인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

55차 발트지역 에스페란토 대회 안내 (2019.7.6-14/ 리투아니아)
La 55-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (2019.7.6-14/ Litovio)

발트 지역(리투아니아, 라트비아, 에스토니아) 에스페란티스토들은 ‘제 55차 발트지역 에스페란토의 날들’ 행사를 2019년 7월 6일부터 14일까지 리투아니아, 파네베지스에서 갖는다.

이 행사에 이어 핀란드 라흐티에서 제 104차 세계 에스페란토 대회가 열리기 때문에 많은 에스페란티스토들의 참석이 예상된다.

 

La 17an de aprilo la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio (LEA) Povilas Jegorovas renkontiĝis kun la urbestro de Panevėžys, Rytis Mykolas Račkauskas. Estis priparolita la organizado de la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-55), okazontaj en 2019 en ĉi tiu nordlitovia urbo.

Estis interkonsentitaj jenaj aferoj:

1. La urbo en sia buĝeto por 2019 planos financan helpon al BET-55.
2. La urbo je sia kosto kunlabore kun LEA eldonos libreton pri Panevėžys en Esperanto, kiun senpage ricevos ĉiu partoprenanto de BET-55.
3. Dum BET-55 kelkaj el la plej bonaj artaj kolektivoj de la urbo senpage koncertos por la partoprenantoj de BET-55.
4. La urbestro dum BET-55 atanĝos solenan akcepton por ĉirkaŭ cent aktivaj partoprenantoj.
5. Oni povos por bezonoj de BET-55 senpage uzi ejojn de la urba kulturcentro.
6. En la oficiala retejo de la urbo aperos diversaj informoj pri BET-55.
7. Reprezentantoj de la urba municipo (eventuale la urbestro mem) partoprenos la solenan inaŭguron de BET-55.

La urbestro komisiis al sia konsilanto s-ino Gintarė Maskoliūnienė esti respondeculino de la urba municipo pri BET-55. Ŝi estos membro de la Organiza Komitaton de BET-55.

En la sama tago la prezidanto de LEA kune kun la prezidantino de la urba Esperanto-klubo Revo Vida Kulikauskienė kaj la vicprezidantino Danutė Kriščiūnienė faris vizitojn al la Panevėžys-a fakultato pri teknologio kaj negocado, al la urba kolegio, kaj al la studentaj domoj, en kiuj loĝos partoprenantoj de BET-55.

Paneveĵano

=====================================

Ĝi estas artikolo el la maja numero de La Ondo de Esperanto(2018).

Litova Esperanto-Asocio (LEA) invitas al la tradiciaj 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-55), kiuj okazos la 6–14an de julio 2019 en Panevėžys. BET okazas ekde 1959 ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio kaj Litovio. BET-55 estas dediĉita al la centjariĝo de LEA.

Panevėžys situas en Norda Litovio ambaŭflanke de la rivero Nevėžis, 136 km nord-okcidente de Vilno, la ĉefurbo de Litovio. Ĝi estas la kvina laŭ la grandeco urbo de Litovio, grava industria kaj kultura centro, administra centro de la samnomaj regiono kaj distrikto. La unuan fojon ĝi estis menciita en 1503. Nun en Panevėžys estas 98 mil loĝantoj. La urbo estas facile atingebla buse kaj aŭtomobile.

La ĉefa lokalo de BET-55 estos la bonege ekipita Panevėžys-a Fakultato pri Teknologioj kaj Negocado de Kaŭna Teknologia Universitato (str. Nemuno 33), kie okazos ĉiuj programeroj de BET-55. La partoprenantoj povos libere uzi ĉiujn ejojn kaj servojn de la fakultato: ĉambrojn, modernajn teknikaĵojn, komputilojn kun libera reta aliro k. s. BET-55 ĝuas subtenon, kunlaboron kaj diversflankan helpon de la urba municipo.

