인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

마드리드 교육자대회 소식 (스페인협회 방문하다)-9 (2018.7.27)
Taglibro el Madrido(Vizito al Hispana Esperanto-Federacio)-9 (2018. 7.27)

Matene mi kaj Bohemio vizitis oficejon de Hispana Esperanto-Federacio, kiu sidas en la centro de Madrido. La oficejo estas ne granda sed mi sentis historian etoson de hispana movado. Mi rimarkis, ke hispanaj esperantistoj estas fieraj je sia agado. Mi esperas ke hispana movado pli prosperos.

Reveninte de la oficejo mi aŭskultis prelegon de prof.Dennis, kies titolo estis ‘Lateorioj de Houle kaj Boŝier pri plenkreskula lernado kaj ilia aplikado al ĉeestaj kaj virtualaj kursoj en Esperantujo’.

Sekve mi ĉeestis en la prelego de Adjevi Adje de Togolando pri afrika movado. Pro morgaŭ frumatena starto al Lisbono, hodiaŭ estas lasta tago de la 51-a ILEI-Kongreso. En la ferma ceremonio la atestilo de KER-ekzameno estis transdonita al s-ino Jesa LEE Hyunsook. En la ekzameno el Koreio la plej multe da homoj ekzameniĝis.

Antauhieraŭ en la Internacia vespero, koreaj 8 gesinjoroj dancis kaj ricevis tondran aplaŭdon.

 



Tags:

댓글 쓰기(Lasi Respondon)