인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

마드리드 교육자대회 소식 (단체 시내 관광)-2 (2018.7.19) Taglibro el Madrido(Ekskurso en Madrido)-2 (2018. 7.19)

Frumatene mi kaj Bohemio direktiĝis al poŝtoficejo laŭ la peto de Elina por sendi pakaĵon al la koreino, kiu studas en Hispanio. La studentino estas amikino de Elina. Plenuminte la peton, nia taksio kuris al la kongresejo, kiu estos malfermota je la kvara horo.

En la kongresejo mi renkontis miajn amikajn gekonatojn el diversaj landoj. El Svislando prezidantino de ILEI s-ino Mirejo. El Koreio Blanko, Animo, Flua, Esto, Kanguruo, Glorina, Atena kaj el Ĉinio s-ro Nan Yuli, prof-ino Arko kaj Lisa.

 

Je la 5-a kaj 40, ĉ.10 kongresanoj ekskursis en la centro de Madrido, kies gvidanto estis s-ro Johano (KN 232), kiu tre lerte kaj sincere prezentis belajn konstruaĵojn kaj ĝiajn historiajn fonojn. Koran dankon s-ro Johano, tra kiu oni gajnis tre utilajn informojn.

Ni vizitis la placon de Donkihoto, kiu estas konata romano de Cervantes.



댓글 쓰기(Lasi Respondon)