인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

세계 에스페란토 대회 소식 (원불교 분과 열려!)-11 (2018.7.30)
Taglibro el Lisbono(Faka kunsido de Ŭonbulismo okazis!)-11 (2018. 7.30)

Je la 9-a horo komenciĝis Kleriga Lundo, en la programo troviĝas 15 tre karaj prelegoj. El ili mi ĉeestis en ‘Aktiveco de E@I’ (Plej freŝaj aktivadoj de E@I en la kampo de edukado fare de Peter Balaz), ‘Esperanto kaj Artoj’ (artistoj diverskampaj fare de Stefan MacGill) Praktikantaj  kaj ‘La arto paroli publike’ (fare de Humphrey Tonkin).  Tra la prelegoj mi gajnis tre utilajn freŝajn informojn.

Mi havis tagmanĝon kun s-ino Edvige el Italio, kiu alte taksis la kontribuon de  forpasinta d-ro LEE Chong-yeong, eksprez. de UEA kaj oferis bukedon en la memortago de dekjariĝo de lia forpaso. Mi esprimis koran dankon pro ŝia sincereco por d-ro LEE. Koran dankon.

Sekvis komitata kunsido, sed por ĉeesti en la fakakunsido de Ŭonbulismo mi devis forlasi komitata kunsidejon momente. Pro paralela kunsido, domaĝe mi ne povis ĉeesti en la kunsido de Budhana Ligo Esperantisto kies prez. estas d-ro SO Gilsu, Honora Membro de UEA. Vespere mi ĉeestis en la bankedo kaj havis karan momenton kun kongresanoj.



Tags:

댓글 쓰기(Lasi Respondon)