인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

제 1회 키프로스 에스페란토 음악 경연 대회 ‘Ora Insulo’
La unua Muzika Konkurso ‘Ora Insulo’

키프로스 에스페란토 협회는 ‘제 1회 키프로스 에스페란토 음악 경연 대회 ‘Ora Insulo’ 를 갖는다고 발표했습니다.

대상은 어린이 노래 창작가이며 언어는 에스페란토와 민족어이며, 민족어로 응모할 경우 에스페란토로 번역하여 제출해야 합니다. 관심있는 분들은 아래 안내를 참고하시기 바랍니다.

Kipra Esperanto-Unio organizas la unuan muzikan konkurson “Ora Insulo”
por aŭtoroj de porinfanaj kantoj. La kantoj, verkitaj de aŭtoroj el la
tuta mondo en iu ajn lingvo (nacilingvo; Esperanto; aŭ kombinaĵo de
ambaŭ), devas esti neniam antaŭe eldonitaj.

“Neniam antaŭe eldonitaj” signifas, ke ili NE devas esti oficiale
partoprenintaj aliajn konkursojn aŭ iel ajn publikigitaj fare de
muzika eldonejo. Ili NE devas jam esti parto de disko fizika aŭ
cifereca (iTunes, Spotify ktp). Akcepteblas tamen kantoj jam
cirkulantaj en Jutubo, Fejsbuko, Soundcloud kaj aliaj similaj sociaj
retejoj, se la nombro de spektoj estas malplia ol 5000.

Ĉiu aŭtoro rajtas sendi maksimume 2 kantojn, kiel eble plej taŭgajn
por junaj lernejanoj. Interesatoj devas sendi, antaŭ la 31a de marto
2018, al la adresoorainsulo@gmail.com:

– kompletan version de la kanto (voĉo + sonbazo laŭeble jam aranĝita
aŭ minimume unuinstrumenta) je duobla formato wav + mp3 (320 kbps); la
kanto estu kantita, laŭprefere, de infano(j); ni konsilas ne rekte
alkroĉi la arkivojn al la akompana retmesaĝo, sed alŝuti la arkivojn
al Google Drive, Dropbox aŭ similaj servoj (escepte de WeTransfer,
kies ligiloj ne funkcias post kelkaj tagoj), indikante al ni la
precizajn ligilojn por povi elŝuti la tuton;

– tekston de la kanto (je formato pdf), sen mencio de la nomo de la
aŭtoroj, laŭprefere kun traduko al Esperanto;

– kopion de valida persona identigilo (je formato pdf);

– kariertabelon pri la propra muzika agado (je formato .pdf);

– foton (ne devigan) de la aŭtoro aŭ de la diversaj aŭtoroj (je formato jpg);

– aligilon, rete haveblan (en Esperanto) je la jena ligilo:
https://drive.google.com/file/d/1al2D2yjDYh8XH1c7jpSrDzGRInk5gjC7/view?usp=sharing
(pdf),
https://docs.google.com/document/d/17H2eemEYP49dXaPDDjXqGHxSiBHNNLpTU9KVV2AMnGU/edit?usp=sharing
(doc).

La aligilo haveblas ankaŭ en la itala lingvo, sed por la momento ne en
aliaj lingvoj.

ATENTU: Ĉiu nacilingva kanto devos esti akompanata de Esperanta
resumeto (ĉ. 40-50 vortoj), kiu klarigu la temon de la kanto kaj la
mesaĝon, kiun per ĝi oni volas eventuali transmeti. Se la aŭtoro ne
konas Esperanton, la resumeto estu almenaŭ en unu el la jenaj lingvoj:
angla, franca, hispana, itala, novgreka, portugala, rusa, tiel ke
Kipra Esperanto-Unio povos zorgi pri ties traduko al Esperanto, kiu
estas nepra.

Kipra Esperanto-Unio klopodos traduki Esperantajn resumetojn al aliaj
nacilingvoj por igi la kantojn kompreneblaj ankaŭ al tiuj, kiuj ne
konas la koncernan lingvon.

Pri la enhavo de la kantoj kaj la fina rezulto de la konkurso estos
informataj ankaŭ gazetoj de la Esperanta rondo kaj de nacilingvaj
medioj. Tiel oni provos doni internacian videblecon al la kantoj.

Kipra Esperanto-Unio elektos la plej belajn kaj altnivelajn kantojn el
tiuj alvenintaj, donante prioritaton al kantoj jam profesie aranĝitaj
kaj plenumitaj. Ne estos akceptitaj kantoj ofendaj por iu ajn
(politikistoj, eklezioj, etnaj komunumoj, ajnspecaj minoritatoj ktp).
La tekstoj devus transmeti mesaĝojn amuzajn, malpezajn aŭ edukajn. Ili
povas trakti pri familio, paco, frateco, historio, geografio,
scienco…; alivorte pri iu ajn aspekto de la vivo aŭ temoj klare kaj
evidente taŭgaj por nuntempaj infanoj.

Poste juĝantaro, kies membroj estos fakuloj pri muziko kaj beletro,
taksos tute anonime la alvenintan materialon kaj atribuos la jenajn
premiojn:

– pro la plej bona teksto;
– pro la plej bona muziko;
– pro la plej grava socia mesaĝo.

Estos pretigita ankaŭ fina klasifiko: la unuaj 10 lokoj estos publike
disvastigitaj; la ceteraj aŭtoroj gajnos la 11an lokon, je la sama
nivelo. Ni memorigas, ke la konkurso estas por aŭtoroj de porinfanaj
kantoj, do absolute neniu premio (krom nia elkora danko) estos sendita
al la infanoj eventuale helpintaj la aŭtorojn dum la registrado de la
kantoj. Ili neniuokaze konkuras unu kontraŭ la alia. Povos eventuale
esti aljuĝitaj aliaj specialaj premioj (por la plej amuza kanto, por
la plej originala ktp), se la juĝantaro tiel decidos.

Ĉiu aŭtoro rajtos ricevi poŝte, fine de la konkurso,
partopren-diplomon kune kun la eventuala atestilo pri gajnita premio.
Oni antaŭvidas, por ĉi tiu unua fojo, nek premiojn je mono nek
rektan/realtempan plenumon de la kantoj en Kipro. Tio povos eventuale
okazi en la venontaj jaroj.

Ĉiuj elektitaj kantoj estos poste enigitaj, zorge de la organizantoj,
en diskon, kiu aperos en la ĉefaj retejoj vendantaj muzikon (iTunes,
Google Play, Amazon, Spotify, Deezer ktp).

Bonvolu kiel eble plej disvastigi la informojn pri tiu ĉi konkurso al
viaj konatoj kaj ĝenerale al muzikistoj de via lando, sendepende de
ilia kono de Esperanto, kiu ne necesas. La regularon (tia, kian oni
verkis) eblas re-aperigi en Fejsbuko kaj aliaj retejoj aŭ
gazetoj/periodaĵoj sen aparta permeso fare de la organizantoj.

Por peti klarigojn, oni kontaktu la organizantojn retmesaĝe
(orainsulo@gmail.com) aŭ telefone (+35799026734, doktoro Roberto
Pigro, nuna prezidanto de Kipra Esperanto-Unio kaj respondeculo pri la
konkurso). Eblas sendi mesaĝojn ankaŭ per WhatsApp kaj Viber.

Amike,

Kipra Esperanto-Unio



댓글 쓰기(Lasi Respondon)