인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

마드리드 교육자대회 소식 (51차 교육자 대회와 77차 스페인 대회 개막하다!)-3 (2018.7.20) Taglibro el Madrido(51-a ILEI-Kongreso k. 77-a Hispana Kongreso malfermiĝis)-3 (2018. 7.20)

Hodiaŭ estas tago de malferma ceremonio de la 51-a ILEI-Kongreso kaj 77-a Hispana Esperanto-Kongreso.   Antaŭtagmeze tiuj, kiuj volas turismi en Madrido havas grupan turismon helpe de la ĉiĉerono s-ro Willam, kiu estas junulo de Hispana Esperanto-Federacio. Oni havis agrablan tempon vizitante plurajn palacojn kaj muzeojn. Vere multaj vizitindaj lokoj, konstruajoj kaj muzeoj troviĝas en Madrido. Laŭ mia impreso ‘Madrido’ estas ‘Unu mezeo’.

Posttagmeze je la 7-a kaj duono, oficiale malfermiĝis de la du kongresoj, La prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio s-ro Jose Antonio del Barrio kaj la prezidantino de ILEI s-ino Mirejo prezidis la kongreson. Estis impresa, ke HEF aranĝis programon por prezenti pionirajn esperantistoj, kiuj kontribuis por hispana Esperanto-movado. Tia programo estas sekvinda.

Post la malferma ceremonio, prof. Dennis Keefe prelegis kun la temo ‘Madrido kaj Movado dum la Movido’. Dennis parolis pri sia sperto en Hispanio lernante kaj instruante Esperanton. Por mi lia prelego estis tre impresiga kaj donis utilajn informojn.

Vespermanĝinte, je la 10-a horo okazis du programeroj : ‘Prezento de Madrido kaj de la kongresoj’. Projekcio de filmo: “Stranga Nokto’.

(Malferma ceremonio de la 51-a ILEI-Kongreso kaj 77-a Hispana Esperanto-Kongreso.)

(prof. Dennis Keefe prelegis kun la temo ‘Madrido kaj Movado dum la Movido’.)

 

 

 

 



Tags:

댓글 쓰기(Lasi Respondon)