인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

제 103차 세계 에스페란토 대회 소식 (대회 폐막식 열리다!)-16 (2018.8.4)
Taglibro el Lisbono (Ferma Ceremonio okazis!)-16 (2018. 8.4)

Hodiaŭ estas lasta tago de la 103-a Universala Kongreso de Esperanto. Mi direktiĝis al la kongresejo por ĉeesti en la estrara kunsido de UEA por prepari la ferman ceremonion.

Je la 10-a horo, la ferma ceremonio estis malfermita. Jen estas vico de la ceremonio.

  1. Raportoj pri la kongresa semajno : Konsciigo, Kapabligo, Komunumo, Kunordigo
  2. Raporto pri la Belaratj konkursoj kaj Junulara konkurso pri Publika Parolado
  3. Anonco pri la Premio Deguĉi -Premiito estas Katalin Kovats
  4. 50-jariĝo de ESF
  5. Transdono de Diplomoj pri Elstara (Arta) agado
  6. Transdono de diplomoj pri 40- kaj 50-a jara membreco en UEA
  7. Ferma parolado de la Prez. de UEA
  8. Salutas la partoprenantoj de la Internacia Infana Kongreseto
  9. Danko al LKK-anoj kaj helpantoj
  10. Transdono de la kongresa flago
  11. La himno Espero
  12. La prezidanto proklamas la fermon de la 103-a UK

Post la ferma ceremonio je la dua horo okazis estrara kunsido. Vespere LKK-anoj kaj estraranoj kunsidis por reciprokan saluton kaj dankon. Koran dankon al LKK-an0j, kiuj sukcese okazigis la kongreson malgraŭ nesufiĉo de homforto de Portugalio. En la kunsido mi havis ŝancon konatiĝi kun s-ino Bojĉeva, ĥorestrino prezidantino de Interkanto.

 

REZOLUCIO DE LA 103-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO

La 103-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Lisbono de la 28-a de julio ghis la 4-a de augusto 2018, kun 1567 partoprenintoj el 73 landoj,

konfirmas la grandan aktualecon de la kongresa temo “Kulturo, lingvoj, tutmondigho: kien nun?”, kiu estis traktita tra la semajno en kvar diversaj sesioj kun abunda partopreno;

notas la koincidon de chi tiuj diskutoj kun la 100-a datreveno de la fino de la Unua Mondmilito, kiu markis turnopunkton en la tutmondigha procezo;

substrekas ke la radikoj de la nuna kultura kaj lingva diskriminacio kaj soci-ekonomia sufero, spertataj de granda parto de la homaro, trovighas en la longa historio de koloniado europa kaj de aliaj landoj pasinta kaj nuntempa, kaj ke solvoj postulas la malkonstruadon de koloniecaj mondrigardoj kaj potencdividoj;

atentigas, ke la neutrale homa lingvo Esperanto estas potenca rimedo por mensa malkoloniado, ebliganta reciprokan interkonatighon kaj komprenighon ekster la kutimaj kadroj de privilegio kaj ekskludado;

pledas por urgha atento al la defiaj problemoj de lingva, kultura kaj alispeca diskriminacio, sufero kaj mortigo, kunligitaj kun la detruado de la naturo kaj aliaj perfortaj tendencoj de la tutmondigho;

deklaras la pretecon de la parolantoj de Esperanto kunlabori en agadoj por helpi kaj protekti homojn kaj popolojn kontrau tia perfortado kaj kontribui al la procedo de mensa malkoloniado en chiuj landoj de la mondo,

kaj alvokas la aktivulojn por Esperanto al praktika solidareca agado kun la suferantoj inkluzive de migrantoj kaj rifughintoj lau la plej noblaj tradicioj de nia movado.

======================================================

Mesaĝo de Margaret Zaleski-Zamenhof dum la Malfermo de la 103-a UK


Estimataj gesinjoroj, karaj geamikoj, karaj gesamideanoj ĝoje venintaj de la tuta mondo por partopreni tiun Universalan Kongreson. Koran dankon por via engaĝiĝo en nia komuna movado.


Mi sentas min tre feliĉa, kortuŝita kaj honorigita esti ĉi tie kun vi por kiel nun kutime reprezenti mian familion  kaj interkonatiĝi kun nia grandega, kreskanta, intenacia aro.

La temo de tiu ĉi jara kongreso estas la orientiĝo de kulturoj, lingvoj kaj de la tutmondiĝo.

Mia praavo, Ludoviko Lazaro Zamenhof, naskiĝis la 15-an de decembro 1859 en Bjalistoko.

Hejme li parolis la rusan kun lia patro, la jidan kun lia patrino, sed li preferis la polan lingvon. Li ankaŭ frue lernis la germanan, la francan, la hebrean, la anglan, kaj kompreneble la latinan kaj la malnovan grekan.