En la programo:
Somera universitato, diversnivelaj Esperanto-kursoj, literaturaj aranĝoj, muzikaj kaj artaj vesperoj, debatoj pri la Esperanto-movado en la Baltiaj landoj, tradukista kurso, pedagogia seminario, seminario de klubestroj kaj aktivuloj, movada lernejo, sciencteknikaj kaj fakaj aranĝoj, instruado de kantoj, junularaj aranĝoj, konkursoj, kvizoj, distraj programeroj, ekskursoj, ripozado en naturo, diskutoj, forumoj, libroservo, diservo, interkona vespero, konatiĝo kun la litovaj lingvo kaj kulturo, ekspozicioj, filmoj kaj lumbildoj, gazetara konferenco, sportaj ludoj, malfermo kaj fermo, adiaŭa vespero.

Aliĝkotizo

Ĝis la 31a de decembro 2018:
35 eŭroj por esperantistoj el ekssovetuniaj kaj ekssocialismaj Eŭropaj landoj;
55 eŭroj por esperantistoj el ĉiuj ceteraj landoj.

Ekde la 1a de januaro 2019 la aliĝkotizo por ambaŭ aliĝkategorioj kreskos je 10 eŭroj, respektive, ĝis 45 kaj 65 eŭroj.
La aliĝkotizo ne estas repagebla. Aliĝo sen pago de la kotizo ne validas (krom speciale interkonsentitaj kazoj).

Aliĝu rete ĉe: www.esperanto.lt/aligxilo_BET.html
Grave! Personoj, kiuj grave kontribuos al la programo aŭ/kaj signife helpos organize, ne pagos la aliĝkotizon.

Vizoj: al Litovio senvize rajtas veni la civitanoj de ĉiuj landoj de EU kaj de multaj aliaj landoj. Aliaj petu vizojn ĉe Litoviaj ambasadejoj kaj konsulejoj en diversaj landoj. En problemaj kazoj turnu vin al LEA, kiu sendos oficialan inviton.

Loĝado: en bone prizorgataj kaj renovigitaj studentaj domoj de la fakultato (str. Klaipėdos 27) kaj de urba kolegio (str. Klaipėdos 31), ambaŭ en la urbocentro. Loko en dulita, trilita aŭ kvarlita ĉambro kostas 10 eŭrojn por unu tagnokto. Oni povas loĝi ankaŭ en diversnivelaj kaj diversprezaj hoteloj de la urbo. Mendu memstare aŭ petu helpon de la Organiza Komitato.

Manĝado: En la kafejo de la Scienca kaj Teknologia parko (str. Žemgulio 46). Unutaga bonkvalita trifoja manĝado kostas 10 eŭrojn. Nur tagmanĝo kostas 4 eŭrojn. Vegetara manĝado estas ebla.

Pli detalaj informoj pri la aliĝoj, pageblecoj, loĝado, manĝado k. a. estas legeblaj en la retejo de BET-55 kaj en Facebook.

La Organiza Komitato
Poŝta adreso: p. k. 167, LT-44002 Kaunas, Litovio
Telefonoj: +370-687-12219; +370-686-69875
Retadresoj: litova.ea@mail.ltirenaa.alijosiute@gmail.compjegorovas@yahoo.com

=============================

 

INFORMA BULTENO

Pri la 55-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET–55)

 

Litova Esperanto-Asocio afable invitas vin partopreni vicajn ĉiujarajn internaciajn somerajn tradiciajn la 55-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET-55). La aranĝo estas dediĉata al la 100-jariĝo de Litova Esperanto-Asocio.

DATO: la 6-14-an de Julio, 2019. Veni al la aranĝo eblas jam la 5-an de Julio.

CELOJ kaj TASKOJ: studi problemojn de Esperanto-movado, elstarigi nuntempajn ĉefajn taskojn de Esperanto-agado, interŝanĝi sperton pri esperantista laboro, perfektiĝi en Esperanto, enhavoriĉe pasigi la tempon. Baltiaj Esperanto-Tagoj okazas ekde 1959 ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio.

LOKO: BET-55 okazos en la nordlitovia urbo PANEVĖŽYS, kiu situas ambaŭflanke de la rivero NEVĖŽIS, 136 kilometrojn nordokcidenten for de la ĉefurbo de Litovio Vilnius.

