인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

‘에스페란토 방송’ 백화점 ‘Varsovia Vento’를 추천합니다.
Esperanto-Elsendejo ‘Varsovia Vento’

에스페란토 방송의 백화점 Varsovia Vento 를 소개하니 많은 청취를 바랍니다.

https://www.podkasto.net/

Ne hontu kunlabori

Elsendoj de Varsovia Vento celas antaŭ ĉio subtenon de la esperantista kulturo kaj movado.

Klopodas ni prezenti ĉion, kio estas interesa kaj valora en nia medio. Ankaŭ vi rajtas partopreni la ideon, alsendi registritan intervjuon, raporton, prezenti, ke la internacia lingvo estas grava parto de via vivo. Kontaktiĝu, se vi deziros ion registri kaj sendi, sed vi ne scias kial.  Ne hontu kunlabori! Anticipan dankon!

Interkomunikado kaj kromaj informoj

Ĉe Fejsbuko ni kreis retejon kaj diskutgrupon, en kiuj vi trovos freŝajn informojn, fotojn kaj filmetojn – filmetojn vi trovos ankaŭ ĉe la jutuba kanalo: podkasto viavento. Aliĝu por ricevi la plej freŝajn informojn kaj kontaktiĝi kun ni.

Kontakto

La redakcio retkesto: podkasto(ĉe)onet.eu
La skajpa kontakto – Irek: ireneusz.bobrzak

  • La respondeculoj:

La ĉefredaktoro – Irek: viavento(ĉe)onet.eu
La retejo-teknikisto – Tomek: tst(ĉe)o2.pl

Apogu nian agadon

La elsendoj estas senpagaj, kiel vi rimarkis, kvankam nek ni estas finance subtenataj de iu nek, krom viaj komentoj kaj kontakto kun vi, ni ricevas salajron pro nia penado. Ĝi kompreneble kostas – ne nur tempon sed ankaŭ monon. Uzu nian konton, se vi deziras helpi ĉe niaj elspezoj, kaj kontribui evoluon de nia agado. Dankon pro via apogo!

PayPal-konto de Varsovia Vento: podkasto(ĉe)onet.eu



댓글 쓰기(Lasi Respondon)