인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

세계 에스페란토 대회 소식 (아시아/아프리카 회의 열려!)-12 (2018.7.31)
Taglibro el Lisbono (Azia/Afrika Komisionoj kunsidis!)-12 (2018. 7.31)

e la 9-a komenciĝis kunsido de KAEM (Azia-Oceania Komisiono). Mi salutis kiel estrarano pri azia agado kaj laŭ la prezidoj de prof.SO Jinsu, prezidanto de KAEM kaj s-ro Inumaru Fumio, vicprez. de KAEM landaj asocioj prezentis siajn agadojn.

Post la kunsido mi kuris al la ĉambro de ‘Omaĝe al Marjorie Boulton’, kiu estas forpasinta fama esperantista verkisto el Britio. Estis bona ŝanco rememori ŝian brilan literaturan laboron.

Sekvis Afrika kunsido, en kiu kiel estrarano pri Afrika agado mi prezentis nunan situacion de afrika movado kaj s-ro Emile Malanda (Kunordigato de Afrika Komisiono) el Sudafriko prezidis. Kvar afrikaj esperantistoj ĉeestis : Emile Malanda (Sudafriko), Adjevi Adje (Togolando), Ĵeremie Sabiyumva (Burundo) kaj benina junulo Cyprein Guiya. En la sama ĉambro sinsekve okazis ‘Amerika Komisiono’.

Mi ĉeestis en ‘Legantoj de  Revuo Esperanto’, Komitata Forumo ‘Kapabligo’ kaj Societa Zamenhof. Vespere okazis koncerto de MAJU el 4 koreaj junuloj kaj JOMO.

 



Tags:

댓글 쓰기(Lasi Respondon)