Ĝi estas la kvina laŭ grandeco urbo de Litovio, grava industria kaj kultura centro. Pane­vė­žys estas centro de la samtitola regiono kaj distrikto. La unuan fojon en historiaj fontoj ĝi estas menciita la 7-an de Septembro, 1503. En 2018 en Panevėžys loĝas 98000 loĝantoj.

La ĉefa lokalo de BET-55 estos la moderne kaj bonege ekipita Fakultato en Panevėžys pri Teknologioj kaj Negocado de Kaŭna teknologia universitato (str. Nemuno 33), kie funkcios ĉiuj programeroj de BET-55. La loko estas libere kaj facile atingebla buse kaj aŭtomobile.

Partoprenantoj de BET-55 povos libere uzi ĉiujn ejojn kaj servojn de la fakultato (salonojn, aŭditoriojn, la plej modernajn teknikaĵojn, multajn komputilojn kun libera reta aliro k.s.). BET-55 havos subtenon, kunlaboron kaj diversflankan helpon de la urba municipo.

PARTOPRENO: ni invitas ĉiujn esperantistojn. Speciale ni dezirus vidi esperantistojn el la landoj ĉirkaŭ la Balta Maro, sed ankaŭ de ĉiuj aliaj najbaraj kaj pli foraj landoj. La kvanto de la partoprenantoj ne estas limigita.

ALIĜKOTIZO

Ĝis 31 Dec. 2018:

  1. 35 eŭroj por esperantistoj el ekssovetiaj kaj ekssocialismaj Eŭropaj landoj;
  2. 55 eŭroj por okcidentanoj kaj egaluloj.

Ekde 01 Jan. 2019 aliĝkotizo por ambaŭ aliĝkategorioj kreskas plus je 10 eŭroj (do, 45 kaj 65 eŭroj).

Infanoj, lernantoj kaj studentoj aliĝkotizon ne pagas. Pageblas en ajna konvertebla valuto.

ALIĜO: por aliĝi necesas plenigi aliĝilon kaj sendi ĝin poŝte al Litova Esperanto-Asocio: p.k. 167, LT-44002 Kaunas, Litovio.

Eblas aliĝi rete sendante la aliĝilon al litova.ea@mail.lt.

Retan aliĝilon (http://esperanto.lt/aligxilo_BET.html) Vi povas trovi en la retejo de BET-55 http://www.esperanto.lt/board/zboard.php?id=BET55.

Samtempe pagu aliĝkotizon. Paperaj aliĝiloj riceveblas ĉe LEA kaj estas troveblaj rete.

GRAVE! Esperantistoj, kiuj grave kontribuos al la programo de la aranĝo aŭ / kaj signife helpos organize, aliĝkotizon ne pagos.

PAGEBLECOJ:

  • sendi poŝte/ĝire al konto de kasistino de BET-55 respondeca sekretariino de Litova Esperanto-Asocio Irena ALIJOŠIŪTĖ – LT687300010016104421 en SWEDBANK, SWIFT/BIC kodo HABALT22.
  • pagi per kontanta mono dum la esperantistaj aranĝoj al s-ino Irena ALIJOŠIŪTĖ kaj aliaj organizantoj de BET-55;
  • interkonsenti kun la Organiza Komitato pri alia pagmaniero;
  • esceptokaze, kun konsento de la Organiza Komitato, pagi surloke ĉe veno al la aran­ĝo, se ne eblas anticipa pago.

Aliĝkotizo ne estas repagebla. Aliĝo sen pago de kotizo ne validas (krom speciale inter­kon­sen­titaj kazoj).

LOĜADO: partoprenantoj de BET-55 povos loĝi en bone prizorgataj kaj renovigitaj stu­den­taj domoj de la fakultato (str. Klaipėdos 27) kaj de urba kolegio (str. Klaipėdos 31). Ambaŭ es­tas en centro de la urbo.

Loko en dulita, trilita aŭ kvarlita ĉambro tagnokte kostas 10 eŭrojn.

En la studenta domo de la fakultato (str. Klaipėdos 27) duŝejoj kaj necesejoj estas en ko­ri­do­roj de la etaĝo.

En la studenta domo de urba kolegio (str. Klaipėdos 31) duŝejoj kaj necesejoj estas apud la ĉam­b­roj. Se necesos, eblos rezervi lokojn ankaŭ en aliaj studentaj domoj.

