인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

제 2차 삼국 (호주, 뉴질랜드,인도네시아) 에스페란토 대회 (2018.3.28-4.2) 안내
La 2-a Trilanda Kongreso de Esperanto en Indonezio

2018년 3월 인도네시아 반둥에서 열린 ‘제 1차 삼국 (호주, 뉴질랜드, 인도네시아) 에스페란토 대회’에 이어 ‘2차 삼국 에스페란토 대회’가 2017년 3월 28일부터 4월 2일까지 인도네시아 베카시에서 열릴 예정입니다. 이번 대회에 한국의 박수현님 (Elstra)이 대회 강사로 초청받아 참석할 예정입니다.관심있는 분의 많은 참석을 바라며. 자세한 내용은 아래 안내와 누리집을 참고하시기 바랍니다.

(La afiŝo por la Dua Trilanda Kongreso en Bekasi, Indonezio en 2018)

(La afiŝo por la Unua Trilanda Kongreso en Bandung, Indonezio en 2016)

Dua Trilanda Kongreso 2018

Ankaŭ en ĉi tiu sekcio:


Indonezio / Aŭstralio / Novzelando

BEKASI, INDONESIA : 28 Marto – 2 Aprilo 2018

HORISON HOTEL
JI. KH. Noer Ali, Kayuringin Jaya, Bekasi Sel., Kota Bks, Jawa Barat 17148, Indonezio
Google-Mapo
Tel: +62 21 3002 8500

La unua ero estos vespera kunmanĝado je merkredo la 28-a de Marto.
La lasta ero estos la matenmanĝo je lundo la 2-a de Aprilo.

SPECIALA GASTO
Zhou-Mack Mafuila, konga ĵaz-regea muzikisto nun loĝanta en Francio, prezentos sian muzikon por kongresanoj kaj la publiko.
Pli pri Zhou-Mack Mafuila ĉe Vinilkosmo

INSTRUISTOJ


PARK Soohyean (“Elstara”), membro de ILEI kaj iama estrarano de Korea Esperanto-Asocio

Marc SCHMIDT, instruisto kaj verkisto de bildrakontoj

PROGRAMO inkluzivas:

• Klasoj de Esperanto je du niveloj
• Vespero de teatro kaj muziko
• Esperanto-ekspozicio
• Bankedo
• Ekskursoj
• Babilado, ridado
• Prelegoj pri Esperanto kaj aliaj temoj
• Jarkunveno de AEA
• Koncerto de Zhou Mack MAFUILA

ANTAŬ- KAJ POST-KONGRESA EKSKURSOJ

La antaŭkongresa ekskurso estos en Anyer, la 23-a ĝis la 27-a de Marto 2018. Ni renkontos en Flughaveno Soekarno Hatta (la organizantoj de la ekskurso devos scii la detalojn de via flugo). La 23-an de marto 2018 je 19:00 (laŭ Ĝakarta tempo) ni iros kune rekte al la hotelo en Anyer kaj tranoktos tie. La programo ĉefe temos pri marbordaj aktivaĵoj kaj la vulkano Krakatau.

La postkongresa ekskurso estos en Balio, la 3-a ĝis la 6-a de Aprilo 2018. Ni grupiĝos post la ferma ceremonio kaj poste iros kune al la flughaveno. Estas rekomendate, ke oni mendu flugon Garuda Indonesia GA420 (CGK-DPS), kiu eliros je 16:35. Post nia veno en Denpasar, je la naŭa vespere, ni kune iros al la elektita hotelo (Hotel Puri Nusa Indah III). La programo estas determinota.

ALIĜADO

Por aliĝi, vi havas DU EBLOJN:

1. Elŝutu la broŝuron/aliĝilon ĉi tie:

Kovrilo de kongresa broŝuro

Sendu tiun ĉi aliĝilon kun ĉeko asignita al:
Melburno Esperanto AEA A/c

Poŝta adreso:
Australian Esperanto Assoc.
C/- GPO Box 2122, Melbourne 3001

2. Enskribu la interretan formularon sube.

Kiel ajn, vi povos ĝiri rekte al: Commonwealth Bank BSB: 063104, Kont-num.: 10477294

Aŭ, se vi aliĝos rete, vi povas pagi per kreditkarto tra PayPal.

Detaloj de pagoto – nur por internaciaj aliĝontoj:
Nomo: The Australian Esperanto Association Ltd
Adreso: GPO Box 2122, Melbourne, Victoria, 3001, Australia
Konto-numero (IBAN): 06310410477294
SWIFT-BIC-kodo de banko de pagoto: CTBAAU2S
Banko de pagoto/lando/urbo: Commonwealth Bank of Australia/Australia/Cannington
Respond-banko de banko de pagoto: Commonwealth Bank of Australia

http://aea.esperanto.org.au/kongreso/?lang=eo

Aliĝilo (Aparta aliĝilo por ĉiu ĉeestinto, bonvolu)

* (indikas plenigendan kampon)
 
 
 

(tuta kongreso = 5 tagoj)

Loĝado

 
 
 

Rimarku: tiuj kotizoj eble estas iomete pli altaj ol ĉirkaŭaj hoteloj, sed inkluzivitaj estas
– tri manĝoj tage
– la kotizo por uzi kelkajn ĉambrojn por niaj eventoj dum la 5 tagoj

 
 
 
 
 

Mi konsentas, ke miaj detaloj aperu en la Kongresa Libro

 
 
 
 

CAPTCHA

Refresh

Bonvolu respondi kiel eble plej baldaŭKontakto:
Heather +61 (0)3 95254295

Bonvolu kontroli tiun ĉi paĝon por ĝisdatigoj.

Kontaktu Heather se vi deziras pli da informoj kaj/aŭ se vi volas kontribui, ĉe:
erikino.48@gmail.com



댓글 쓰기(Lasi Respondon)