인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

마드리드 교육자대회 소식 (다양한 발표들 이어져)-4 (2018.7.21) Taglibro el Madrido(Buntaj programeroj)-4 (2018. 7.21)

Hodiaŭ buntaj kaj literaturaj programoj estas atendataj! Du ekskursaj teamoj frue startis al la mezparto de Madrido. Je la 12-a horo okazis kunsido ‘Prezento de la kongresoj 2019; Hispana kaj de IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio). Oni diskutis pri la komuna kongreso de HEF kaj IFEF, kiu okazos en Malago, Hispanio (2019.5.1-5,5)

Prof. Vicente Manzan-Arrondo prelegis kun la titolo ‘Senpaga utila esplorado aŭ kiel oni gajnis ŝancojn en la Univ. de Sevilo’.

S-ro Miguel Gutierrez Aduriz, vortaristo prezentis sian verkaĵon ‘Amika’, kiu estas Esperanto-Hispana Vortaro’. S-ro Miguel Fernabdez prezentis du librojn, t.e. ‘Ha, Karmela’ kaj ‘Rev-ene’.Ankaŭ S-ro Jorge Camacho prezentis du librojn : Palestino stranglata’ kaj ;Brulvunde’.

Tra la prelegoj, mi rimarkis ke Esperanto-literaturo de Hispanio estas tre fekunda kaj historia. Mi aĉetis plurajn literaturaĵojn, kiuj estas verkitaj kaj tradukitaj de hispanaj esperantistoj.

Vespere okazis unika interkona vespero de ILEI, kies nomo estas ‘Interkona frandvespero’, al kiu ĉiuj kongresanoj portis t(d)rinkaĵon, kukon kaj panon el siaj landoj. Oni ĝojigante siajn langojn interkonatiĝis. Je la 10-a horo, Esperanto-muzikgrupo ‘Kaj Tiel Plu’ havis koncerton. La kongresanoj jen dancis kaj jen kantis kune.

(S-ro Miguel Gutierrez Aduriz, vortaristo prezentis sian verkaĵon ‘Amika’)

(S-ro Jorge Camacho prezentis du librojn)

 

 



댓글 쓰기(Lasi Respondon)