인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

마드리드 교육자대회 소식 (에스페란토 문화원 사례 발표)-8 (2018.7.26)
Taglibro el Madrido(Pri Seula Esperanto-Kulturcentro)-8 (2018. 7.26)

Hieraŭ (merkredo) estis ‘Tago de Ekskurso’, tial mi ne raportis aparte. Mi vojaĝis al la urbo Toledo, kiu estas konata urbo en Hispanio. Vere multis vidindaĵoj.  Vespere en ‘Spektaklo Vivu la Teatro! kun Miguel Fernandez, mi deklamis la poeton de japana esperantisto kun s-ro Tabuĉi Yasuo.

En la 26-a de julio, je la 9-a kaj duono komenciĝis Simpozio kun la temo ‘La kultura heredaĵo de Esperanto’, en kiu eminentaj esperantistoj prezentis tre karajn prelegojn.

Prof-ino Ilona Koutny prelegis ‘Eŭropa heredaĵo de Esperanto-kiel tio reflektiĝas en la lingvo, S-ino Yuro Jung kaj prof.Vicente Manzano-Arrondo pri ‘Internaciigo de Esperanto. Pri la solvebla eŭropeco de la interkultura lingvo. Prof-ino Kristin Tytgat pri Interkultura lernado kaj la aldona valor0 de Esperanto.

Prof.Dennis Keefe prelegis kun la temo ‘Sukcesa modelo de Esperanto-instruado en Seula Esperanto-Kulturcentro’, en kiu mi respondis je demandoj pri SEK.

Vespere okazis ‘Internacia Vespero’ en kiu koreaj samideanoj dancis. Morgaŭ mi devas starti al Lisbono por sabata estrara kunsido de UEA.

 



Tags:

댓글 쓰기(Lasi Respondon)