인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

마드리드 교육자대회 소식 (스페인의 밤)-6 (2018.7.23) Taglibro el Madrido(Nacia Vespero)-6 (2018. 7.23)

Post la fino de la 77-a Hispana Kongreso de Esperanto, sinsekve hodiaŭ malfermiĝis la 51-a ILEI-Kongreso. En la malferma ceremonio s-ino Flua Bae Sungae salutis flue nome de koreaj esperantistoj .  Venis ĝojiga novaĵo, ke la universitato, en kiu la kongreso okazas, akceptos Esperanton kiel unu el lernoobjektoj. Oni kun aplaŭdo gratulis la sukceson. Posttagmeze okazis pluraj prelegoj. El ili ‘Babilado kun Jorge Camaĉo pri verkado kaj tradukado) tiris atenton.  Sekvis prelego de Dennis Keefe kun la temo ‘UNESKO-Kuriero en niaj esperantaj klasĉambroj’. Dennis prezentis sian iniciaton en Seula Esperanto-Kulturcentro.

Vespere ‘Nacia Vespero’ kun koncertoj kaj flamingo-danco feliĉigis kongresanojn.

ILEI anoncas

256 alighoj en la 51-a Kongreso de ILEI

Certe la kultura richeco de la gastiganta urbo Madrido helpis por atingi tiun rezulton. Certe la komuna organizo de du Kongresoj, tiu de Hispana Esperanto-Federacio kaj tiu de ILEI helpis por atingi tiun rezulton.

 

Pluraj ekskursoj jam okazis kaj ebligis al la partoprenantoj malkovri la urbon kaj la chirkauajhon.

 

Jam brilaj programeroj okazis. La frandvespero sabate vespere ebligis gustumadon de plej multe da bongustaj kaj ekzotaj manghajhoj. Sekvis koncerto de « Kaj Tiel Plu », kataluna ensemblo el kvin muzikistoj, kiuj chiuj elstaras en sia praktiko : fluto, violono, gitaro, kantado,frapinstumentoj, kaj kiuj kune brilas kreante viglan tradician gajan muzikon.

 

Dimanche estas kutima labortago kun diversaj prelegoj. Je la 16-a horo komencighis Lingva Festivalo, organizita de Dennis Keefe kaj de Irina Goncharova. Niaj partoprenantoj povis malkovri tridekon da lingvoj en bone organizita temposkemo.

 

Lunde matene okazis la solena malfermo. Partoprenis la vic-urbestrino de nia madrida distrikto. Nome de la universitato venis la vic-rektorino. Chio estis bonege kaj zorgeme organizita fare de Profesoro Manuel Pancorbo, membro de LKK. En gaja etoso tiuj gravuloj salutis kaj malfermis la Kongreson per tre pozitivaj vortoj. Fine ili ricevis diversajn librojn pri nia lingvo. Sekvis la enkonduka prelego de la prezidantino Mireille Grosjean, kiu traktis la kongresan temon « la kultura heredajho de Esperanto ». Kiam partoprenantoj venas el 33 landoj, la landaj salutoj brilis, pluraj salutantoj surhavis sian nacian kostumon.

 

Lunde posttagmeze okazis la unua kunsido de la Komitato de ILEI. La kvorumo estis atingita, la komitatanoj povis valide vochdoni kaj decidi. Inter la decidoj ni citu la nomumadon kiel Honora Membro de Prof Ron Glossop kaj de Prof Duncan Charters. Plie la Komitato aprobis la jarraporton kaj la jarfinan bilancon, tiel la Estraro estas malsharghita de tiu respondeco. Notindas, ke kreighis du pliaj sekcioj, kiujn la Komitato ghoje kaj aplaude aprobis : Armenio kaj Senegalo. Tiel ILEI havas nun 43 sekciojn.

 

La lunda tago 23-a de julio finighis per brila nacia vespero, dum kiu ni povis malkovri la mirinde belan tenoran vochon de Miguel Fernandez, kun tre bela ensemblo el 11 gitaroj. Sekvis spektaklo de danco « Flamenco ».

 

Okazis kunveno de la hispana ILEI-sekcio kun la sekciestro de la Kataluna ILEI-sekcio kaj la prezidanto de ILEI. Okazis analizoj kaj konstatoj, audighis sugestoj kaj novaj ideoj en serena etoso.

 

Komencantoj havas la okazon frekventi kurson pri Esperanto ; la salono por ili plenas.

 

Okazis la unua parto de la 49-a AMO-seminario.

 

Okazis duhora debato pri la nuna stato de nia revuo « Juna Amiko » kaj la eblaj plibonigoj.

 

Danke al la cheesto de D-ino Katalin Kovats la Eo-Instruista Trejnado (EIT) povis komencighi. Ekzamenoj okazos hodiau marde.

 

 

 

Raportis Mireille Grosjean

 

 

 



Tags:

댓글 쓰기(Lasi Respondon)