인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

아프리카 에스페란토 운동에 부는 거센 민주화 바람
Demokratiiĝo en Afrika Esperantujo

최근 아프리카 에스페란토 운동의 가장 큰 장애였던 비민주, 비자유선거의 1인 장기체제가 점점 무너저 가고 있다. 베닌, 브룬도, 민주 콩고가 자유선거를 통하여 새 임원진을 선출하여 아프리카 민주화에 앞장섰다. 아랫글은 Emile Malanda 아프리카 위원장의 최근 아프리카 에스페란토 운동 보고서이다.

Raporto pri la E-agadoj en Afriko dum 2017-2018

Bonvolu noti ke la plejparto de literoj ne estas chapelitaj. Mi disponigas multajn fotojn kiujn mi povos sendi lau’bezone. Bonan legadon.

Raporto de Afrika Komisiono de UEA :2017-2018

Ni atingas unu jaron ekde la demokratia elektigho, ebligita helpe de s-ro Jungkee Lee (UEA-estrarano pri Afriko), de la nuna kunordigantoj de Afrika Komisiono kaj ties membroj en majo 2017. Restas praktike du aliaj jaroj por atingi la mandatfinon de la nuna AK. Flanke de la kunordigado relifieghis dum la unua jaro kelkaj palpeblaj trafoj malgrau’ la longa, ech eterna, integrigh-periodo de kelkaj membroj.  Ekde nia alveno la nuna AK alfrontis multajn strangajn faktojn : divido de Afrikanoj en grupetoj, duigo kaj diskutoj pri la Afrikaj Oficejoj, subita fermo de la malnova Afrika oficejo, obstakloj de unu al alia, privatajhoj transformitaj al komunumajhoj, stagno de kelkaj AK-anoj, neeviteblaj miskomprenoj, lamado kaj malaktiveco de multaj landaj asocioj en Afriko, ktp. Mi persone nomis tiun fenomenon ‘inkubacia tempo’. Chiaspeca integrigho pri chiu nova afero neniam foras de tia fenomeno.

la unuaj tagoj de AK floris kun la beno de la unua IJK en Afriko. La nova AK bonvenigis tiun eventon en Afrikon kaj iel kontribuis, chefe per la fizika cheesto de la vickunordiganto Francois Hounsounou el Benino kaj de ghia juna membro Adelino Umutoni el Ruando.

Malgraŭ  pluraj malagrablajhoj, multaj realigajhoj helpe de Afrika Komisiono tra Afriko estas signalindaj : balotado en kelkaj landaj asocioj, okazigo de naciaj kongresoj, vigligo de E-agadoj, starigo de nova klubo, disvolvigo de E-agadoj dise, E-instruado, ktp.

 

AGADOJ TRA AFRIKO

El Tanzanio, echoj estas pozitivaj. Ghermis dise E-kluboj kiuj energie agadas. AK vere gratulas  kaj subtenas tiujn Tanzanianojn kaj invitas ilin unuighi por restarigi la landan asocion alighindan al UEA. La plejparto el ili raportis pri la E-kursoj kiuj okazas tra la lando. Pri Senegalo venis informo pri la E-agadoj. Grupo da lernantoj partoprenas la kurson gvide de la AK-ano Assane Faye. En Ganao loghas Togolandano kiu planas starigi E-kurson en lernejo kunlabore kun tiea AK-ano. Togolando estas la imitinda modelo pro la regulaj raportoj de la komitatkunsidoj helpe de la AK-ano Koffi Doumegnon kaj kunlabore de la landa prezidanto. Benino havis novan komitaton, gviditan de Charles OLAFA, elektitan demokratie post la ghenerala asembleo de Esperantistoj. La aparteco de tiu komitato estas la reveno de la E-veterano, T. Privas, en la komitaton por subteni la E-agadojn en la lando dum multaj landoj la malnovaj Esperantistoj malaperas kaj forlasas (kabeas)     la movadon por unuopulighi. Jam la oficiala raporto iris al UEA. En DR Kongo kaj Burundo, la landaj asocioj demokratie organizis la balotadon kaj elektis demokratie novajn komitatanojn. Okazis en Burundo la tria nacia E-kongreso kaj en DR Kongo la unua nacia E-Kongreso.

