인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

세계 에스페란토 대회 소식 (아리랑과 함께 춤을!)-15 (2018.8.3)
Taglibro el Lisbono (Danco kun Arirang)-15 (2018. 8.3)

Hodiaŭ estas antaŭlasta tago de la 103-a UK. De la 9-a horo matene komenciĝis estrara kunsido, kiu estas tre grava pro pluraj decidoj. S-ro Fernando el Brazio estis elektita kiel 8-a estrarano de UEA, kies tasko estas kongreso kaj kulturo. Gratulon! Mi intencis ĉeesti en la faka kunsido de Oomoto sed pro malfrua finiĝo de komitata kunsido mi ne povis ĉeesti en la kunsido. Mi petas komprenon de mia amika amiko Yasuo Tabuĉi.

Post la komitata kunsido mi kuris al AMO-Seminario kaj Venontaj UKo-j sed pro troa varmeco mi rezignis ĉeesti en aŭkcio bedaŭrinde.

Vespere estis Internacia Vespero, kies prezentaĵo estis tre ĉarma malgraŭ ilia amatoreco. Precipe danco de 6 gekoreoj (Jesa, Glorina, Atena, Blanko, Animo, Kanguruo) kun Arirang estis bela.  Ankaŭ ĥoruso de internacia ĥorusa grupo estis tre agrabla kaj harmonia belsono.

Hazarde mi renkontis geedzojn Maryvonne kaj Bruno ROBINEAU el Francio, kiujn mi renkontis en Koreio antaŭ ĉ. 20 jaroj, kiam li travojaĝis tra la mondo. Mi aĉetis lian vojaĝo-libron ‘Ok jaroj ĉirkaŭ la mondo’.

 



Tags:

댓글 쓰기(Lasi Respondon)