인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

파리에서 열리는 자멘호프박사 서거 100주년 행사
la 100-a Mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof

에스페란토의 창안자 자멘호프박사 서거 100주년을 맞아 2017년 12월 11일 파리에서 세계 에스페란토 협회의 협조아래 유네스코 폴란드 대표단의 주최로 열릴 예정이다. 행사 내용은 초청장을 참고하기 바란다.

Memore al la 100-a morto-datreveno de Ludoviko Zamenhof okazos en la 11-a de dec. 2017 en Parizo, Francio. Kunlabore kun Universala Esperanto-Asocio pola delegacio ĉe Unesko aranĝis la eventon. Detalan informon vi povas gajni en ‘esperanto-france.org/annee-zamenhof

 

Fina ceremonio de jaro Zamenhof en UNESKO la 11an de decembro

31 oktobro 2017. Por fini la Zamenhofan jaron, la pola delegacio ĉe UNESKO invitas al kunveno lunde la
11an de decembro, je la 9.30, salono XI. La ĝenerala temo estas “Tutmondiĝo, Reto, Kuriero de UNESKO: Kie staras Esperanto cent jarojn post la morto de sia iniciatinto?” Post bonveniga kafo, salutos Krystyna Zurek, ambasadorino de Pollando, kaj Maryse Wanda Zaleski-Zamenhof, pranepino de la aŭtoro de Esperanto.
Poste intervenos Sébastien Moret, doktoriĝanto ĉe la universitatoj de Ĝenevo kaj Tallinn, pri “Kial Esperanto venkis ?”; Jean-Claude Lescure, historiisto, pri “Esperanto fronte al tutmondiĝo” kaj Guilherme Fians, el Brazilo doktoriĝanto ĉe la Universitato de Manĉestro, pri “Esperanto nun kaj fronte al sia estonto: unu komunumo kaj ties komunikiloj”. Post paŭzeto, Chuck Smith, lanĉinto de la Esperanto-versio de Duolingo kaj de Amikumu, prelegos pri “La modernaj komunikiloj je la servo de Esperanto”; Trezoro Huang Yinbao, prezidanto de ĉina fondaĵo, pri “Kuriero de UNESKO en Esperanto”; Giorgio Novello, ambasadoro de Italio en Norvegio kaj Islando pri “Ĉu nova lingvo por UNESKO?” Sekvos koktelo. La prezentoj estos ĉu en la franca ĉu en Esperanto kun samtempa interpretado. Por ĉeesti, nepras enskribiĝi ĉe https://esperantofrance.org/annee-zamenhof.



댓글 쓰기(Lasi Respondon)