Dum lia infaneco li lernis pri la historio de la Babeloturo en la Biblio.

Jen  la traduko de Ludoviko Zamenhof  de tiu parto de la teksto :

“Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero. 2. Kaj kiam ili ekiris de la oriento, ili trovis valon en la lando Ŝinar kaj tie ekloĝis.

3. Kaj ili diris unu al alia: Venu, ni faru brikojn kaj ni brulpretigu ilin per fajro. Kaj la brikoj fariĝis por ili ŝtonoj, kaj la bitumo fariĝis por ili kalko. 4. Kaj ili diris: Venu, ni konstruu al ni urbon, kaj turon, kies supro atingos la ĉielon, kaj ni akiru al ni gloron, antaŭ ol ni disiĝos sur la supraĵo de la tuta tero. 5. Kaj la Eternulo malleviĝis, por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la homidoj. 6. Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili ĉiuj havas; kaj jen, kion ili komencis fari, kaj ili ne estos malhelpataj en ĉio, kion ili decidis fari. 7. Ni malleviĝu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia. 8. Kaj la Eternulo disigis ilin de tie sur la supraĵon de la tuta tero, kaj ili ĉesis konstrui la urbon. 9. Tial oni donis al ĝi la nomon Babel, ĉar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero kaj de tie la Eternulo disigis ilin sur la supraĵon de la tuta tero.”

Do, Ludoviko komprenis ke la homaro bezonas lingvon por kompreni unu la alian, por ebligi komunan laboron, por atingi gravajn komunajn celojn. Por atingi pacon kaj batali kontraŭ malegalecoj inter nacioj, inter landoj, inter homoj, oni bezonas lingvon kiun ĉiuj povas facile lerni, facile uzi kaj kompreni. Kaj estas plej grava, ke tiu ilo de komuniko estu neŭtrala.

Ĝi ne apartenas al unu persono, unu lando.

Ĝi apartenas al la homaro, por kune vivi kaj interŝanĝi.

Ĝi neniam estas ilo de premo, ilo por esprimi superecon  de unu aŭ alia kulturo.

Ĝi estis kreita nur por faciligi interhoman komprenon.

Kio estas tutmondiĝo? Ŝajnas al mi ke tiu koncepto signifas la ĝenerale miksitan influon de diversaj kulturoj, komercoj, ideoj, diversaj iloj de esprimo. La tutmondiĝo estas faciligita per multaj interŝanĝoj, migradoj, kaj kompreneble per la modernaj iloj de komuniko kaj transporto. Interŝanĝoj tra la mondo okazis tra la historio, sed hodiaŭ ĉiu okazas plej rapide, kelkfoje preskaŭ tujprete. Sed, eĉ kiam ni povas uzi la plej modernan teknologion, sâjnas al mi ke la uzo de internacia neŭtrala lingvo vere plibonigas la rilatojn inter la homoj, kiuj desiras interŝanĝi.

Kompreneble nia lingvo estas ilo por komuniki tra la mondo, inter  homoj venantaj de diversaj landoj, kontinentoj. Homoj kiuj neniam povus facile interparoli sen Esperanto.

Pasintajare mi vivis tre ineresan sperton. Mi estis invitita en Ĉinio por partopreni la premidonan ceremonion de la filmfestivalo Teo kaj Amo. Tio estis mia unua vojaĝo al Azio, Ĉinio estas plej malsama de landoj kiujn mi vizitis antaŭe. Mi renkontis tie azianojn, sudamerikanojn, nordamerikanojn, eŭropanojn. Tiu sperto ŝajnis al mi tute eksterordinara. Sed la plej eksterordinara estis, ke ni ĉiuj povis facile interparoli.

Mi neniam forgesos tiun senton ; ni havis magian ilon por faligi landlimojn, eĉ en tia malproksima por mi  lando.

Jen la malsamaj kulturoj, jen la malsamaj lingvoj, kaj jen la vera tutmondiĝo, ebligita per la internacia lingvo kaj nia konstanta volo kompreni unu la alian kaj lerni unu de la alia.

Tio estas ankaŭ mia unua vojaĝo al Portugalio. Mi estas tre ekscitita malkovri tiun landon kaj ĝian kulturon, koran dankon karaj georganizantoj. Koran dankon por inviti min ĉi tie, dankon por doni al mi denove okazon por sperti la korvarmigan kaj translandan amikecon inter ni.

Ĉu vi ŝatas piedpilkon? Ĉu vi sekvis la mondĉampionadon?

Mi vere pensis ke ĝi estas mirinda ekzemplo de mikso de kulturoj sed la ludistoj bedaŭrinde ne havas komunan lingvon, aparte de la sporto. Eble en la estonteco Esperanto povus fariĝi la oficiala lingvo de internaciaj sportaj eventoj?

