인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

제 1차 동남 아시아 에스페란토 청년 대회(2018.4.27-29/태국)
La 1-a Kunveno de Sudorientazia Junularo en Tajlando

제 1차 동남아시아 에스페란토 청년대회가 2018년 4월 27일부터 29일까지 태국, Aytthaya 에서 열립니다.  많은 참여를 바라며 자세한 내용은 아래 안내를 참고하기 바랍니다.

La 1-a Kunveno de Sudorientazia Junularo

Ayutthaya, Tajlando   27-29 Aprilo 2018

Bonvenon!

Saluton! jen estas nia retejo de nia 1-a Kunveno de Sudorientazia Junularo – komuna aranĝo de gejunuloj en Sud-Orienta Azio.

Kial “Kunveno de Sudorientazia Junularo”?

Antaŭ ĉio vi certe scivolemas, de kie naskiĝis la ideo pri “Kunveno de Sudorientazia Junularo”? Dum la 102-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Seulo, Sud-Koreio. Gejunuloj el Filipinoj, Indonezio, Tajlando kaj Vjetnamio kunsidis kaj interŝanĝis ideojn, kiel antaŭenpuŝi kunlaboron inter Esperantistaj junularaj organizoj en Sud-Orienta Azio. Ni interkonsentis, ke gejunuloj kunlaboru por okazigi komunan aranĝon Kaj post postaj interretaj kunsidoj ni planas organizi la aranĝon en Tajlando.

Kial en Tajlando?

Se konsideri favorajn kondiĉojn por gastigi la aranĝon, Tajlando estas la plej taŭga kandidato. Delonge, la lando estas tre konata pro allogaj turismaj lokoj, kaj speciale estas la grava interŝanĝejo de internacia kaj regiona flugoj.

Kial en Ayutthaya?

Situante 78,5 kilometrojn norde de Bangkoko. La provinco Phra Nakhon Si Ayutthaya (Ni simple diras: Ayutthaya) La provinco estas fama ĉar ĝi estis malnova ĉefurbo de la regno Ayutthaya (1351 -1767). Tie troviĝas multe da malnovaj historiaj konstruaĵoj kaj belaj temploj.

Kie estas Ayutthaya?

La emblemo

La emblemo de “la 1-a Kunveno de Sudorientazia Junularo” estas blanka fono kun verda faldita bambu-strio aŭ ĉaleŭ (เฉลว), simile al kvin-angula stelo, kaj verda teksto “La 1-a KUŜEJO Tajlando 2018”. Ĉaleŭ estas signo farita el bambu-strioj, faldita interkruciĝe. Ĝi havas minimume tri angulojn. Homoj en la pasinteco uzis ĝin en diversaj okazoj. Ekzemple, oni uzis Ĉaleŭ-on por indiki vendejon, impostan postenon, okupitan kampon, kaj limigitan aŭ danĝeran areon. Ĉaleŭ ankaŭ uzita en antikva medicino: oni pikis ĝin en poton de medikamento laŭ kredo ke se oni portus kuracilan ujon sen Ĉaleŭ pasante alian doktoron, la medikamento perdus sian efikon, ankaŭ, por preventi alian enmetadon. Ni elektis Ĉaleŭ-on por “la 1-a Kunveno de Sudorientazia Junularo” ĉar ĝi prezentas tajan viv-stilon, kulturon, kaj kredon. La kvin-angula Ĉaleŭ similas Esperanta stelo. Verdo de la Ĉaleŭ kaj teksto ankaŭ prezentas koloron de la lingvo. Kaj la nomo “KUŜEJO” estas elektita kiel la karesnomo por nia ĉi-foja aranĝo, kiu okazos ĝuste en Tajlando, en la jaro 2018.

Ĉu vi jam interesiĝas?



댓글 쓰기(Lasi Respondon)