 

VIRINA KONGRESO EN AFRIKO

Estas rimarkinde ke preparighas la Unua Afrika E-Kongreso kiu estas planita okazi en Madagaskaro. Tiu afero estis iniciatita de Alexandrine Omba, kiu respondecas pri virinaj aferoj ene de AK. La kunordigado de AK sekvis/as chiujn etapojn kaj pontrolis/as/os ghis la sukceso. La CO de UEA analizis la projekton kaj sciigis ke la nuna financa situacio de UEA ne respondas favore por financapogi tiun eventon en 2019 tiel planite. Alia alternativo estas monkolekti de bonfarantoj. Tio ekis kaj la AK akiris helpe de s-ro Lee kaj Koreaj Amikoj la sumon de 494€. Respondecos pri la sekvo la vickunordiganto Francois Hounsounou kiu planas laborkunsidon kun la virinoj post la Lisbona UK.

 

AFRIKA KONGRESO DE ESPERANTO

La Afrika Kongreso de Esperanto de UEA estas kutime organizata de Afrika Komisiono de UEA en ĉiu tria jaro. La 6-a AKE estis organizita en Bunda/Tanzanio en 2016 kaj la venonta, kiu estas la sepa, estos organizita en 2019. Tiu evento okazas helpe de monkolekto akirita de bonfarantoj en la Esperantujo aldone la kontribuo de UEA per la Afrika Fondajho. La CO de UEA akompanas kaj respondecas pri la monkolekto kaj aranghas la bugheton kun la chefa organizanto kiu estas Afrika Komisiono. La lando kiu shirmos la 7-an AKEn estos diskonita per la baldau’a mesagho de la kunordiganto de AK kaj oficiala anonco dum la Lisbona UK kaj ekos la monkolekto.

 

OFICEJO DE AFRIKA OFICEJO

La malnova formo de Afrika Oficejo(AO) estas anstatau’ita de la nova Oficejo de Afrika Oficejo (OAK). Chesis la ekzisto de chiuj malnovaj kontaktadresoj kaj kontakpersonoj. La provizora retkontakto estas oak2018@gmail.comoak2018@co.uea.org . Uzas ghin/ilin la kunordiganto kaj la direktoro de la CO de UEA ghis la dungo de la nova Oficisto de AK. La Oficisto lau’plane laboros kelkajn horojn kaj hejme, sed sub la suprrigardo de AK. Ne plu ekzistos fizika adreso. Tamen, la kunordigado de AK dau’rigos a ricevon kaj disdonon de la donacitaj materialaj al Afrikanoj el diversaj partoj de la mondo pere de la adreso de la vickunordiganto Francois Hounsounou el Benino : François( Franko) HOUNSOUNOU:

BP 226 Lokossa-Monob Rép. du Bénin West Africa

Tél: +229 95 96 51 24

 REVUO ESPERANTO EN AFRIKO KAJ FONDAJHO KANUTO

Unu el tre gravaj agadoj de la Afrika Komisiono estas la funkcio de la informilo Esperanto en Afriko pri kiu zorgas la AK-ano Adje Adjevi el Togolando. Notindas ke tiu afrika bulteno regule kaj enorde aperas helpe de Adje. AK dankas lin, la kontribuantojn per verkajhoj kaj la legantojn. Chia apogo al tiu revuo estas bonvena. Alian rubrikon pri kiu serioze zorgis nia kara Adjevi estas la membrigo de Afrikanoj en UEA. Helpe de s-ro Stefan McGill multaj Afrikanoj chi-jare estis kanutigitaj kaj kapablis membrighi kiel Individua Membro de UEA.

 

RONDVOJAGHO DE LA KUNORDIGANTO DE AK

La kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA, Emile Malanda, plenumis sian unuan etapon de la rondvojagho kiel planite tra diversaj regionoj de orientafrikaj landoj : Ruando, Burundo kaj DR Kongo. Tiu projekto estis planita post la intershanghoj inter la Kunordigantoj de AK, la UEA-Estrarano pri Afriko (Lee Jungkee) kaj la nuna Direktoro de la CO de UEA (Martin Schaffer). La rondvojagho plenumighis ekde la 20-a de marto ghis la 21-a de aprilo 2018. Sukcesege la kunordiganto de AK, Emile Malanda, vizitis Esperantistojn dise kaj laborkunsidis kun ili chiuokaze.