Eble tiu ideo ne estas nun malgranda ŝerco? Eble, nia lingvo kaj niaj ideoj konstante kreskantaj, ni povus esperi ke ĝi fariĝus la oficiala ilo de eventoj dum kiuj estas grava ke la lingvo estu tute neŭtrala.

Mia praavo sendube revis ke tio okazu.

Kaj ni evidente estas sur la vojo: La UNESKO kuriero estas nun eldonita en Esperanto laŭ iniciato de la UEA-estrarano Trezoro Huang Yinbao.

Mi deziras al vi sukcesan kongreson, interesajn malkovrojn kaj riĉajn spertojn.

Dankon al ĉiuj.

=======================

Tri novaj Honoraj Membroj de UEA

En la 103-a Universala Kongreso en Lisbono UEA ricevis tri novajn Honorajn Membrojn.
Pro iliaj gravaj servoj al la tutmonda Esperanto-movado la Komitato de UEA distingis s-inon María Rafaela Urueña Alvarez kaj s-ron Josep Franquesa i Solé, el Hispanio kaj s-ron NAN Youli, el Ĉinio.

Josep Franquesa i Solé

Josep FRANQUESA i SOLÉ (n. 1937 en Sant Feliu de Codines, Katalunio, Hispanio) eklernis Esperanton kiel adoleskulo en sia naskiĝvilaĝo. Post la jaroj de deviga lernejo, en la urbo Lleida li disvolvis longas karieron kiel komercisto, unue sur la kampo de kokinbredado, poste rilate al varoj por aŭto-riparado kaj hidaŭlikaj ekipaĵoj. En tiu pangajna laboro li ofte kaj kreeme uzis Esperanton por fari internaciajn kontaktojn, starigi komercajn rilatojn, kaj ekscii pri novaj sciencaj kaj teknikaj evoluoj. Pri tiu duona jarcento de sukcesa utiligo de la lingvo li verkis elokvente en la eseo “Malgranda estas bela, grava kaj interesa” (Malgranda estas bela: Prelegaro de la 31a Kataluna kaj 4a Transpirenea Kongreso de Esperanto, 2003). Liaj multnombraj internaciaj amikecoj kaj lia entuziasmo por tiu konkreta per-Esperanta agado restas tre konvinkaj prvuoj de ĝia valoro, ankaŭ por la novaj generacioj de esperantistoj.

Ne estas surprize, ke tiu dumviva praktika rilato al Esperanto esprimiĝis ankaŭ per multjara membreco en UEA, ekde 1982 ankaŭ kiel regula membro de Societo Zamenhof, kaj per partopreno en kvardeko da Universalaj Kongresoj. Lia sukcesa komerca agado instigis lin aktiviĝi, ekde 1996, en la Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF), aliĝinta faka asocio de UEA. En la sama periodo li fariĝis C-komitatano de UEA, restante ĉe tiu posteno de 1995 ĝis 2001 kaj denove de 2004 ĝis 2013 – entute 15 jarojn.

Ĉe la landa nivelo, Josep Franquesa kontribuis longe kaj diversmaniere al la kataluna kaj hispana movadoj, interalie kiel prezidanto de la lokaj kongresaj komitatoj en la hispana kaj kataluna kongresoj en Lleida en 1975, respektive 1986. Ekde la 90-aj jaroj li rolis dum diversaj mandatoj kiel prezidanto de Kataluna Esperanto-Asocio, foje interŝanĝante la postenon kun tiu de vicprezidanto. Ne malplej notinde, lia filino kaj almenau du el liaj nepoj aktive parolas Esperanton.

NAN Youli

Sudo NAN Youli (n. 1942 en Pekino, Ĉinio) havas manĉuran naciecon; tra la jardekoj de sia Esperanto-agado, li fariĝis eble la plej konata kaj respektata aktivulo en ĉina Esperantujo. Li ekesperantistiĝis en 1962 ĉe la Esperanto-fako de Pekina Radiodissenda Kolegio, kie li estis studento. Akirinte la diplomon en 1964, li eklaboris en Pekina Radiostacio, antaŭaĵo de Ĉina Radio Internacia, kaj partoprenis la preparan laboron de la Esperanta dissendo kaj Esperanto-sekcio. Ekde ties lanĉo li diskoniĝis kiel unu el la ĉefaj “voĉoj” de Ĉinio en Esperanto, laborante 25 jarojn kiel parolisto, ĵurnalisto kaj redaktoro de la Esperanto-sekcio. En 1989 li ŝanĝis okupon, fariĝante direktoro de kultura-interŝanĝa centro kaj vicprezidanto de la sindikato de Ĉina Radio Internacia, inter aliaj okupoj, ĝis sia emeritiĝo.

