인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

마드리드 교육자 대회 소식 (교육자 대회장으로 가다.) -1 (2018.7.18)
Taglibro el Madrido(Al la kongresejo de ILEI)-1 (2018. 7.18)

Tagmanĝinte kun Bohemio, mi direktiĝis al la kongresejo (Colegio Mayor Teresa de Jesus) de ILEI kun Bohemio. En kiu mi renkontis du esperantistinojn el Rusio, kiuj estas s-ino Elena Nadikova (Estrarano de ILEI pri Esperanto-Centroj) kaj s-ino Taja. Kune ni vizitis la belegan palacon ‘Palaco Real Madrido. Post ĝuado en la palaco ni bierumis en la subĉiela placeto.

Dume mi promesis rendevuon kun s-ro Ricardo Felipe Albert Reyna, kiu estas mia fejsbuka amiko,je la sepa horo en la enirejo de la palaco. Kun Ricardo mi komunikis tra fejsbuka mesaĝilo, tial mi nature pensis, ke li legos mian mesaĝon, en kiu mi skribis ke mi atendos lin ne en la enirejo de la palaco-pordo sed subĉiela placeto. Mi atendis lian aperon sed senkaŭze li ne aperis antaŭ mi post unu horo. Poste li sciigis al mi ke lia portebla telefonilo ne  funkciis interrete ekster sia oficejo, tial li ne povis legi la senditan mesaĝon de mi. Tial li atendis longe ĉe la enirejo de la palaco. Mi petas pardonon de Ricardo pro mia momenta eraro.

Tiele mia dua nokto en Madrido foriris.

 



댓글 쓰기(Lasi Respondon)