인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

세계 에스페란토 청년회 새 회장에 베트남 청년 Hoan Tran Thi(Ĝojo)양 선출!
Nova prezidanto de TEJO iĝis Hoan Tran Thi el Vjetnamio

세계 에스페란토 청년회는 2017년 12월 31일 열린 이사회에서 새 회장으로 베트남 청년 Hoan Tran양을 선출했다고 발표했습니다. 아시아인으로는 최초의 세계 청년회 회장직을 맡게 되었습니다. 축하와 함께 세계 청년 운동을 위해 큰일을 하기를 기대합니다.

(아래 기사는 Libera Folio 에서 퍼 온 글입니다.)

Nova prezidanto de TEJO post la neatendita demisio de Enric Baltasar iĝis Hoan Tran. Sub ŝia gvido la estraro faris la finan decidon pri la ĉi-jara IJK-urbo. Post plia demisio TEJO nun serĉas novan estraranon.

Hoan Tran Thi (Ĝojo), la nova prezidanto de TEJO.

Dum la komitata kunsido de TEJO en Szczecin la 31-an de decembro surprize anoncis sian demision la prezidanto de TEJO, Enric Baltasar. Li estis elektita por unujara mandatperiodo en aŭgusto 2017.

Laŭ informoj ricevitaj de Libera Folio, Enric Baltasar demisiis pro personaj kialoj kaj rekomendis kiel sian posteulon la duan vicprezidanton de la asocio, Francesco Maurelli.

Tamen la postenon de prezidanto ricevis nek Maurelli nek la unua vicprezidanto, Konstanze Schönfeld. Anstataŭe la estraro proponis al la komitato, ke la tasko de prezidanto estu transdonita al la ĝenerala sekretario, Hoan Tran, dum ŝian postenon transprenu estrarano Charlotte Scherping Larsson.

La propono pri la transdono de postenoj estis aprobita de la komitato de TEJO en reta voĉdono kun 20 voĉoj por, 3 kontraŭ kaj unu sindeteno. Laŭ la unua vicprezidanto, Konstanze Schönfeld, la tuta estraro subtenis la nun elektitan solvon:

– Ni ĉiuj estraranoj esprimis nian deziron ne tro multe ŝanĝi la rilatojn inter ni, ĉar ni ĝis nun tre efike kaj plezure laboris kune. Ni bone konas nian teamon kaj kune alprenis la decidon, ke en la nuna situacio la plej bona solvo estos se Ĝojo iĝos prezidanto kaj kunordigos la laboron de nia teamo.

Laŭ ŝi la vicprezidantoj povas provizore anstataŭi la prezidanton, sed ne estis elektitaj al siaj postenoj por ke iu el ili efektive iĝ prezidanto dum la aktuala mandatperiodo.

– Ili subtenas la prezidantan rolon dum la mandato, kaj klopodas multon lerni pri kiel estas “esti prezidanto” kaj kiel la prezidanto sentas sin por pli bone subteni lin/ŝin. Fojfoje ili ja anstataŭas la prezidanton per subskriboj kaj reprezentado, sed vicprezidantoj ne estas tiuj, kiuj pretas iĝi prezidanto iam ajn dum la mandato. Almenaŭ laŭ mia kompreno. Mi pensas ke mi kaj Francesco multe lernis pri tiu ĉi specifa rolo, kaj iĝi prezidanto ne helpos la rilatojn inter ni kaj iom malkonstruus tion, kion ni lernis ĝis nun, pri kiel subteni prezidanton aŭ reprezenti la organizon.

La nova prezidanto, Hoan Tran Thi, estas 25-jara vjetnamo, kiu eklernis Esperanton en 2011 en kurso de Vjetnama Esperanto-Asocio por volontuloj de la 97-a Universala Kongreso.

– En la vjetnama lingvo, Esperanto nomiĝas “internacia lingvo”, kaj tio tiris mian atenton kaj scivolemon je la unua fojo kiam mi aŭdis pri la lingvo. Aldone, la ideo volontuli en universala kongreso ankaŭ interesegis min. Ekster Esperantujo, mi estas instruistino por infanoj kaj mi nun laboras en Hanojo, Vjetnamio, sed mia hejmurbo estas en Ninh Binh, provinco en nord-oriento de Vjetnamio, ŝi rakontas al Libera Folio.

Ŝi ankoraŭ ne scias ĉu ŝi volos kandidati por la prezidenta posteno en la sekva mandatperiodo, kiu komenciĝos dum la ĉi-jara IJK.

– Tio vere dependas, oni ne scias kio povos okazi dum venontaj sep monatoj. Ĉi-momente, mi tre ĝojas ricevi subtenon de aliaj estraranoj en la teamo kaj la komitato. Tio estas mirinda afero, kaj granda motivo por mia venonta agado. Kion mi povas diri nun estas, ke mi faru ĉion kion por la profito de la organizo, de la landaj sekcioj, de la membroj. Pri estonteco, ni vidos.

Dum la nuna mandatperiodo Hoan Tran volas prioritati la rilatojn inter UEA kaj TEJO, fortigon de la komisiono de TEJO pri edukado kaj la memstariĝon de ekstereŭropaj landaj sekcioj de TEJO, ŝi klarigas responde al demando de Libera Folio.

Aldone al la antaŭa prezidanto, sian baldaŭan demision jarŝanĝe anoncis ankaŭ alia estrarano de TEJO, Doniben Jiménez Jaramillo, kiu respondecis interalie pri Pasporta Servo. Tial TEJO nun serĉas plian estraranon kaj atendas kandidatiĝojn, kiuj estu senditaj al la elekta komisiono ĝis la 5-a de februaro.

Fizika kunsido de la tuta estraro, jam en la nova konsisto, estas laŭ Konstanze Schönfeld planata por la komenco de aprilo. Rete la estraro kunvenis plurfoje, kaj en la lasta januara kunsido estis fine farita la elekto inter la du landoj kiuj konkuris pri la ĉi-jara IJK: Nederlando kaj Slovakio. La kongreso okazos en Liptovský Hrádok, Slovakio.



댓글 쓰기(Lasi Respondon)