인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

Dennis Keefe교수의 Unesko-Kuriero 강의
Unesko-Kuriero gvidate de Dennis Keefe

에스페란토 문화원에서는 저명 에스페란토 교육 전문가인 Dennis Keefe 교수님을 초청하여
아래와 같이 강의를 개설하오니 많은 신청을 바랍니다.
아 래

1. 개설 기간 : 2017. 12월 4일(월) ~ 12월 15일(금)
2. 개설반
● 중급 낮반 : 매주, 월,수,금 (오후 2시-5시) * 강의수준 : 초급 수료이상 (BEK-2 교재)
● 상급 저녁반 : 매주, 월,수,금 (오후 7시-9시) * 강의수준 : 에스페란토로 대화가 가능한분
3. 장소 : 문화원
4. 수강료 : 각반 3만원. (수강을 원하는 분은 11월 30일까지 국민 068-21-0187-603 (이중기)으로 입금.

= Dennis 교수 강의 내용 안내 =

중급낮반 : 월수금. 2시-5시

지난 5월 문화원에서 진행됐던 ‘BEK-Kurso 1’에 이어서 ‘BEK-Kurso 2’의 교재로 한단계 높은 수업을 진행합니다. BEK 1가 말하기에서 가장 많이 쓰이는 (80-90%) 기본 표현들을 익히게 한다면, BEK 2는 관계대명사나 관계부사 등을 이용한 복문 활용을 익히는 에스페란토 말하기의 심화편입니다.

상급저녁반 : 월수금. 7시-9시

<월요일 수업 / Literatura Lundo> 참가자 각자가 선택한 에스페란토 책(역사, 문학등 널리 알려지지 않은 책)의 내용중 ‘1장’ 또는 ‘앞부분’ 의 내용을 정리하여 5-10분동안 소개한후 질문을 받고 대답하고 나서 Dennis교수의 의견을 듣고 다음 사람으로 넘어갑니다.

<수요일 수업/ Kuriero de Unuesko> 최근 발행된 ‘Unesko-Kuriero’ 에스페란토판 ( http://uea.org/revuoj/unesko_kuriero) 중에서 두 기제목을 각자 선택하여 그 내용에 대해 발표하고 토론합니다. 강의 신청자들에게 두권의 Kuriero 파일을 보내드립니다.

<금요일 수업/ Diskuto pri Arto kaj> 에스페란토 영화, 예술, 에스페란토 대학 등에 대한 자료를 활용합니다.

Seula Esperanto-Kulturcentro havos Esperanto-kurson fare de prof.Dennis Keefe de la 4-a ĝis la 15-a de decembro, 2017. Okazos du kursoj : BEK-2 kaj Libera diskuto.

Kuriero de UNESKO – Unua Kurso en Koreio Hieraŭ — Strategia Valoro

Resumo:

La unua kurso kiu utiligas la novan Kurieron de UNESKO (UEA, Trezoro Huang Yinbao) kiel lego-materialon lanĉiĝis hieraŭ en Koreio.  La reago de la gelernantoj, ĉiuj aziaj fluparolantoj de Esperanto, estis tre pozitiva.  La kunteksto de tiu kurso, kaj prezento de ĝia enhavo sekvas, kune kun rekomendo, ke ankaŭ aliaj landoj prikonsideru eksperimentadon kaj ekprovojn kun tiaj Kuriero de UNESKO-kursoj.Klarigo:

Dum pli ol jardeko mi volis starigi kursojn de Esperanto kiuj pritraktis la temojn UNESKO kaj Unuiĝintaj Nacioj, sed tio malfacile eblis antaŭ la ek-eldonado de la organo de UNESKO en nia lingvo Esperanto.

Sed nun, hieraŭ vespere ekestiĝis en Koreio la unua provkurso pri UNESKO, utiliganta kiel legomaterialon la novan “Kurieron de UNESKO”, lanĉitan de UEA kaj Trezoro Huang Yinbao, unu el niaj C-Komitatanoj.

