마드리드 교육자대회 소식 (지도자 연수 분과 열려)-5 (2018.7.22) Taglibro el Madrido(AMO-Seminario)-5 (2018. 7.22)
|Je la 9-a horo matene okazis AMO-Seminario, kiun s-ro Stefan MacGill, vicprez. de UEA kaj prof. Duncan Charters prezidis. En la seminario oni diskutis pri Esperanto-Kulturo. Mi asertis, ke Esperanto-Kulturo estas 1) Universaleco kun respektivaj kulturoj, 2) komunikado sen lingva diskriminacio 3) Interna Ideo de Zamenhof. Iu diris, ke diskonigo de la fono de Esperanto-kreo estas utila por persvadi homojn.
Je la 16-a 30 komenciĝis ‘Lingva Festivalo’, al kiu 25 lingvoj aliĝis inkluzive korean lingvon. Por korea lingvo s-ino Jesa, LEE Hyunsook tre bone prezentis Hangulon. Lingva Festivalo estas tre unika programo de ILEI-kongreso, tra kiu oni povas gustumi lingvojn de la mondo.
Vespere okazis Aŭkcio kaj ferma kunsido de la 77-a Hispana Esperanto-Kongreso.
(Prof. Duncan Charters prelegas pri Kulturo)
(S-ino Jesa, LEE Hyunsook tre bone prezentis Hangulon)