인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

2019 세계 대회 도시 ‘Lahtio 에서 중국 북경까지’ 단체 여행자 모집 안내
De Lahtio ĝis Pekino (2019.7.27-8.15)

러시아 에스페란티스토 Tatjana Loskutova 님이 마련한  Lahtio 세계 대회후 단체여행으로 북경까지 (2019.7,27-8.15) 가는 일정 안내이니 관심있는분은 아래 내용을 참고하기 바랍니다.

Estimataj kaj karaj gesamideanoj!
Rusiaj, mongolaj kaj ĉinaj geesperantistoj invitas vin partopreni la E-Karavanon 2019.
Nova projekto antaŭvidas ĝian starton en Lahti, Finnlando, post la UK-104 (20.07.–27.07.2019),
trajne tra Rusio, Mongolio kaj Ĉinio. Tio estos iom nova sperto, ĉar ĉiuj antaŭaj EK-oj kondukis al la UK-oj.
Laŭitinere oni haltos en certaj urboj/lokoj por konatiĝi kun iliaj vidindaĵoj kaj renkontiĝi kun geesperantistoj.

Provizora (nur unudirekta !) itinero de EK-2019:
Lahti – trajnumado – St-Peterburgo – trajnumado – Jaroslavlo – trajnumado – Irkutsko/Bajkal-lago –
– trajnumado – Ulanbatoro – trajnumado – Pekino – reveno al hejmlokoj

  1. Trajnumado Lahti, Finnlando – Sankt-Peterburgo, Rusio
    27.07.2019 – 2,5-hora, posttagmeze
  2. St-Peterburgo – turisma/kultura programo en SPb
    27.07 – 30.07.2019 – 3-taga restado en SPb

  3. Trajnumado SPb – Jaroslavlo, la urbo ĉe la riverego Volgo
    30.07 – 31.07.2019 – 13-hora, dumnokta

    • Kanto  Nia trajno  Oraj kantoj, Rusio  (youtube)
  4. Jaroslavlo – turisma/kultura programo
    31.07.2019 – 11-hora restado en Jaroslavlo

  5. Trajnumado Jaroslavlo – Irkutsk/Bajkal-lago
    31.07 – 04.08.2019 – 83,5-hora

  6. Irkutsko (+ restado ĉe Bajkal-lago) – surloka turisma/kultura programo
    04.08 – 07.08 – 4 taga restado en Irkutsk kaj ĉe Bajkal-lago

  7. Trajnumado Irkutsko – Ulanbatoro, Mongolio
    07.08 – 08.08.2019 – 23-hora, tagnokta
  8. Ulanbatoro – surloka turisma/kultura programo
    08.08 – 11.08.2019 – 3-taga restado en Ulanbatoro kaj ĉirkaŭaĵoj

  9. Trajnumado Ulanbatoro – Pekino, Ĉinio
    11.08 – 12.08.2019 – 29-hora, tagnokta
  10. Pekino – surloka turisma/kultura programo
    12.08 – 15.08.2019 – 3-taga restado en Pekino kaj ĉirkaŭaĵoj
  11. Reveno al hejmlokoj – ekde 15.08.2019


댓글 쓰기(Lasi Respondon)