Sen la Kuriero de UNESKO, sen la kapablo libere elŝuti ĝin el la UEA-retejo, ne eblus starigi la kurso-modelon kiun ni sukcese utiligis hieraŭ.

Kun la kunlaboro de LEE Jungkee, kiu senavare disponigis sian centron SEK, Seula Esperanto-Kulturcentro, kaj kiu ankaŭ faris la merkatikajn paŝojn por varbi ĉirkaŭ 12 bonajn parolantojn de Esperanto en centra Seulo, eblis finfine realigi tiun revon: Kurso per, ne pri, Esperanto (pri kiu ofte parolis Germain Pirlot), kaj kurso rekte rilatanta UNESKO-n utiliganta la faman revuon mem, kaj ĉi foje tute en Esperanto.

Se tiu modelo de kurso sukcesos en Seŭlo – kaj la fruaj indikoj estas, ke ĝi tre trafas la bezonojn de fluaj, aziaj parolantoj de Esperanto — estas probable, ke tia modelo servos ankaŭ en eŭropa kaj aliaj kontinentoj.

El kio konsistas tiu kurso-modelo?  Unue, unu lernanto prezentas UNU artikolon el la esperanta Kuriero de UNESKO dum ĉirkaŭ 5 minutoj.  Due, la individuaj lernantoj starigas demandojn al tiu kiu prezentis la artikolon.  Trie, la kursgvidanto (ĉi foje Dennis Keefe) faras sintezajn komentojn aŭ plurajn demandojn al la prezentinto kaj al la gelernantaro.  Poste, estas la vico de la dua prezentanto.  La tuta tempo por prezento, demandado, sintezo daŭras inter 12 kaj 15 minutoj.   La lecionoj en Koreio daŭras 2 horojn ĉiufoje.

La kurso estas lernanto-centra.  Estas la gelernantoj mem kiuj decidas kiujn artikolojn de KURIERO-UNESKO ili volas prezenti kaj instrui.  La gelernantoj, sen premo de la kursgvidanto elektas sian preferatan instruo-maniero.  La kursgvidanto rolas kiel organizanto, ne kiel ĉionscianto.

Estus bone, ke aliaj spertaj Esperantistoj eksperimentu pri aliaj kurso-formatoj por trovi novajn ideojn por didaktike subteni la Kurieron de UNESKO.   La kursogvidanto NE bezonas esti profesia instruisto, sed devas scii kiel ĝentile kaj afable gvidi diskutadon inter grupo da plenkreskuloj kiuj flue parolas Esperanton.

En venontaj monatoj por ILEI-anoj kiuj interesiĝas pri la temo, mi provos verki pli detalan artikolon por IPR, la Internacia Pedagogia Revuo.

PS: rilate la temon Kuriero de UNESKO, mi esperas, ke la foto de la bonega parolado de Rakoen Maertens ĉe UNESKO en Parizo atingos la kovrilon de la revuo Esperanto.  La foto de la Ondo de Esperanto bonas, sed multe, multe pli oportunas, foto kun li kaj la Kuriero de UNESKO, kiun li klare montris al ĉiuj ĉeestantaj UNESK-anoj!  La Kuriero estas unu el la plej bonaj novaĵoj en Esperantujo en la lastaj jardekoj, kaj indas pensi pri ĝia rolo en venonta strategio.

Dennis Keefe
C-Komitatano


Novstila kurso lanĉiĝas en Seulo
29 Decembro 2017 de AlKo

Brila, sperta esperantistino el Seulo, post sia dekminuta prezentado de “Ili elektis la pafilon, mi la kameraon” (el la tria numero de Unesko-Kuriero). La komento de Brila: “Historia kurso!”

En la unua semajno de decembro gelernantoj de la Seula Esperanto-Centro en Koreio ekpartoprenis en tute nova kurso por esperantistoj, kiu utiligas la novan revuon Unesko-Kuriero kiel bazan lernomaterialon.

Tiu novstila kurso estas la rezulto de la organiza laboro de la Seula Esperanto-Kulturcentro, fondita de Lee Jungkee, kaj la kurso-kreaĵo de Dennis Keefe, instruisto de Esperanto. La ideo instrui specialan kurson utiligantan la artikolojn el la Esperanto-versio de la Kuriero estiĝis en ĉi-jara Universala Kongreso de Esperanto, kiam Trezoro Huang Yinbao anoncis la novan revuon dum la Komitata kunveno.