En Burundo, la kunordiganto laborkunsidis en la urbo Rumonge kaj vizitis la Kulturan E-Centron, kiu aspektas nun difektita. Poste, Emile iris al fora vilagho Nyanza-Lac kie okazis la 3-a Nacia Kongreso de Esperanto (26a Marto- 1a Aprilo 2018). Emile Malanda multe prelegis, informis, admonis, kuraghigis… laborkunsidis kun la kongresanoj. Dum la kongreso triopa membraro de IRE, nome Emile Malanda (Sekretario de ILEI kaj kunordiganto de AK), Hassano Ntahonsigaye ( membro de Afrika Komisiono) kaj Jeremie Sabiyumva (eksprezidanto de ANEB) okazigis la ILEI-Ekzamenon kun granda nombro da partoprenantoj. Kongresfine, li, akompane de 4 orientkonkaj esperantistoj, forveturis al Uvira, DRKongo. En Uvira-centro neniam estis e-klubo krom ZEK, Zilbernik E- Klubo de s-ro Bukuru Nabahena el Kiliba, vilagho vizitita de li per motorciklo, 20 kilometrojn for. Post diversaj laborkunsidoj, per la instigo de la kunordiganto, fine kreighis Uvira E-Klubo. De Uvira al Bukavu, ni trairis la plej dangheran ebenajhon de Ruzizi. En Bukavu, ankau’ okazis laborkunsidoj kun tieaj esperantistoj helpe de s-ro Mana Brinson.

https://ssl.gstatic.com/ui/v1/icons/mail/images/cleardot.gif

Reveninte en Goma, la kunordiganto plueniris motorbicikle al Kiwanja/Rutshuru. S-ro Emile Malanda havis la okazon viziti diversajn e-lernejojn kaj klubojn de Kiwanja/Rutshuru, vizitis la familion de Joel Muhire, intervjuighis pri Esperanto de du jhurnalistoj de la radistacioj RACOVE FM kaj RTEDH FM. Fine okazis granda E-renkontigho kiu kunigis Esperantistojn el du loghlokoj : Kiwanja kaj Rutshuru. Bedaurinde, pro terure ekscesa malsekureco en tuta regiono kaj por ne riski rabighi de malbonintencaj monaviduloj, kiuj mortigas personojn, Emile rapide foriris la lokon..

De Rutshuru la kunordiganto ree atingis la urbon Goma kiu estis la lasta etapo en la orienta DR Kongo. Okazis plurfoje laborkunsidoj kun Esperantistoj en Goma. La interveno de la kunordiganto estis fokusita pri la revigligo de la agadoj de Goma E-Klubo kiu longe lamadis. Malgrau’ ghi estis shirita admonis la gvidantojn dau’rigi la agadojn nome de UEA. Du grupoj serioze organizas e-kursojn en Goma. Chie kie la kunordiganto piedumis estis vekigho kaj determino de Esperantistoj. Viziteblis en DR Kongo du provincoj : Sud-Kivuo kaj Nord-Kivuo. Venis la vico de Ruanda kie mi renkontighis kun Adeline Umutoni, membro de Afrika Komisiono. Shi informighis sufiche pri la agadoj de AK kaj de UEA helpe de la kunordiganto. La plano en Ruando estas esperantigi grupon disponigitan de Adeline en Kigali (dudeko da persono), kaj alian grupon en Gisenyi (urbo che la limo kun DR Kongo).

Konklude, la kunordiganto vizitis la gravan regionon de Grand-Lakaj Landoj de Orienta Afriko kiu arigas tri landojn : DR Kongo, Ruando kaj Burundo. Chiuj taksis la elkunordigantajn intervenojn richaj kaj bonvenaj por la nova blovo en la regiono. La cirkulado kaj intershangoj inter la loghantoj estas eblaj, bonaj, malmultekostaj kaj efektivaj. Tial, ili unuanime proponas la okazigon de Afrika Kongreso de Esperanto region-nivele. En Orienta DR Kongo jam diskutas tieaj Esperantistoj por starigi la LIGOn DE ORIENT-KONGAJ ESPERANTISTOJ (LOKE) por apogi la agadojn de Landa Asocio DKEA en tiu parto.

Se financa rimedo estos aranĝota, AK daŭrigos Rondvojaĝon por dividi nian celon kun lokaj esperantistoj kaj fortigi la E-movadon tra Afriko. La dua etapo de la rondvojagho jam estis planita por kontakti Esperantistojn el Okcidenta Afriko kaj el Sud-Orienta Afriko. Ĉiam AK aŭskultos opinion de samideanoj, kiuj engaĝiĝas,  amas Esperanton  kaj enviciĝos por nia verda marŝado

 

Raportis Emile MALANDA N.

Kunordiganto de Afrika Komisiono de UEA.



댓글 쓰기(Lasi Respondon)