인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

중국 산동성, 자우주앙대학, 에스페란토학과 (4년) 개설하다!
Esperanto-fako de Univ.Zaozhuang, Ĉinio

중국 자우주앙대학교는 2018년 3월 21일 중국 교육부로부터 에스페란토 학과 개설을 승인 받았다고 발표하였다. 에스페란토 학과의 개설로 앞으로 에스페란토 전문 인력의 양성이 기대된다.
Studu Esperanton en Zaozhuang-a Universitato de Ĉinio
Sub la promeso de Ĉina Ministerio de Edukado Zaozhuang-a Universitato, kie troviĝas la plej granda Esperanto-muzeo en la mondo iniciatis kvarjar-studan Esperanto-fakon kun literatura bakalaŭro, samtempe studentoj studos la anglan, ĉinan lingvojn, interreta komercado kaj amaskomunikado. En junio la universitato komencos varbi studentojn el tuta mondo. Al studentoj el neprogresaj landoj la universitato donos stipendion. Intersantoj kontaktu kun sinjoro Sun Mingxiao: Semio@163.com
PS:Esperantistaj profesoroj, instruistoj, kiuj povos instrui la anglan kaj Esperanton estas bonvenaj, instrui aliajn lingvojn aŭ fakojn estas rekomentota al koncernaj fakaj institutoj.
karaj Samideanoj:
Kun granda gxojo mi informas,ke kvarjara Esperanto-fako de Zaozhuang-a Universitato estas promesita de Cxina Ministerio de Edukado en 21-a de marto, tio signifas post Cxina Komunika Universitato,kiu kelkfoje havis la fakon de Esperanto, trovigxas la dua universitato kun oficiala edukado de Esperanto. Laux plano la studentoj de Esperanto por kvarjara studo povos akiri diplomon de bakalaŭro pri lideraturo. Por kontentigi la profesion kaj laboro ni instruos Esperanton kaj la anglan en du direktoj nome komunikado kaj interreta komercado.bonvolu sendi vian opinion al ni por ke ni povu pli bone efektivigi la planon.
sincere via Semio


댓글 쓰기(Lasi Respondon)