La profesia laboro por Esperanto neniam sufiĉis por s-ro Nan; tra duona jarcento li organizis dekojn da kursoj kaj aktivaĵoj kaj trejnis centojn da esperantistoj el diversaj regionoj tra Ĉinio. Laŭ unu takso, duono de la nunaj gvidantoj de ĉinaj Esperanto-organizoj estis liaj kursanoj. Li estis ankaŭ tre aktiva gastiganto kaj ĉiĉerono de alilandaj esperantistoj. Kiel vicprezidanto de Monda Turismo, li akceptis pli ol mil esperantistojn el diversaj landoj kaj ofte gvidis Esperanto-karavanojn tra la lando. En la ĉefurbo Pekino li ludis ŝlosilan rolon kiel organizanto de la loka movado, farante gravajn kontribuojn al la lokaj kongresaj komitatoj de la Universalaj Kongresoj en 1986 kaj 2004. La lastajn dudek jarojn li estis prezidanto de Pekina Esperanto-Asocio, nun estas ĝia honora prezidanto kaj prezidanto de la inspektantaro de Ĉina Esperanto-Ligo. Li estas ankaŭ dumviva membro de UEA.

Kiel elstara parolanto de la lingvo, s-ro Nan partoprenis la redaktadon de diversaj gravaj ĉinaj libroj en Esperanto, inkluzive de Esperanta-ĉina vortaro, Ĉina-Esperanta vortaro, Konciza historio de la ĉina Esperanto-movado, Verkaro de Prezidento Mao Zedong, Ĉina antologio, Ĉina enciklopedio, Moroj de ĉinaj nacimalplimultoj kaj aliaj. Per tiu agado, same kiel per siaj radio-elsendoj kaj sia organiza laboro, li faris nemalhaveblan kontribuon al la tutmondeco de Esperanto en la lasta duona jarcento.

María Rafaela Urueña Alvarez

María Rafaela URUEÑA ALVAREZ (n. 1942 en Bilbao, Hispanio) estas fakulo pri internacia juro kaj gvida aktivulo en la loka, landa kaj internacia Esperanto-movadoj. Juron ŝi studis en la Universitato de Valladolid, kie ŝi atingis “eksterordinaran premion” okaze de la diplomiĝo. En 1979 ŝi doktoriĝis pri juro, kaj ekde 1986 laboris kiel profesorino pri Internacia Juro kaj Internaciaj Rilatoj en la Universitato de Valladolid, ĝis sia emeritiĝo. Dum 11 jaroj ŝi gvidis kursojn pri Naturjuro kaj Internacia Juro en la Nacia Universitato de Neĉeesta Lernado, en la hispana urbo Palencio. Ŝi estas membro de la Katedro “Jean Monnet” pri Eŭropa Juro, kaj fondinta membro de la Instituto por Eŭropaj Studoj en la Universitato de Valladolid.

Prof. Urueña ofte prelegis pri juraj temoj en la kadro de Internacia Kongresa Universitato dum la Universalaj Kongresoj; ŝi estis krome la Rektorino de IKU dum la UK en Valencio, 1993. Aŭtoro de multaj libroj kaj artikoloj en la hispana. i.a. pri medio-protektado kaj juro de la maro, ŝi publikigis krome la E-librojn ABC de la Eŭropa Unio: Enkonduko en la eŭropan juron (1997) kaj  Eŭropa Unio, paŝon post paŝo (2014). En 2016 aperis ŝia enkonduka eseo en la libreto eldonita de UEA kun pluraj internaciaj traktatoj, Fundamento de la Homaj Rajtoj. Ŝi estas la Honora Prezidanto de la UEA-laborgrupo “Esperanto por UN”, kaj dumviva asociita membro de AIS San Marino. Post la refondo de internacia faka asocio pri juro (post la forpaso de d-ro Ivo Lapenna), ŝi estis prezidanto de Jura Esperanto-Asocio (EJA) ekde 1991 ĝis 1995, kaj denove kun la sama posteno ekde 2010 ĝis 2015. Nun ŝi estas Sekretario de Internacia Jurista Esperanta Asocio (IJEA).

Dumviva membro de UEA kaj regula membro de Societo Zamenhof, prof. Unueña signife kontribuis ankaŭ al la loka kaj landa movadoj jam ekde la jaro 1960. Dum pluraj jaroj ŝi gvidis kurson pri Esperanto per “Radio Valladolid”, kaj de 1978 ĝis 1984 ŝi estis Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio. En 1998 ŝi estis la prezidanto de la loka kongresa komitato por la hispana kongreso en Valladolid. En 2010 ŝi ricevis la premion Ada Fighiera Sikorska de la kataluna Kultura Asocio Esperantista, rekone al ŝiaj multaj kontribuoj enlande kaj internacie.



Tags:

댓글 쓰기(Lasi Respondon)