인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

‘제 14차 멕시코 에스페란토 대회’ 열릴 예정 (2018.11.16-19)
14-a Meksika Esperanto-Kongreso (2018.11.16-19/ Puebla)

제 14차 멕시코 에스페란토 대회 (www.esperanto-mexico.org)가 2018년 11월 16일부터 19일까지 멕시코, 푸에블라시에서 열릴 예정이며 대회 주제는 ‘문화간 대화와 국제 교류 역할’입니다. 관심있는 분은 아래 안내를 참고하기 바랍니다.

 

La 14a Meksika Esperanto-Kongreso okazos

en Puebla, 16a-19a de novembro*

 

La 14a Meksika Esperanto-Kongreso (14a MEK), kies ĝenerala temo estas: “Interkultura komunikado kaj internacia perado“, okazos inter la 16a kaj 19a de novembro en la Universitata Centro pri Servoj de la Benemérita Universidad Autónoma de Puebla (BUAP), kiu troviĝas en la ĉefurbo de la provinco Puebla, 130 kilometrojn sude de la ĉefurbo de la lando.

Ni celas kunigi la nacian esperantistaron, allogi la partoprenon de eksterlandaj esperantoparolantoj tiel ke la kongreso estu, kiel la temo kaj la lingvo mem, interkultura kaj internacia, tamen la plej gravaj celoj estas kunigi fortojn por reorganizi la nacian movadon, kreskigi ĝin, apogi la homojn en la plibonigo de ilia lingva nivelo kaj, kompreneble, disvastigi Esperanton, allogi novajn elementojn al la teamo. Ekstermovade ni volas videbligi nin, jes ja antaŭ la ĝenerala publiko sed, tre grave, antaŭ akademiaj instancoj, tial ni ĝojas pro la apogo en la okazigo de la 14a MEK de la sekvaj institucioj kaj esploraj grupoj:

  • Universitata Centro pri Sevoj
  • Fakultato pri Komuniksciencoj de la BUAP
  • Universitata Laboratorio de Bildo kaj Memuaro
  • Laborgrupo: Antropologiaj Rigardoj (CIESAS)
  • Akademianaro pri Bildo, Memuaro kaj Socia Esplorado

La ĉefa temo de la 14a MEK donos la eblon labori samtempe pri subtemoj, kiuj ne nur rilatos al la Esperanta movado sed al diversaj mondaj temoj.

La programo inkluzivos tre diversajn aktivecojn kiel ekzemple:

– Prelegoj rilataj kaj al la ĝenerala temo kaj al la Esperanta movado,

– kurso por prepariĝi por KER-ekzamenoj,

– okazigo de skribaj KER-ekzamenoj (por aliĝi kaj havi pli da informoj, bv. viziti:http://www.esperanto-mexico.org/eo/kongresanoj-povos-ekzameni%C4%9Di-pri-esperanto-en-buap )

– ĝenerala asembleo de Meksika Esperanto Federacio,

– kurso por komencantoj,

– konversaciaj kursoj,

– ekskursoj,

– arta vespero kaj aliaj distraj programeroj,

– libroservo.

EK!!! Vi jam povas aliĝi al la kongreso, bv. plenigi la formularon, kiu troviĝas en la sekva ligo: https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLSfpmvHxuPSh5rvTSOAquiB4VwgMUXgxLhbfLEl6lwB54vUK2Q/viewform

Organizantoj kaj estraranoj de Meksika Esperanto Federacio, interkonsentis ke la aliĝkotizoj estos la sekvaj (dosiero ankaŭ troviĝas sube).

KONGRESKOTIZOJ
De la 1a de junioĝis la 31a de julio2018
1ª periodo
De la 1a de aŭg.ĝis la 30a de sep.2018 /
2ª periodo
De la 1a de oktobro 2018
3a periodo
Aliĝkategorio
A
B
A
B
A
B
1. Membroj* MEF
350
600
450
700
550
800
2. Ne membroj de MEF
570
800
670
900
750
1000
3. Studentoj de BUAP**
200
250
300
4. Junuloj*** membroj de MEF
250
400
300
500
400
600
5. Junuloj ne membroj de MEF
400
600
450
700
550
800

A= Personoj kiuj loĝas en Meksiko, Latinameriko kaj Afriko.

B= Personoj kiuj loĝas en Usono, Kanado, Eŭropo kaj en aliaj landoj ne menciitaj en kategorio A.

* Membroj de Meksika Esperanto Federacio, kiuj faros skriban KER-ekzamenon dum la kongreso, havos 50% da rabato en la kongresa aliĝkotizo. Por ebligi tion, la koncerna persono devas aliĝi al la ekzameno kaj pagi ĝin antaŭe aŭ kune kun la enskribo al la 14a MEK. Ĉu vi ne estas MEF membro kaj vi volas fariĝi tia? Do, iru al la sekva ligo kaj vidu kiel: http://www.esperanto-mexico.org/eo/membreco

** La studentoj de BUAP devos montri sian studentan identigilon, kaze ke ili faros KER-ekzamenon en ĉiu ajn el la niveloj elektotaj, ilia partopreno en la kongreso estos senkosta.

*** Personoj ĝis 29 jaroj.

NOTU BONE ke la aliĝkotizoj ne estas redoneblaj, estas en meksikaj pesoj kaj NE inkluzivas manĝojn, tranoktejojn nek specialajn ekskursojn.

Ekzistas la jenaj ebloj por pagi vian kongreskotizon kaj mondonaci:

  1. En Banko HSBC Konto # 6284087436, je la nomo de Morayma Martínez Mateos, kasistino MEF. Clave: 021180062840874362
  2. En vendejoj nomataj OXXO. Banko HSBC Kartonumero: 4213 1660 4769 4264
  3. Al la konto de MEF ĉe UEA: mefa-h
  4. Per kontanta mono.

Tuj post via pago, informu nin pri tio kaj memoru ke aldonaj mondonacoj venantaj de ĉiuj homoj estas akceptataj, sendepende de la partopreno en la evento.

ĈEESTU, DISVASTIGU, DONACU MONON, KUNLABORU!  Se vi havas dubojn, bv. skribi al estraro@esperanto-mexico.org

* En tiun ĉi paĝon estontece ni metos pli kaj pli da informoj pri la organizado de la kongreso.



Tags:

댓글 쓰기(Lasi Respondon)