마드리드 교육자대회 소식 (정유로님, 교육자연맹 임원으로 선임!)-7 (2018.7.24) Taglibro el Madrido(S-ino Unika, nova estrarano de ILEI)-7 (2018. 7.24)
|Je la 9-a horo, okazis Komitata kunsido de ILEI por elekti novan estraranon. S-ino Mireille Grosjean estis reelektita kiel prez. de ILEI kaj s-ino CHONG Yu-ro (Unika) el Koreio estis nonumita kiel nova estrarano de ILEI. Gratulon! Mi ne dubas ke ŝi kontribuos por plifortigi ILEI-n.
En Esperanto-kurso por komencantoj, plej parto de koreaj kongresanoj ĉeestis en la kurso. S-ino Irina Gonĉarova el Rusio prelegis kun la temo ‘ Esperanto-Poŝtkruciĝo kiel vojeto en kaj al Esperantujo’. Sekvis prezentado de s-ro Yasuo Tabuĉi kun la titolo ‘Esperanto-instruado kadre de Oomoto’. Li montris kiel Oomoto kaj Esperanto-Populariga Asocio kontribuis por Esperanto-movado. Prof. Duncan Ĉarters pri ‘Al Andalus’, prof. Dennis Keef pri ‘Esperanto-plaĝo: de revo al realiĝo en Hispanio, 2019 respektive prelegis.
Vespere okazis Koncerto de Kajto, kiu fame konata muziko-grupo en esperantujo.