인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

이스라엘, 텔아비브 ‘에스페란토 시민 강습’ 성황리 개최!
Esperanto-kurso en Tel-aviva, Israelo

이스라엘 에스페란토 협회가 주최한 에스페란토 시민강습에 36명의 시민이 참여하여 성황리에

강의가 진행중입니다.  이강의는 7월까지 15차례 진행될 예정이라고 합니다.

 

israelo

Karaj geamikoj,

Multaj opinias ke jam pasis la epoko de klasaj kursoj, kaj ke nuntempe kaj estonte oni lernas E-on chefe rete, per Duolingo, Lernu! au autodiakte. ELI tion spertis per multjara malpliigho de la lernantoj en ghiaj E-kursoj. Lastatempe ELI decidis reprovi klasan kurson, eble la lastan fojon. La estraro decidis investi senprecedencan bugheton por reklami la kurson kaj informadis, per strat-afishoj, Facebook,kaj per duonpagha anonco en la gazeto “Haarec”.

Hodiau, dum la kurso-inauguro en la Tel-Aviva klubo, alvenis 36 personoj, kaj pliaj interesighantoj kiuj ne povis veni hodiau venos venontsemajne. La chambro estis plenplena (vidu foton).
La sperta instruisto, Doron Modan, estis surprizita kaj ekcitita pro tiu ne atendite granda nombro. La unua leciono tamen okazis en bona kaj trankvila etoso, kaj la lernantoj progresis rapide kaj interesighis pri la sekvo. Entute okazos 15 lecionoj ghis julio.
Amike,


Tags:

댓글 쓰기(Lasi Respondon)