoj kaj renkontiĝi kun geesperantistoj.
Provizora (nur unudirekta !) itinero de EK-2019:
Lahti – trajnumado – St-Peterburgo – trajnumado – Jaroslavlo – trajnumado – Irkutsko/Bajkal-lago –
– trajnumado – Ulanbatoro – trajnumado – Pekino – reveno al hejmlokoj
- Trajnumado Lahti, Finnlando – Sankt-Peterburgo, Rusio
27.07.2019 – 2,5-hora, posttagmeze - St-Peterburgo – turisma/kultura programo en SPb
27.07 – 30.07.2019 – 3-taga restado en SPb- Санкт-Петербург — город неимоверной красоты (youtube, en la rusa lingvo)
(Sankt-Peterburgo — urbo de neimagebla beleco) - Le Palais de Peterhof , St Petersbourg , Russie (youtube, en la franca lingvo)
“Le Monde en Vidéo” - St-Peterburgo per okuloj de kelkaj gepartoprenintoj (pdf)
- Санкт-Петербург — город неимоверной красоты (youtube, en la rusa lingvo)
- Trajnumado SPb – Jaroslavlo, la urbo ĉe la riverego Volgo
30.07 – 31.07.2019 – 13-hora, dumnokta- Kanto Nia trajno Oraj kantoj, Rusio (youtube)
- Jaroslavlo – turisma/kultura programo
31.07.2019 – 11-hora restado en Jaroslavlo - Trajnumado Jaroslavlo – Irkutsk/Bajkal-lago
31.07 – 04.08.2019 – 83,5-hora- De Moskvo ĝis la plej foraj periferioj de Rusio (youtube, en la rusa lingvo)
(Транссиб: от Москвы до самых до окраин), s-ro Denis Loctier - Lebenstraum Transsib (youtube, en la germana lingvo)
(Transsib — revo de la vivo), s-ro Michael Altenhenne
- De Moskvo ĝis la plej foraj periferioj de Rusio (youtube, en la rusa lingvo)
- Irkutsko (+ restado ĉe Bajkal-lago) – surloka turisma/kultura programo
04.08 – 07.08 – 4 taga restado en Irkutsk kaj ĉe Bajkal-lago- Irkutsko, la koro de la Orienta Siberio, s-ino Halina Gorecka, Rusio
- La lago Bajkalo, Simboloj de Rusio, s-ro Vladimir Opletajev, Rusio
- Trajnumado Irkutsko – Ulanbatoro, Mongolio
07.08 – 08.08.2019 – 23-hora, tagnokta - Ulanbatoro – surloka turisma/kultura programo
08.08 – 11.08.2019 – 3-taga restado en Ulanbatoro kaj ĉirkaŭaĵoj - Trajnumado Ulanbatoro – Pekino, Ĉinio
11.08 – 12.08.2019 – 29-hora, tagnokta - Pekino – surloka turisma/kultura programo
12.08 – 15.08.2019 – 3-taga restado en Pekino kaj ĉirkaŭaĵoj - Reveno al hejmlokoj – ekde 15.08.2019