En la kurso partoprenas pli ol dek lokaj Esperantistoj kun sufiĉe alta nivelo de Esperanto por legi kaj esprimi sin klare kaj konvinke. La kurso okazas centprocente en Esperanto, nekutima afero en plejparto de aziaj Esperanto-kursoj, en kies akvoj ofte abundas verdaj krokodiloj de ĉiaj specoj. Unu el la partoprenantoj estas junulo kiu eklernis Esperanton nur pasint-jare per Duolingo, kio montras, ke eĉ en Azio la influo de tiu nova reta lecionaro komencas helpi la tradiciajn lokajn Esperanto-grupojn.

La kurso disvolviĝas lernanto-centre, kaj la kursgvidanto (ĉi-foje, Dennis Keefe) ne aktive instruadas. Estas la gelernantoj mem kiuj elektas la kurso-enhavon el la paĝoj de Unesko-Kuriero, kaj kiuj prezentas tiun materialon laŭ sia bontrovo. La kurso-strukturo konsistas el tri ĉefaj partoj. En la unua parto (5-10 minutoj), unu lernanto prezentas unu artikolon kiun li aŭ ŝi legis kaj trastudis en unu el ĉi-jaraj numeroj de Unesko-Kuriero. En la dua parto ĉiu el la 12 gelernantoj estas kuraĝigitaj starigi unu demandon aŭ fari unu komenton al tiu, kiu ĵus prezentis. En la tria parto, la kursgvidanto faras, tre mallonge kaj ne altrude, unu aŭ du sintezajn komentojn pri la prezentado kaj/aŭ pri la posta interdiskutado.

Post kiam la unua prezentanto faris sian paroladon, kaj la kursanoj diskutis la enhavon, kaj finfine la kursgvidantoj faris unu aŭ du rimarkojn, la dua prezentanto donas sian paroladon pri alia artikolo el Kuriero de Unesko. Inter kvar kaj ses lernantoj tiamaniere prezentas ĉiusesie.

Por la ekstera mondo, la celo de la kurso estas montri, ke la gravaj temoj prezentataj en Unesko-Kuriero povas esti plene diskutataj Esperante de Esperantistoj. Esperanto estas vivanta lingvo, kiu povas funkcii en ĉiaj fakoj. Aliflanke, por la esperantistoj mem, la celo estas informiĝi pri Unesko kaj samtempe plibonigi sian Esperanton: vorte kaj esprime, gramatike kaj parolstile.

En venontaj monatoj la kurso daŭros, ĉar la kursgivdanto trejnis kursanojn kiel disvolvi venontajn lecionojn sen bezono de profesia instruisto. La gelernantoj mem centelcente respondecos pri sia propra lernadovojo.

La kurso de la Seula Esperanto-Kulturcentro sukcesas. Utiligi la Kurieron povas bone servi kiel lernomaterialo por esperantaj plenkreskuloj de ĉiaj aĝoj. En venontaj semajnoj artikolo en la revuo Esperanto kaj espereble pli detala priskribo en Internacia Pedagogia Revuo donos pli kompletajn informojn pri ĝuste kiaj estas la lecionoj kaj kiamaniere disvolviĝas kursoj kiuj pritraktas Uneskon en ĉiaj facetoj: paca, kultura, socia, eduka kaj scienca.

Ĉi tiu nova projekto bone komenciĝas. Kaj por lokaj kluboj kaj asocioj de Esperanto estus bele, se similaj kaj ankaŭ diversstilaj kurso-formatoj estos provataj. Se azianaj parolantoj de Esperanto kapablas utiligi Unesko-Kurieron, imagu kiel sukcesa simila kurso en Eŭropo povas esti.

Dennis Keefe

Ĉi tiu artikolo aperis en la januara numero de La Ondo de Esperanto (2018).



댓글 쓰기(Lasi Respondon)