Dezirantoj povas loĝi ankaŭ en multaj diversnivelaj kaj diversprezaj hoteloj de la urbo. Ilin eblas mendi memstare pere de sistemo Booking.com aŭ peti tion fari de la Organiza komitato.

Pagu pro la loĝado, same kiel la aliĝkotizon, dezirinde laŭeble pli frue, esceptokaze eblas pa­gi ankaŭ surloke, veninte dum la registrado.

MANĜADO: en la kafejo Scienca kaj Teknologia parko de Panevėžys (str. J. Žemgulio 46). Tri manĝoj tage. Eblos organizi vegetaran manĝon. Unutaga bonkvalita trifoja manĝado kos­tos 10 eŭrojn. Nur tagmanĝo kostos 4 eŭrojn. Pagu same kiel aliĝkotizon, laŭeble pli frue, escept­okaze eblos pagi ankaŭ surloke, veninte dum la registrado.

PROGRAMO: tradicia, t.e. somera universitato, paroligaj kaj perfektigaj kursoj, literaturaj aran­ĝoj, muzikaj kaj artaj vesperoj, debatoj pri situacio kaj problemoj de Esperanto-movado en baltiaj landoj, tradukista kurso, pedagogia seminario, seminario de klubestroj kaj aktivuloj, mo­vada lernejo, sciencteknikaj kaj fakaj aranĝoj, instruado de kantoj, junularaj aranĝoj, kon­kur­soj, kvizoj, distraj programeroj, ekskursoj, ripozado en naturo, diskutoj, forumoj, libro­ser­vo, diservo, interkona vespero, baza konatiĝo kun litova lingvo kaj kulturo, ekspozicioj, fil­moj kaj lumbildoj, gazetara konferenco, sportaj ludoj, oficiala malfermo kaj fermo, adiaŭa ves­pero.

La Organiza Komitato atendas proponojn, sugestojn, ofertojn por la programo, ankaŭ sinpro­po­nojn.

KELKAJ GRAVAJ RETEJOJ:

Urbo Panevėžys (Laisvės pl. 20, www.panevezys.lt)

Urba Turisma Informcentro (Laisvės pl. 11, www.panevezysinfo.lt)

Fakultato en Panevėžys pri Teknologioj kaj Negocado de Kaŭna Teknologia Universitato (str. Nemuno 33, https://ptvf.ktu.edu)

VIZOJ: al Litovio senvize rajtas veni civitanoj de ĉiuj landoj de Eŭropa Unio kaj de multaj aliaj landoj. Aliaj vizojn havigu en Litoviaj ambasadejoj kaj konsulejoj en diversaj landoj. En problemaj kazoj turnu vin por helpo al Litova Esperanto-Asocio. Se necese, LEA povas sendi oficialan inviton.

ALIAJ GRAVAĴOJ: Komence de Junio, 2019 rete aperos Informilo N-ro 2 kun pli detalaj kaj aktualaj informoj pri BET-55.

Ni antaŭvidas eldonon de ĉiutaga gazeto dum la tuta periodo de la aranĝo.

Aktualajn informojn pri BET-55 Vi povas trovi en retejo de BET-55 http://www.esperanto.lt/board/zboard.php?id=BET55.

Aktualaĵojn pri BET-55 konstante publikigas ankaŭ novaĵretejo La Balta Ondo (www.sezonoj.ru) kaj la reta revuo La Ondo de Esperanto.

Ankaŭ estas kreita eventopaĝo de BET-55 en Facebook: https://www.facebook.com/events/982248295279548/

 

KONTAKTOJ DE LEA

Adreso:                                       p.k. 167, LT-44002 Kaunas, Litovio, Litova Esperanto-Asocio

Poŝtelefonoj:                             +370-687-12219; +370-686-69875.

Retadresoj:                            litova.ea@mail.lt; irenaa.alijosiute@gmail.com; pjegorovas@yahoo.com

Retejo de BET-55:                     http://www.esperanto.lt/board/zboard.php?id=BET55

 

BONVENON AL LITOVIO !

Organiza Komitato

18 Apr. 2018



댓글 쓰기(Lasi Respondon)